1
En tiu tempo levigxos Mihxael, la granda protektanto, kiu defendas la filojn de via popolo; kaj venos tempo malfacila, kia ne ekzistis de tiu tempo , kiam aperis homoj, gxis la nuna tempo ; sed savigxos en tiu tempo el via popolo cxiuj, kiuj trovigxos enskribitaj en la libro .
2
Kaj multaj el tiuj, kiuj dormas en la tero, vekigxos, unuj por vivo eterna , aliaj por eterna malhonoro kaj honto .
3
Kaj la klerigantoj brilos, kiel la brilo de la cxielo; kaj la virtigantoj de multaj , kiel steloj por cxiam kaj eterne .
4
Kaj vi, ho Daniel, kasxu la vortojn kaj sigelu la libron gxis la fina tempo ; multaj gxin tralegos, kaj multigxos la scio.
5
Tiam mi, Daniel, ekrigardis, kaj jen staras du aliaj, unu sur unu bordo de la rivero kaj la dua sur la alia bordo de la rivero.
6
Kaj li diris al la viro en la tolaj vestoj, kiu staris super la akvo de la rivero:Kiam estos la fino de la mirindajxoj?
7
Kaj mi auxskultis la viron en la tolaj vestoj, kiu staris super la akvo de la rivero; li levis sian dekstran manon kaj sian maldekstran manon al la cxielo, kaj jxuris per Tiu, kiu vivas eterne , ke tio estos post la paso de tempo kaj tempoj kaj duono de tempo; kaj kiam finigxos la dissemiteco de la sankta popolo, tiam plenumigxos cxio cxi tio.
8
Mi auxdis, sed mi ne komprenis; kaj mi diris :Ho mia sinjoro , kio estos post tio?
9
Kaj li respondis:Iru, Daniel, cxar tio estas kasxita kaj sigelita gxis la fina tempo .
10
Multaj estos purigitaj, blankigitaj, kaj elprovitaj; la malpiuloj faros malpiajxojn, kaj cxiuj malpiuloj ne komprenos; sed la klerigantoj komprenos.
11
Kaj de la tempo , kiam cxesigxos la cxiutagaj oferoj kaj farigxos abomeninda ruinigxo, pasos mil ducent nauxdek tagoj .
12
Felicxa estas tiu, kiu atendas kaj atingos la tempon de mil tricent tridek kvin tagoj !
13
Kaj vi, ho Daniel, foriru gxis la fino; kaj ripozu, kaj vi starigxos por via sorto en la fino de la tempoj.