圣经文本

 

Eliro第39章

学习

   

1 Kaj el la blua, purpura, kaj rugxa teksajxo ili faris la oficajn vestojn por la servado en la sanktejo; kaj ili faris la sanktajn vestojn por Aaron, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

2 Kaj ili faris la efodon el oro, el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino.

3 Kaj ili batetendis foliojn da oro kaj trancxis ilin en formo de fadenoj, por enteksi internen de la blua, purpura, kaj rugxa teksajxo kaj de la bisino per artista laboro.

4 Sursxultrajxojn kunigantajn ili faris al gxi; sur siaj du finoj gxi estis ligita.

5 Kaj la cxirkauxliganta zono sur gxi estis kontinuajxo de gxi, la sama laborajxo, el oro, el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

6 Kaj ili faris la oniksajn sxtonojn, cxirkauxe enkadrigitajn per oro, gravuritajn per sigelila gravurado laux la nomoj de la filoj de Izrael.

7 Kaj li metis ilin sur la sursxultrajxojn de la efodo, kiel sxtonojn de memoro pri la filoj de Izrael; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

8 Kaj ili faris la surbrustajxon per artista laboro, simile al la laboro de la efodo, el oro, el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino.

9 GXi estis kvarangula; ili faris la surbrustajxon duobla; manstrecxo estis gxia longo, kaj manstrecxo gxia largxo; gxi estis duobla.

10 Kaj ili enmetis en gxin kvar vicojn da sxtonoj. La unua vico estis:rubeno, topazo, kaj smeraldo;

11 kaj la dua vico:hiacinto, safiro, kaj jaspiso;

12 kaj la tria vico:ligurio, agato, kaj ametisto;

13 kaj la kvara vico:krizolito, onikso, kaj berilo. CXiuj vicoj estis en oraj kadretoj.

14 Kaj la sxtonoj estis laux la nomoj de la filoj de Izrael; dek du, laux iliaj nomoj, gravuritaj sigelile, cxiu kun sia nomo, por la dek du triboj.

15 Kaj ili faris al la surbrustajxo plektitajn cxenetojn, kunigxantajn per siaj finoj, el pura oro.

16 Kaj ili faris du orajn kadretojn kaj du orajn ringojn, kaj alfortikigis la du ringojn al la du finoj de la surbrustajxo.

17 Kaj ili metis la du orajn plektitajn cxenetojn en la du ringojn cxe la finoj de la surbrustajxo.

18 Kaj la du finojn de la du plektitaj cxenetoj ili alfortikigis al la du kadretoj, kaj alfortikigis ilin al la sursxultrajxoj de la efodo sur la antauxa flanko.

19 Kaj ili faris du orajn ringojn, kaj alfortikigis ilin al la du aliaj finoj de la surbrustajxo, sur gxia rando interna, direktita al la efodo.

20 Kaj ili faris du orajn ringojn, kaj alfortikigis ilin al la du sursxultrajxoj de la efodo malsupre, sur la antauxa flanko, cxe gxia kunigxo, super la zono de la efodo.

21 Kaj ili alligis la surbrustajxon per gxiaj ringoj al la ringoj de la efodo per lacxo el blua sxtofo, por ke gxi estu super la zono de la efodo kaj por ke la surbrustajxo ne forsxovigxu de sur la efodo; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

22 Kaj li faris la tunikon por la efodo, teksitan, tutan el blua teksajxo.

23 Kaj la aperturo de la tuniko estis en la mezo, kiel aperturo de sxildo; borderon havis la aperturo cxirkauxe, por ke gxi ne dissxirigxu.

24 Kaj ili faris sur la malsupra rando de la tuniko granatojn el blua, purpura, kaj rugxa sxtofo, tordita.

25 Kaj ili faris tintilojn el pura oro, kaj metis la tintilojn mezen de la granatoj sur la malsupra rando de la tuniko, cxirkauxe inter la granatoj;

26 tintilon kaj granaton, tintilon kaj granaton sur la malsupra rando de la tuniko, cxirkauxe, por la servado; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

27 Kaj ili faris la hxitonon el bisino, teksitan, por Aaron kaj liaj filoj,

28 kaj la cidaron el bisino, kaj la ornamajn mitrojn el bisino, kaj la linajn pantalonojn el tordita bisino,

29 kaj la zonon el tordita bisino kaj el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, broditan; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

30 Kaj ili faris la tabuleton, la sanktan kronon, el pura oro, kaj ili skribis sur gxi skribon gravuritan:SANKTA AL LA ETERNULO.

31 Kaj ili alfortikigis al gxi lacxon el blua sxtofo, por alfortikigi al la cidaro supre; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

32 Tiel finigxis la tuta laboro por la konstruajxo de la tabernaklo de kunveno. Kaj la Izraelidoj faris konforme al cxio, kion la Eternulo ordonis al Moseo; tiel ili faris.

33 Kaj ili alportis la konstruajxon al Moseo, la tabernaklon kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn:hokojn, tabulojn, riglilojn, kolonojn, kaj bazojn;

34 kaj la kovron el rugxaj virsxafaj feloj kaj la kovron el antilopaj feloj kaj la kurtenon;

35 la keston de atesto kaj gxiajn stangojn kaj la fermoplaton;

36 la tablon, cxiujn gxiajn apartenajxojn, kaj la panon de propono;

37 la puran kandelabron, gxiajn lucernojn, la lucernojn vice starantajn, cxiujn gxiajn apartenajxojn, kaj la oleon por lumigado;

38 kaj la oran altaron kaj la sanktan oleon kaj la bonodoran incenson kaj la kovrotukon por la pordo de la tabernaklo;

39 la kupran altaron kaj la kupran kradon por gxi, gxiajn stangojn kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn, la lavujon kaj gxian piedestalon;

40 la kurtenojn de la korto, gxiajn kolonojn kaj bazojn, la kovrotukon por la pordego de la korto, gxiajn sxnurojn kaj najlojn, kaj cxion, kio apartenas al la servado en la konstruajxo de la tabernaklo de kunveno;

41 la oficajn vestojn por la servado en la sanktejo, la sanktajn vestojn por la pastro Aaron kaj la pastrajn vestojn por liaj filoj.

42 Konforme al cxio, kion la Eternulo ordonis al Moseo, tiel la Izraelidoj faris la tutan laboron.

43 Kaj Moseo vidis la tutan laboron, li vidis, ke ili faris gxin tute tiel, kiel la Eternulo ordonis; kaj Moseo benis ilin.

   

来自斯威登堡的著作

 

Arcana Coelestia#9826

学习本章节

  
/10837  
  

9826. 'And a checkered tunic' means Divine Truth inmostly present there, emanating directly from the Divine Celestial. This is clear from the meaning of 'a tunic' as natural truth. But when the subject is Aaron, whose garments represented the forms of truth belonging to the Lord's spiritual kingdom, 9814, 9822, 'a tunic' means Divine Truth inmostly present in that kingdom, thus that which emanates from what is right next to it, namely the Divine Celestial, which is the Lord's Divine Good in the inmost heaven. The fact that such things are meant by 'tunics', see 4677. For the heavens are three - the inmost, which is called celestial; the middle, which is called spiritual; and the lowest, which approaches what is natural. In the inmost heaven the good of love to the Lord is predominant, in the middle one the good of charity towards the neighbour, and in the lowest the good of faith. Those heavens are completely distinct and separate from one another, so much so that nobody in one can possibly pass over into the next. Yet in order that they may still make one heaven they are joined together by means of intermediate angelic communities; in this way one heaven leads on from another. Since therefore Aaron's garments represent the spiritual heaven, and so the forms of truth there in their proper order, it is evident that the inmost garment, called 'a checkered tunic', represents the truth inmostly present there, emanating directly from the Divine Celestial. The word 'checkered' is used because it was a woven garment, as is clear from what follows later on in the Book of Exodus,

They made tunics of fine linen, the work of a weaver, for Aaron and for his sons. Exodus 39:27.

It was made from fine linen in order that truth from a celestial origin might be represented, such truth being meant by 'fine linen', see 9469.

  
/10837  
  

Thanks to the Swedenborg Society for the permission to use this translation.