Bible

 

2 Samuelo 5

Studie

   

1 Kaj venis cxiuj triboj de Izrael al David en HXebronon, kaj diris jene:Jen ni estas via osto kaj via karno;

2 jam antauxe, kiam Saul estis regxo super ni, vi estis la elkondukanto kaj enkondukanto de Izrael; kaj la Eternulo diris al vi:Vi pasxtos Mian popolon Izrael, kaj vi estos la estro super Izrael.

3 Kaj venis cxiuj plejagxuloj de Izrael al la regxo en HXebronon, kaj la regxo David faris kun ili interligon en HXebron antaux la Eternulo; kaj ili sanktoleis Davidon regxo super Izrael.

4 La agxon de tridek jaroj havis David, kiam li farigxis regxo; kvardek jarojn li regxis.

5 En HXebron li regxis super Jehuda sep jarojn kaj ses monatojn, kaj en Jerusalem li regxis tridek tri jarojn super la tuta Izrael kaj Jehuda.

6 Kaj la regxo kun siaj viroj iris al Jerusalem, kontraux la Jebusidojn, la logxantojn de tiu lando. Sed ili diris al David:Vi ne eniros cxi tien, cxar blinduloj kaj lamuloj vin rebatos; tio signifis:David ne venos cxi tien.

7 Sed David venkoprenis la fortikajxon Cion, tio estas, la urbon de David.

8 Kaj David diris en tiu tago:CXiu, kiu frapas la Jebusidojn, ekstermu la akvotubojn, kaj la blindulojn kaj la lamulojn, kiujn malamas la animo de David. Tial oni diras:Blindulo kaj lamulo ne venos en la domon.

9 Kaj David eklogxis en la fortikajxo, kaj donis al gxi la nomon:Urbo de David. Kaj David konstruis cxirkauxe, komencante de Milo kaj internen.

10 Kaj David farigxadis cxiam pli kaj pli granda; kaj la Eternulo, Dio Cebaot, estis kun li.

11 Kaj HXiram, regxo de Tiro, sendis senditojn al David, kaj cedrajn arbojn, kaj cxarpentistojn kaj masonistojn; kaj ili konstruis domon al David.

12 Kaj David konsciis, ke la Eternulo fortikigis lin kiel regxon super Izrael, kaj ke Li altigis lian regnon pro Sia popolo Izrael.

13 Kaj David prenis ankoraux kromvirinojn kaj edzinojn el Jerusalem post sia veno el HXebron. Kaj naskigxis al David ankoraux filoj kaj filinoj.

14 Jen estas la nomoj de tiuj, kiuj naskigxis al li en Jerusalem:SXamua kaj SXobab kaj Natan kaj Salomono

15 kaj Jibhxar kaj Elisxua kaj Nefeg kaj Jafia

16 kaj Elisxama kaj Eljada kaj Elifelet.

17 Kiam la Filisxtoj auxdis, ke oni sanktoleis Davidon regxo super Izrael, cxiuj Filisxtoj iris, por sercxi Davidon. David auxdis pri tio, kaj eniris en la fortikajxon.

18 Kaj la Filisxtoj venis kaj okupis lokon en la valo Refaim.

19 Kaj David demandis la Eternulon, dirante:CXu mi iru kontraux la Filisxtojn? cxu Vi transdonos ilin en mian manon? Kaj la Eternulo diris al David:Iru, cxar Mi certe transdonos la Filisxtojn en vian manon.

20 Tiam David venis al la loko Baal-Peracim, kaj David tie venkobatis ilin; kaj li diris:La Eternulo disbatis miajn malamikojn antaux mi, kiel oni disbatas akvon. Tial oni donis al tiu loko la nomon Baal-Peracim.

21 Kaj ili lasis tie siajn diojn, kaj forportis ilin David kaj liaj viroj.

22 Kaj denove venis la Filisxtoj kaj okupis lokon en la valo Refaim.

23 Kaj kiam David demandis la Eternulon, Li diris:Ne iru; turnu vin post ilin, kaj venu al ili de la flanko de la morusarboj;

24 kaj kiam vi ekauxdos la sonon de pasxoj sur la supro de la morusarboj, tiam ataku; cxar tiam la Eternulo eliris antaux vi, por frapi la tendaron de la Filisxtoj.

25 Kaj David faris tiel, kiel ordonis al li la Eternulo; kaj li venkobatis la Filisxtojn de Geba gxis Gezer.

   

Komentář

 

God

  
Ancient of Days, by William Blake

When the Bible speaks of "Jehovah," it is representing love itself, the inmost love that is the essence of the Lord. That divine love is one, whole and complete in itself, and Jehovah also is one, a name applied only to the Lord. The divine love expresses itself in the form of wisdom. Love, then, is the essence of God -- His inmost. Wisdom -- the loving understanding of how to put love into action -- is slightly more external, giving love a way to express itself. Wisdom, however, is expressed in a great variety of thoughts and ideas, what the Writings collectively call divine truth. There are also many imaginary gods, and sometimes angels and people can be called gods (the Lord said Moses would be as a god to Aaron). So when the Bible calls the Lord "God," it is in most cases referring to divine truth. In other cases, "God" has reference to what is called the divine human. The case there is this: As human beings, we cannot engage the Lord directly as divine love. It is too powerful and too pure. Instead, we have to approach Him by understanding Him through divine truth. Divine truth, then, is the Lord in human form, a form we can approach and understand. Thus "God" is also used in reference to this human aspect, because it is an expression of truth.

Přehrát video

This video is a product of the New Christian Bible Study Corporation. Follow this link for more information and more explanations - text, pictures, audio files, and videos: www.newchristianbiblestudy.org

Přehrát video

This video is a product of the New Christian Bible Study Corporation. Follow this link for more information and more explanations - text, pictures, audio files, and videos: www.newchristianbiblestudy.org