Bible

 

2 Samuelo 17

Studie

   

1 Kaj Ahxitofel diris al Absxalom:Permesu al mi elekti dek du mil virojn, kaj mi levigxos kaj postkuros Davidon en la nokto.

2 Mi atakos lin, kiam li estos laca kaj liaj manoj estos malfortaj; mi teruros lin tiel, ke forkuros la tuta popolo, kiu estas kun li; tiam mi mortigos la regxon solan.

3 Kaj mi revenigos la tutan popolon al vi; kiam revenos cxiuj, krom tiu, kiun vi sercxas, tiam al la tuta popolo farigxos paco.

4 Kaj la afero placxis al Absxalom kaj al cxiuj plejagxuloj de Izrael.

5 Tamen Absxalom diris:Alvoku ankoraux HXusxajon, la Arkanon, por ke ni auxdu ankaux tion, kion li diros.

6 Kiam HXusxaj venis al Absxalom, Absxalom diris al li:Jen kion diris Ahxitofel; cxu ni faru tion, kion li diris? se ne, tiam diru vi.

7 Tiam HXusxaj diris al Absxalom:Ne bona estas la konsilo, kiun donis Ahxitofel cxi tiun fojon.

8 Kaj HXusxaj diris plue:Vi konas vian patron kaj liajn virojn, ke ili estas fortuloj; krom tio ili estas koleraj, kiel urso, de kiu oni forrabis la infanojn sur la kampo; kaj via patro estas sperta militisto, kaj li ne dormos nokte kun la popolo.

9 Jen nun li kasxigxas en ia kaverno aux en ia alia loko. Se en la komenco iu el la niaj falos, kaj disvastigxos la famo, ke havis malvenkon la popolo, kiu sekvas Absxalomon,

10 tiam ecx la plej kuragxa, kiu havas koron, similan al la koro de leono, senkuragxigxos; cxar la tuta Izrael scias, kiel fortaj estas via patro, kaj la militistoj, kiuj estas kun li.

11 Tial mi konsilas:kolektu al vi la tutan Izraelon, de Dan gxis Beer- SXeba, tian multegon, kiel la sablo apud la maro, kaj vi persone iru meze de ili.

12 Kaj ni atakos lin, en kiu ajn loko li trovigxos, kaj ni surfalos sur lin, kiel falas la roso sur la teron; kaj el li, kun cxiuj viroj, kiuj estas kun li, ne restos ecx unu.

13 Kaj se li enfermigxos en urbo, tiam la tuta Izrael cxirkauxigos tiun urbon per sxnuroj, kaj trenos gxin en la riveron, gxis ne restos tie ecx sxtoneto.

14 Tiam diris Absxalom kaj cxiuj Izraelidoj:La konsilo de HXusxaj, la Arkano, estas pli bona, ol la konsilo de Ahxitofel. Sed la Eternulo decidis detrui la bonan konsilon de Ahxitofel, por ke la Eternulo venigu malfelicxon sur Absxalomon.

15 Kaj HXusxaj diris al la pastroj Cadok kaj Ebjatar:Tiel kaj tiel konsilis Ahxitofel al Absxalom kaj al la plejagxuloj de Izrael, kaj tiel kaj tiel konsilis mi;

16 nun sendu rapide, kaj dirigu al David jenon:Ne pasigu cxi tiun nokton sur la ebenajxo de la dezerto, sed transiru, por ke ne pereu la regxo, kaj la tuta popolo, kiu estas kun li.

17 Jonatan kaj Ahximaac staris apud En-Rogel; servantino iris kaj sciigis al ili, por ke ili iru kaj sciigu al la regxo David, cxar ili ne devis sin montri kaj veni en la urbon.

18 Sed ilin ekvidis iu junulo, kaj raportis al Absxalom; dume ili ambaux rapide iris, kaj venis en Bahxurimon en la domon de unu homo, sur kies korto trovigxis puto, kaj ili malsupreniris tien.

19 Kaj lia edzino prenis kaj sternis kovrotukon super la aperturo de la puto kaj sxutis sur gxin grion, por ke oni nenion rimarku.

20 Kiam la servantoj de Absxalom venis al la virino en la domon, kaj demandis, kie estas Ahximaac kaj Jonatan, la virino respondis al ili:Ili iris trans la akvujon. Kaj ili sercxis kaj ne trovis, kaj ili revenis Jerusalemon.

21 Kiam ili foriris, tiuj eliris el la puto, kaj iris kaj raportis al la regxo David, kaj diris al David:Levigxu, kaj transiru rapide la akvon, cxar tiel kaj tiel konsilis kontraux vi Ahxitofel.

22 Tiam levigxis David, kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kaj ili transiris Jordanon antaux la matenigxo; kaj restis neniu, kiu ne estus transirinta Jordanon.

23 Kiam Ahxitofel vidis, ke oni ne plenumis lian konsilon, li selis azenon, levigxis kaj iris al sia domo, en sian urbon, faris ordonojn pri sia domo, kaj sufokis sin kaj mortis; kaj oni enterigis lin en la tombo de lia patro.

24 Dume David venis en Mahxanaimon, kaj Absxalom transiris Jordanon, li kaj cxiuj viroj de Izrael kun li.

25 Kaj Amasan Absxalom starigis super la militistaro anstataux Joab; Amasa estis filo de viro, kies nomo estis Jitra, el Jizreel, kaj kiu envenis al Abigail, filino de Nahxasx, fratino de Ceruja, patrino de Joab.

26 Kaj Izrael kaj Absxalom starigxis tendare en la lando Gilead.

27 Kiam David venis en Mahxanaimon, tiam SXobi, filo de Nahxasx, el Raba de la Amonidoj, kaj Mahxir, filo de Amiel, el Lo-Debar, kaj Barzilaj, la Gileadano, el Roglim,

28 alportis litojn kaj tapisxojn kaj argilajn vazojn, kaj tritikon kaj hordeon kaj farunon kaj rostitajn grajnojn, kaj fabojn kaj lentojn, ankaux rostitajn,

29 kaj mielon kaj buteron kaj sxafojn kaj fromagxojn; ili alportis al David, kaj al la popolo, kiu estis kun li, por mangxi; cxar ili diris:La popolo estas malsata kaj laca kaj soifa en la dezerto.

   

Komentář

 

Field

  
The Sower, by Vincent van Gogh

A "field" in the Bible usually represents the Lord's church, and more specifically the desire for good within the church. It's where good things start, take root, and grow. When you have a desire to be a good person and to do good things, the natural first questions are "What does that mean?", "What should I do?", "What can I do?". You look for ideas, concepts, direction. Once you figure out something you want to do or a change you want to make in yourself, you seek specific knowledge. If you want to volunteer at a food pantry, say, you'd need to know whom to call, when they need help, where to go, what to bring. Armed with that knowhow, you're ready to get to work. That process could be compared to food production. You start with a field -- which is that desire to be good. Then you plant seeds -- those ideas and concepts. Those seeds sprout into plants -- the specific facts and knowledge needed for the task (easily seen in the food pantry example, but also true with deeper tasks like "being more tolerant of my co-workers" or "taking more time for prayer," or "consciously being a more loving spouse"). Finally, those plants produce food -- the actual good thing that you go and do. The Writings also say that in a number of cases a "field" represents the doctrine, or teachings, of the church. This sounds markedly different. The desire for good is emotional, a drive, a wanting; doctrine is a set of ideas. But for a church to be true, its doctrine must be centered on a desire for good, and must lead people toward doing what is good. So sound doctrine is actually closely bound up with the desire for good.