Bible

 

1 Samuelo 18

Studie

   

1 Kiam li finis la paroladon kun Saul, la animo de Jonatan alligigxis al la animo de David, kaj Jonatan ekamis lin kiel sian animon.

2 Kaj Saul prenis lin en tiu tago, kaj ne lasis lin reiri al la domo de sia patro.

3 Kaj Jonatan faris kun David interligon, cxar li ekamis lin kiel sian animon.

4 Kaj Jonatan deprenis la tunikon, kiu estis sur li, kaj donis gxin al David, ankaux siajn militajn vestojn, inkluzive sian glavon, sian pafarkon, kaj sian zonon.

5 Kaj David iradis cxien, kien sendis lin Saul, kaj agadis prudente; kaj Saul faris lin estro de la militistoj, kaj tio placxis al la tuta popolo kaj ankaux al la servantoj de Saul.

6 Okazis, ke dum ilia revenado, kiam David revenis post la mortigo de la Filisxto, eliris la virinoj el cxiuj urboj de Izrael, kantante kaj dancante, renkonte al la regxo Saul, kun tamburinoj, gxojkrioj, kaj cimbaloj.

7 Kaj la ludantaj virinoj kantis unuj al la aliaj, kaj diris: Saul frapis milojn, Kaj David dekmilojn.

8 Kaj tio tre kolerigis Saulon kaj ne placxis al li, kaj li diris:Ili donis al David dekmilojn, kaj al mi ili donis milojn; nun mankas al li ankoraux nur la regxeco.

9 De tiu tago kaj plue Saul malamike rigardadis Davidon.

10 En la morgauxa tago okazis, ke la malbona spirito, sendita de Dio, atakis Saulon, kaj li furiozis en sia domo, kaj David ludis per sia mano, kiel cxiutage, kaj en la mano de Saul estis lanco.

11 Kaj Saul jxetis la lancon, kaj pensis:Mi alpikos Davidon al la muro. Sed David forturnis sin de li du fojojn.

12 Tiam Saul ektimis Davidon, cxar la Eternulo estis kun li, kaj de Saul Li Sin forturnis.

13 Kaj Saul forigis lin de si kaj faris lin milestro, kaj li iradis kaj venadis antaux la popolo.

14 Kaj David estis prudenta en cxiuj siaj agoj, kaj la Eternulo estis kun li.

15 Kaj Saul vidis, ke li agas tre prudente, kaj li timis lin.

16 Sed la tuta Izrael kaj Jehuda amis Davidon pro tio, kiamaniere li iradis kaj venadis antaux ili.

17 Kaj Saul diris al David:Jen estas mia pliagxa filino Merab, mi donos sxin al vi kiel edzinon; nur estu al mi kuragxa kaj konduku la militojn de la Eternulo. CXar Saul pensis:Mia mano lin ne tusxu, sed li pereu de la manoj de la Filisxtoj.

18 Sed David diris al Saul:Kiu mi estas, kaj kia estas la vivo de la familio de mia patro en Izrael, ke mi farigxu bofilo de la regxo?

19 Tamen, kiam venis la tempo, ke Merab, la filino de Saul, estu donata al David, sxi estis fordonita kiel edzino al Adriel, la Mehxolatano.

20 Dume Mihxal, filino de Saul, ekamis Davidon, kaj oni diris tion al Saul, kaj la afero placxis al li.

21 Kaj Saul pensis:Mi donos sxin al li, por ke sxi farigxu por li falilo, kaj por ke trafu lin la manoj de la Filisxtoj. Kaj Saul diris al David:Per la dua filino farigxu nun mia bofilo.

22 Kaj Saul ordonis al siaj servantoj:Parolu al David sekrete, kaj diru:Jen la regxo vin favoras, kaj cxiuj liaj servantoj vin amas; boparencigxu do nun kun la regxo.

23 Kaj la servantoj de Saul diris tiujn vortojn al David; sed David diris:CXu vi opinias, ke estas afero facila boparencigxi kun la regxo? mi estas ja homo malricxa kaj ne eminenta.

24 Kaj la servantoj de Saul raportis al li, dirante:Tiajn vortojn diris David.

25 Tiam Saul diris:Tiamaniere diru al David:La regxo ne deziras alian edzigxan donacon krom cent prepucioj de Filisxtoj, por vengxi al la malamikoj de la regxo. Kaj Saul esperis faligi Davidon per la manoj de la Filisxtoj.

26 Kaj liaj servantoj diris al David tiujn vortojn, kaj al David placxis la afero, ke li boparencigxos kun la regxo. Kaj antaux ol venis la destinita tempo,

27 David levigxis kaj iris kun siaj viroj kaj mortigis el la Filisxtoj ducent virojn, kaj David alportis iliajn prepuciojn en plena nombro al la regxo, por boparencigxi kun la regxo. Kaj Saul donis al li sian filinon Mihxal kiel edzinon.

28 Kaj Saul vidis kaj komprenis, ke la Eternulo estas kun David, kaj ke Mihxal, la filino de Saul, lin amas.

29 Tiam Saul ankoraux pli ektimis Davidon, kaj Saul farigxis malamiko de David por cxiam.

30 La estroj de la Filisxtoj eliradis, kaj cxiufoje, kiam ili eliris, David agis pli prudente ol cxiuj servantoj de Saul, kaj lia nomo farigxis tre glora.

   

Bible

 

Genezo 37

Studie

   

1 Jakob logxis en la lando, en kiu lia patro logxis fremdule, en la lando Kanaana.

2 Jen estas la generaciaro de Jakob. Jozef, havante la agxon de dek sep jaroj, pasxtis kune kun siaj fratoj la brutaron; li estis knabo kune kun la filoj de Bilha kaj la filoj de Zilpa, la edzinoj de lia patro; kaj malbonajn famojn pri ili Jozef raportadis al ilia patro.

3 Kaj Izrael amis Jozefon pli ol cxiujn siajn filojn, cxar li estis por li filo naskita en maljuneco; kaj li faris al li mikskoloran veston.

4 CXar la fratoj vidis, ke lin ilia patro amas pli ol cxiujn liajn fratojn, tial ili malamis lin kaj ne povis paroli kun li pace.

5 Jozef havis songxon, kaj li rakontis gxin al siaj fratoj; tiam ili ekmalamis lin ankoraux pli.

6 Li diris al ili: Auxskultu la songxon, kiun mi songxis:

7 ni ligis garbojn meze de la kampo; kaj jen mia garbo starigxis kaj restis starante, kaj viaj garboj gxin cxirkauxis kaj profunde klinigxis antaux mia garbo.

8 Tiam liaj fratoj diris al li: CXu vi estos regxo super ni? aux cxu vi regos super ni? Kaj ili ankoraux pli ekmalamis lin pro liaj songxoj kaj pro liaj vortoj.

9 Kaj li songxis ankoraux alian songxon kaj rakontis gxin al siaj fratoj, kaj diris: Mi songxis ankoraux unu songxon: jen la suno kaj la luno kaj dek unu steloj klinigxas antaux mi.

10 Kaj li rakontis al sia patro kaj al siaj fratoj; kaj lia patro faris al li riprocxon, kaj diris al li: Kion vi volas kun tiu songxo, kiun vi songxis? cxu mi kaj via patrino kaj viaj fratoj venos, por klinigxi antaux vi gxis la tero?

11 Kaj liaj fratoj lin enviis, sed lia patro konservis en la memoro la aferon.

12 Liaj fratoj iris pasxti la sxafojn de sia patro en SXehxem.

13 Kaj Izrael diris al Jozef: Viaj fratoj pasxtas ja en SXehxem; venu do, mi sendos vin al ili. Kaj tiu respondis al li: Jen mi estas.

14 Kaj Izrael diris al li: Iru, rigardu, kiel fartas viaj fratoj kaj kiel fartas la sxafoj, kaj alportu al mi respondon. Kaj li forsendis lin el la valo de HXebron, kaj tiu venis SXehxemon.

15 Kaj iu viro trovis lin, kaj vidis, ke li erarvagas sur la kampo; kaj la viro demandis lin: Kion vi sercxas?

16 Kaj li diris: Miajn fratojn mi sercxas; diru al mi, kie ili pasxtas.

17 Kaj la viro diris: Ili foriris de cxi tie; cxar mi auxdis, ke ili diris: Ni iru al Dotan. Kaj Jozef iris sercxi siajn fratojn, kaj trovis ilin en Dotan.

18 Kaj ili ekvidis lin de malproksime; kaj antaux ol li alproksimigxis al ili, naskigxis en ili la malbona intenco mortigi lin.

19 Kaj ili diris unu al alia: Jen tiu songxisto venas;

20 nun ni iru kaj mortigu lin, kaj ni jxetu lin en unu el la putoj, kaj ni diru, ke sovagxa besto lin formangxis; kaj ni vidos, kio farigxos el liaj songxoj.

21 Sed tion auxdis Ruben kaj savis lin el iliaj manoj, kaj diris: Ni ne mortigu lin.

22 Kaj Ruben diris al ili: Ne versxu sangon; jxetu lin en cxi tiun puton, kiu estas en la dezerto, sed manon ne metu sur lin. CXar li intencis savi lin el iliaj manoj kaj revenigi lin al sia patro.

23 Kaj kiam Jozef venis al siaj fratoj, ili deprenis de li lian veston, la mikskoloran veston, kiu estis sur li;

24 kaj ili prenis lin kaj jxetis lin en la puton; sed la puto estis malplena, akvo ne estis en gxi.

25 Kiam ili sidigxis, por mangxi panon, ili levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke jen karavano da Isxmaelidoj venas el Gilead, kaj iliaj kameloj portas aromajxojn kaj balzamon kaj mirhon; ili iras, direktante sin al Egiptujo.

26 Kaj Jehuda diris al siaj fratoj: Kian profiton ni havos, se ni mortigos nian fraton kaj kasxos lian sangon?

27 Venu, ni vendos lin al la Isxmaelidoj, por ke nia mano ne metigxu sur lin; cxar li estas nia frato, nia karno. Kaj liaj fratoj akceptis lian proponon.

28 Kaj kiam la Midjanidoj, la komercistoj, preteriris, ili eltiris kaj levis Jozefon el la puto kaj vendis Jozefon al la Isxmaelidoj por dudek argxentaj moneroj; kaj tiuj forkondukis Jozefon al Egiptujo.

29 Kiam Ruben revenis al la puto, li vidis, ke Jozef ne estas en la puto. Kaj li dissxiris siajn vestojn.

30 Kaj li reiris al siaj fratoj, kaj diris: La knabo forestas, kaj kien mi nun iros?

31 Kaj ili prenis la veston de Jozef kaj bucxis kapron kaj trempis la veston en la sango.

32 Kaj ili sendis la mikskoloran veston kaj venigis gxin al sia patro, kaj dirigis: CXi tion ni trovis; rigardu, cxu gxi estas la vesto de via filo aux ne.

33 Kaj li rekonis gxin, kaj diris: GXi estas la vesto de mia filo! sovagxa besto lin formangxis! dissxirita estas Jozef!

34 Kaj Jakob dissxiris siajn vestojn kaj metis sakajxon cxirkaux sian lumbon kaj funebris pri sia filo multe da tagoj.

35 Kaj cxiuj liaj filoj kaj filinoj penis konsoli lin, sed li ne volis konsoligxi, kaj diris: En funebro mi iros en SXeolon al mia filo. Tiel ploris pri li lia patro.

36 Sed la Midjanidoj vendis lin en Egiptujo al Potifar, kortegano de Faraono, estro de la korpogardistoj.