Bible

 

1 Samuelo 1

Studie

1 Estis unu viro el Ramataim-Cofim, de la monto de Efraim; lia nomo estis Elkana, filo de Jerohxam, filo de Elihu, filo de Tohxu, filo de Cuf, Efratano.

2 Li havis du edzinojn; la nomo de unu estis HXana, kaj la nomo de la dua estis Penina. Penina havis infanojn, sed HXana ne havis infanojn.

3 Tiu viro cxiujare iradis el sia urbo, por adorklinigxi kaj fari oferon al la Eternulo Cebaot en SXilo; kaj tie HXofni kaj Pinehxas, du filoj de Eli, estis pastroj de la Eternulo.

4 Unu tagon Elkana faris oferon, kaj li donis al sia edzino Penina kaj al cxiuj sxiaj filoj kaj filinoj partojn;

5 kaj al HXana li kun malgxojo donis unu parton, cxar HXanan li amis, sed la Eternulo sxlosis sxian uteron.

6 Kaj sxia konkurantino afliktis sxin kaj tre incitis sxin kauxze de tio, ke la Eternulo sxlosis sxian uteron.

7 Tiel estis farate cxiujare; kiam sxi iradis al la domo de la Eternulo, la konkurantino tiel incitadis sxin, ke sxi ploris kaj ne mangxis.

8 Kaj sxia edzo Elkana diris al sxi:HXana, kial vi ploras? kaj kial vi ne mangxas? kaj kial tiel afliktigxas via koro? cxu mi ne estas por vi pli bona ol dek filoj?

9 Kaj HXana levigxis, mangxinte en SXilo kaj trinkinte. Kaj la pastro Eli sidis sur segxo cxe la fosto de la templo de la Eternulo.

10 Kaj sxi estis tre malgxoja, kaj pregxis al la Eternulo, kaj forte ploris.

11 Kaj sxi faris sanktan promeson, kaj diris:Ho Eternulo Cebaot! se Vi rigardos la suferon de Via sklavino kaj rememoros min kaj ne forgesos Vian sklavinon kaj donos al Via sklavino idon virseksan, tiam mi fordonos lin al la Eternulo por la tuta tempo de lia vivo, kaj tondilo ne tusxos lian kapon.

12 Dum sxi longe pregxis antaux la Eternulo, Eli atente rigardis sxian busxon.

13 HXana parolis en sia koro; nur sxiaj lipoj movigxadis, sed sxian vocxon oni ne auxdis; tial Eli pensis, ke sxi estas ebria.

14 Kaj Eli diris al sxi:Kiel longe vi restos ebria? forigu vian vinon el vi.

15 Sed HXana respondis kaj diris:Ne, mia sinjoro, mi estas virino kun malgxoja koro; vinon aux ebriigajxon mi ne trinkis, mi nur elversxas mian animon antaux la Eternulo.

16 Ne opiniu pri via sklavino, ke sxi estas virino malmorala; pro mia granda malgxojo kaj sufero mi parolis gxis nun.

17 Tiam Eli respondis kaj diris:Iru en paco, kaj la Dio de Izrael plenumos vian peton, kiun vi petis de Li.

18 Kaj sxi diris:Via sklavino akiru vian favoron. Kaj la virino iris sian vojon, kaj sxi mangxis, kaj sxia vizagxo ne estis plu malgaja.

19 Kaj ili levigxis frue matene kaj adorklinigxis antaux la Eternulo, kaj reiris kaj venis al sia domo en Rama. Kaj Elkana ekkonis sian edzinon HXana, kaj la Eternulo rememoris sxin.

20 Post kelka tempo HXana gravedigxis kaj naskis filon, kaj sxi donis al li la nomon Samuel, cxar:De la Eternulo mi lin elpetis.

21 La viro Elkana kun sia tuta domanaro iris, por oferi al la Eternulo la cxiujaran oferon kaj sian promesitajxon.

22 Sed HXana ne iris, sed sxi diris al sia edzo:Kiam la knabo estos demamigita, tiam mi venigos lin, ke li aperu antaux la Eternulo kaj restu tie por cxiam.

23 Kaj sxia edzo Elkana diris al sxi:Faru tion, kio placxas al vi; restu, gxis vi demamigos lin; nur la Eternulo plenumu Sian promeson. Kaj la virino restis, kaj sucxigis sian infanon, gxis sxi demamigis lin.

24 Kaj post kiam sxi demamigis lin, sxi venigis lin kun si kune kun tri bovoj kaj unu efo da faruno kaj felsako da vino, kaj sxi venigis lin en la domon de la Eternulo en SXilo; kaj la knabo estis ankoraux juna.

25 Kaj oni bucxis bovon kaj venigis la knabon al Eli.

26 Kaj sxi diris:Ho mia sinjoro! tiel certe, kiel vivas via animo, mia sinjoro, mi estas tiu virino, kiu staris cxi tie apud vi kaj pregxis al la Eternulo.

27 Pri cxi tiu knabo mi pregxis, kaj la Eternulo plenumis al mi mian peton, pri kiu mi petis Lin.

28 Tial mi fordonas lin al la Eternulo; por la tuta tempo de sia vivo li estu fordonita al la Eternulo. Kaj ili tie adorklinigxis antaux la Eternulo.

Komentář

 

Ephraim

  
Jacob blessing the sons of Joseph, by Januarius Zick

Ephraim was the second son born to Joseph in Egypt and was, along with his older brother Manasseh, elevated by Jacob to the same status as Joseph’s brothers. Thus when the tribes of Israel are named, Ephraim and Manasseh are named as patriarchs along with their uncles – Reuben, Simeon, Levi, Judah, Dan, Naphtali, Gad, Asher, Issachar, Zebulun and Benjamin -- but Joseph is not. According to Swedenborg, Ephraim represents the intellectual aspect of the church, the part that explores and understands what is true – especially the true ideas that can be drawn from the Bible. Manasseh, meanwhile, represents the affectional aspect of the church, the part that feels and loves and cares. This plays into the best-known story of Ephraim’s life. When Jacob was old and nearing death, Joseph brought his two sons to be blessed. He presented Manasseh to Jacob’s right hand as the elder, and Ephraim to Jacob’s left hand. But Jacob crossed his hands and gave Ephraim the primary blessing. According to Swedenborg, Manasseh was the elder son because ultimately, what we love makes us who we are; our loves form our lives. So our loves are the most central, leading aspect of our human existence, with our intellect playing a secondary role. But as we develop, we need to reverse those. We can use our intellect to understand what is good and right and force ourselves to do it, even when our desires are for what’s selfish. If we stick to that out of a determination to follow the Lord and be good people, the Lord will eventually remove the selfishness from our hearts so we can truly love what is good. By having Jacob bless Ephraim above Manasseh, the Lord is telling us that we have to put our intellect first to pursue our spiritual journey.