Bible

 

1 Samuelo 8

Studie

   

1 Kiam Samuel maljunigxis, li faris siajn filojn jugxistoj de Izrael.

2 La nomo de lia unuenaskita filo estis Joel, kaj la nomo de lia dua filo estis Abija; ili jugxadis en Beer-SXeba.

3 Sed liaj filoj ne iris laux lia vojo; ili sercxis profiton, ili prenadis subacxeton kaj jugxadis maljuste.

4 Kaj kolektigxis cxiuj plejagxuloj de Izrael kaj venis al Samuel en Raman,

5 kaj diris al li:Jen vi maljunigxis, kaj viaj filoj ne iras laux via vojo; starigu do al ni regxon, por ke li jugxadu nin, kiel cxe cxiuj popoloj.

6 Ne placxis la afero al Samuel, kiam ili diris:Starigu al ni regxon, por ke li jugxadu nin. Kaj Samuel ekpregxis al la Eternulo.

7 Kaj la Eternulo diris al Samuel:Obeu la vocxon de la popolo en cxio, kion ili diros al vi; cxar ne vin ili forpusxis, sed Min ili forpusxis de regado super ili.

8 Simile al cxiuj agoj, kiujn ili faris de la tempo, kiam Mi elkondukis ilin el Egiptujo, gxis nun, kaj kiel ili forlasis Min kaj servis al aliaj dioj, tiel ili agas ankaux kun vi.

9 Nun obeu ilian vocxon, tamen klarigu al ili kaj sciigu al ili la rajtojn de la regxo, kiu regxos super ili.

10 Kaj Samuel raportis cxiujn vortojn de la Eternulo al la popolo, kiu petis de li regxon.

11 Kaj li diris:Tiaj estos la rajtoj de la regxo, kiu regxos super vi:viajn filojn li prenos por siaj cxaroj kaj por siaj cxevaloj, kaj ili kurados antaux lia cxaro;

12 kaj li faros ilin milestroj kaj kvindekestroj, kaj devigos ilin plugi lian kampon kaj rikolti lian rikolton kaj fari liajn batalilojn kaj la apartenajxojn de lia cxaro;

13 kaj viajn filinojn li prenos kiel sxmirajxistinojn, kuiristinojn, kaj bakistinojn.

14 Kaj viajn plej bonajn kampojn kaj vinbergxardenojn kaj olivgxardenojn li prenos, kaj donos al siaj servantoj.

15 Kaj el viaj semitajxoj kaj vinbergxardenoj li prenos dekonajxon, kaj donos al siaj korteganoj kaj al siaj servantoj.

16 Kaj viajn servantojn kaj servantinojn kaj viajn plej bonajn junulojn kaj viajn azenojn li prenos, kaj uzos por siaj laboroj.

17 El viaj sxafoj li prenos dekonon, kaj vi farigxos por li sklavoj.

18 Tiam vi ekkrios pro via regxo, kiun vi elektis al vi, sed la Eternulo tiam ne auxskultos vin.

19 Sed la popolo ne volis obei la vocxon de Samuel kaj diris:Ne, regxo estu super ni;

20 kaj ni ankaux estu kiel cxiuj popoloj, kaj nia regxo jugxadu nin kaj iradu antaux ni kaj kondukadu niajn militojn.

21 Kaj Samuel auxskultis cxiujn vortojn de la popolo, kaj raportis ilin al la Eternulo.

22 Kaj la Eternulo diris al Samuel:Obeu ilian vocxon, kaj starigu super ili regxon. Kaj Samuel diris al la viroj de Izrael:Iru cxiu en sian urbon.

   

Komentář

 

Gate

  
People around a village gate, by Adrianus Eversen

Gates" in ancient times had a significance that does not hold in the modern world. Cities then were enclosed by walls for protection; gates in the walls let people in and out to do their business, but were also the weak points in the cities' defenses. In the Bible, cities on one level represent the minds of individual people. On a broader level, they represent beliefs shared by a community. The gates, then, represent openings where the Lord can feed us an understanding of truth and a desire for good. They also represent points where the hells can invade and sway us with false ideas and evil desires. We are kept in balance during our lifetimes, with influences from both the Lord and from hell. Ideally, we will over our lifetimes continue to invite the Lord farther and farther in and drive the hells back until ultimately the Lord can occupy our minds completely. And that point our belief in Him and His power and love will hold the gates and deny evil any entrance. As individuals, we at that point become angels. As communities, we at that point become part of the Lord's church. And at that point the gates become an entry point, introductory truths that allow people to enter churches and start bringing the Lord into their lives.