1
Kaj ekparolis Mirjam kaj Aaron kontraux Moseo pro la edzino Etiopino, kiun li prenis; cxar li prenis al si edzinon Etiopinon.
2
Kaj ili diris :CXu nur kun Moseo parolis la Eternulo ? Li parolis ja ankaux kun ni . Kaj la Eternulo tion auxdis.
3
Sed Moseo estis homo tre modesta, pli ol cxiuj homoj sur la tero.
4
Kaj subite diris la Eternulo al Moseo kaj al Aaron kaj al Mirjam:Eliru vi tri al la tabernaklo de kunveno. Kaj ili eliris cxiuj tri .
5
Kaj la Eternulo mallevigxis en nuba kolono kaj starigxis cxe la pordo de la tabernaklo , kaj Li vokis Aaronon kaj Mirjamon, kaj ili ambaux eliris.
6
Kaj Li diris :Auxskultu Miajn vortojn:se iu el vi estas profeto de la Eternulo , Mi aperas al li en vizio, Mi parolas kun li en songxo;
7
sed ne tiel estas kun Mia sklavo Moseo:en Mia tuta domo li estas konfidato.
8
Busxon kontraux busxo Mi parolas kun li, kaj malkasxe, ne per enigmoj; kaj la bildon de la Eternulo li vidas. Kial vi ne timis paroli kontraux Mia sklavo Moseo?
9
Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux ili, kaj Li foriris.
10
Kaj la nubo forturnigxis de super la tabernaklo , kaj jen Mirjam kovrigxis per lepro, kiel per negxo. Kaj Aaron turnigxis al Mirjam, kaj li ekvidis, ke sxi estas lepra.
11
Kaj Aaron diris al Moseo:Mi petas, mia sinjoro , ne kalkulu al ni kiel pekon, ke ni agis malsagxe kaj ke ni pekis;
12
ho, sxi ne estu kiel malvivulo, cxe kiu tuj post la eliro el la ventro de sia patrino forkonsumigxis jam duono de la korpo.
13
Kaj Moseo ekkriis al la Eternulo , dirante:Mi petas Vin, ho Dio, sanigu sxin.
14
Kaj la Eternulo diris al Moseo:Se sxia patro estus kracxinta sur sxian vizagxon, cxu sxi tiam ne hontus sep tagojn? sxi estu do ensxlosita dum sep tagoj ekster la tendaro , kaj poste sxi revenu.
15
Kaj Mirjam estis ensxlosita ekster la tendaro dum sep tagoj ; kaj la popolo ne elmovigxis, gxis Mirjam revenis.
16
Poste la popolo ekvojiris de HXacerot kaj haltis tendare en la dezerto Paran .