Bible

 

Amos 3

Studie

   

1 Auxskultu cxi tiun vorton, kiun la Eternulo eldiris pri vi, ho Izraelidoj, pri la tuta gento, kiun Mi elkondukis el la lando Egipta:

2 nur vin Mi distingis el cxiuj gentoj de la tero, tial Mi punos vin pro cxiuj viaj malbonagoj.

3 CXu iras du kune, se ili ne interkonsentis?

4 CXu leono krias en la arbaro, se gxi ne havas dissxirotajxon? cxu leonido auxdigas sian vocxon el sia kaverno, se gxi nenion kaptis?

5 CXu birdo falas en kaptilon sur la tero, se ne ekzistas birdokaptisto? cxu kaptilo levigxas de la tero, se nenio kaptigxis per gxi?

6 CXu oni blovas per korno en urbo, kaj la popolo ne ektimas? cxu okazas malfelicxo en urbo, se tion ne faris la Eternulo?

7 La Sinjoro, la Eternulo, faras nenion, ne malkasxinte Sian sekreton al Siaj servantoj, la profetoj.

8 Kiam leono ekkriis, kiu ne ektimos? kiam la Sinjoro, la Eternulo, parolis, kiu tiam ne profetos?

9 Auxdigu en la palacoj de Asxdod kaj en la palacoj de la lando Egipta, kaj diru:Kolektigxu sur la montoj de Samario, kaj rigardu, kia granda tumulto estas en gxi kaj kia granda rabado estas farata meze de gxi.

10 Ili ne povoscias agi juste, diras la Eternulo; trezoroj, akiritaj per rabado kaj perfortado, estas en iliaj palacoj.

11 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Malamiko aperos kaj cxirkauxos la landon, kaj li desxiros de vi vian forton, kaj viaj palacoj estos prirabitaj.

12 Tiele diras la Eternulo:Kiel pasxtisto savas el la busxo de leono du krurojn aux parton de orelo, tiel savigxos la Izraelidoj, kiuj sidos en Samario sur la rando de lito kaj en Damasko sur kusxejo.

13 Auxskultu, kaj atestu kontraux la domo de Jakob, diras la Sinjoro, la Eternulo, Dio Cebaot.

14 CXar en la tago, kiam Mi punos Izraelon pro liaj krimoj, Mi punos ankaux la altarojn en Bet-El, kaj dehakitaj estos la kornoj de la altaro kaj falos sur la teron.

15 Kaj Mi frapos la vintran domon kune kun la somera domo; kaj malaperos la domoj eburaj, kaj multe da domoj malaperos, diras la Eternulo.

   

Bible

 

2 Petro 1

Studie

1 Simon Petro, servisto kaj apostolo de Jesuo Kristo, al tiuj, kiuj ricevis egale altvaloran fidon, kiel ni, en la justeco de nia Dio kaj Savanto Jesuo Kristo:

2 Graco al vi kaj paco pligrandigxu en sciado pri Dio, kaj pri Jesuo, nia Sinjoro;

3 pro tio, ke lia Dia povo donacis al ni cxion rilatantan al vivo kaj pieco, per la scio de tiu, kiu nin vokis per sia propra gloro kaj virto;

4 per kiuj li donacis al ni la promesojn karegajn kaj tre grandajn; por ke per ili vi farigxu partoprenantoj en Dia naturo, forsavigxinte el la putreco, kiu estas en la mondo per voluptemo.

5 Kaj pro tiu sama kauxzo viaflanke aplikante cxian diligentecon, en via fido aldonu virton; kaj en virto scion;

6 kaj en scio sinregadon; kaj en sinregado paciencon; kaj en pacienco piecon;

7 kaj en pieco fratamikecon, kaj en fratamikeco amon.

8 CXar tiuj ecoj, se cxe vi ili trovigxas kaj abundas, faras vin nek mallaboremaj nek senfruktaj en la scio de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

9 CXar tiu, al kiu mankas tiuj ecoj, estas blinda, miopa, forgesinte la forpurigon el siaj antauxaj pekoj.

10 Sekve, fratoj, pli diligente klopodu, por certigi vian vokon kaj elekton; cxar farante tion, vi neniam falpusxigxos;

11 cxar tiel al vi estos ricxe provizita la eniro en la eternan regnon de nia Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo.

12 Pro tio mi cxiam estos preta rememorigi vin pri tiuj aferoj, kvankam vi ilin scias kaj estas fortigitaj en la cxeestanta vero.

13 Kaj mi opinias konvena, dum mi estas en cxi tiu tabernaklo, vigligi vin per rememorigo;

14 sciante, ke baldaux estos la demeto de mia tabernaklo, gxuste kiel nia Sinjoro Jesuo Kristo montris al mi.

15 Kaj mi diligente penos, ke post mia foriro vi povu konstante rememori tion.

16 CXar ne sekvinte fabelojn sofismajn, ni konigis al vi la potencon kaj alvenon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, sed vidinte per propraj okuloj lian majeston.

17 CXar li ricevis de Dio, la Patro, honoron kaj gloron, kiam al li tia vocxo estis alportita el la brilega gloro:CXi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron;

18 kaj tiun vocxon, alportitan el la cxielo, ni mem auxdis, kunestante kun li sur la sankta monto.

19 Kaj ni havas la profetan vorton konfirmitan; kiun atentante, vi bone faras, kvazaux lampon lumantan en malhela loko, gxis ektagigxos kaj la matenstelo eklevigxos en viaj koroj;

20 antaux cxio sciante, ke neniu profetajxo de la Skribo enhavas en si sian propran klarigon.

21 CXar neniam profetajxo estas alportita per homa volo; sed homoj, movataj de la Sankta Spirito, parolis laux Dio.