Bible

 

Amos 2

Studie

   

1 Tiele diras la Eternulo:Pro tri krimoj de Moab kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke li forbruligis la ostojn de la regxo de Edom gxis cindreco.

2 Mi sendos fajron sur Moabon, kaj gxi ekstermos la palacojn de Keriot; kaj Moab mortos en tumulto, cxe bruo kaj sonado de trumpeto.

3 Mi ekstermos jugxiston el meze de li, kaj cxiujn liajn eminentulojn Mi mortigos kune kun li, diras la Eternulo.

4 Tiele diras la Eternulo:Pro tri krimoj de Jehuda kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke ili forpusxis la instruon de la Eternulo, ne observis Liajn legxojn, kaj permesis sin delogigxi per la mensogajxoj, kiujn sekvis iliaj patroj.

5 Mi sendos fajron sur Judujon, kaj gxi ekstermos la palacojn de Jerusalem.

6 Tiele diras la Eternulo:Pro tri krimoj de Izrael kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke ili vendas virtulon pro argxento kaj malricxulon pro paro da sxuoj.

7 Ili premas la kapon de senhavuloj en la polvon de la tero, ili baras la vojon de humiluloj; filo kaj patro iras al unu knabino, por malhonori Mian sanktan nomon.

8 Sur garantidonitaj vestoj ili kusxas apud cxiu altaro, kaj vinon de punitoj ili trinkas en la domo de sia dio.

9 Kaj Mi ekstermis antaux ili la Amoridon, kiu estis alta kiel cedro kaj forta kiel kverko; Mi ekstermis liajn fruktojn supre kaj liajn radikojn malsupre.

10 Mi elkondukis vin el la lando Egipta kaj kondukis vin en la dezerto dum kvardek jaroj, por ke vi ekposedu la landon de la Amorido.

11 El viaj filoj Mi faris profetojn kaj el viaj junuloj konsekritojn; cxu ne estas tiel, ho filoj de Izrael? diras la Eternulo.

12 Sed vi trinkigis al la konsekritoj vinon, kaj al la profetoj vi ordonis:Ne profetu.

13 Jen Mi krakigos sub vi, kiel krakas veturilo, plenigita de garboj.

14 Ecx lertulo ne povos forkuri, fortulo ne povos ion fari per sia forto, kaj heroo ne povos savi sian vivon;

15 la arkpafistoj ne povos kontrauxstari, rapidpiedulo ne savigxos, kaj rajdanto ne savos sian vivon;

16 kaj la plej kuragxa el la herooj forkuros nuda en tiu tago, diras la Eternulo.

   

Bible

 

Jesaja 3

Studie

   

1 CXar jen la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, forprenos de Jerusalem kaj de Judujo la apogon kaj forton, cxian apogon de pano kaj cxian apogon de akvo;

2 heroon kaj militiston, jugxiston kaj profeton, auxguriston kaj plejagxulon,

3 kvindekestron kaj eminentulon, konsiliston, majstron, kaj lertan sorcxiston.

4 Kaj junulojn Mi faros iliaj estroj, kaj petoluloj regos ilin.

5 Kaj premos la popolo cxiu la alian kaj cxiu sian proksimulon; junulo estos aroganta kontraux maljunulo, kaj senvalorulo antaux eminentulo.

6 Homo ekkaptos sian fraton en la domo de sia patro, dirante:Vi havas veston, estu do nia estro, kaj cxi tiu ruino estu sub via mano.

7 Sed cxi tiu lauxte protestos, dirante:Mi ne volas esti kuracanto; nek panon nek veston mi havas en mia domo; ne faru min estro de la popolo.

8 CXar malfortigxis Jerusalem, kaj Judujo falis; cxar iliaj paroloj kaj iliaj faroj estas kontraux la Eternulo kaj ofendas la okulojn de Lia majesto.

9 La signoj de iliaj vizagxoj atestis kontraux ili, kaj sian pekon, simile al la Sodomanoj, ili proklamas, ne kasxas. Ve al iliaj animoj! cxar ili mem repagis al si malbonon.

10 Parolu pri la justulo, ke estas bone al li; cxar ili mangxas la fruktojn de siaj faroj.

11 Ve al la malbona malvirtulo! cxar la faroj de liaj manoj estos repagitaj al li.

12 Mian popolon premas infanoj, kaj virinoj regas gxin. Mia popolo! viaj gvidantoj erarigas vin kaj ruinigas la vojon de via irado.

13 La Eternulo starigxis, por jugxi; Li staras, por jugxi popolojn.

14 La Eternulo faros jugxan proceson kontraux la plejagxuloj de Lia popolo kaj kontraux gxiaj estroj:Vi ruinigis la vinbergxardenon; havo, kiun vi rabis de malricxuloj, estas en viaj domoj.

15 Kial vi premas Mian popolon kaj ofendas la malricxulojn? diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot.

16 Kaj la Eternulo diras:Pro tio, ke la filinoj de Cion fierigxis, kaj iras kun etendita kolo kaj kun malmodesta rigardo, iras kaj koketas, kaj tintas per cxenetoj sur la piedoj:

17 la Sinjoro senharigos la verton de la filinoj de Cion, kaj la Eternulo nudigos ilian hontindajxon.

18 En tiu tago la Sinjoro forigos la ornamon de la cxenetoj kaj la steletojn kaj la lunetojn,

19 la orelringojn, la cxenetojn kaj la cxirkauxligojn,

20 la brilajxetojn kaj la bukojn kaj la lacxojn kaj la parfumujojn kaj la talismanojn,

21 la ringojn kaj la nazringojn,

22 la multekostajn vestojn kaj la mantelojn kaj la vualojn kaj la saketojn,

23 la spegulojn kaj la delikatajn sxtofojn kaj la kapornamojn kaj la kaptukojn.

24 Kaj anstataux bonodoro estos malbonodoro, kaj anstataux zono estos sxnuro, kaj anstataux krispaj haroj estos kalvo, kaj anstataux eleganta mantelo estos sako, anstataux beleco estos brulmakuloj.

25 Viaj viroj falos de glavo, kaj viaj fortuloj en la milito.

26 Kaj gxiaj pordegoj ploros kaj funebros, kaj mizere gxi sidos sur la tero.