De Bijbel

 

Lamentadoj 3:22

Studie

       

22 GXi estas favorkoreco de la Eternulo, ke ni ne tute pereis; cxar Lia kompatemeco ne finigxis,

De Bijbel

 

Ijob 30

Studie

   

1 Sed nun ridas pri mi homoj pli junaj ol mi, Kies patrojn mi ne volus starigi kun la hundoj de miaj sxafaroj;

2 Kies forto de la manoj estis senbezona por mi, Kaj kiuj ne povis atingi maljunecon;

3 Kiuj pro malricxeco kaj malsato solece kuris En la dezerton mizeran kaj senvivan;

4 Kiuj elsxiras atriplon apud la arbetajxoj, Kaj kies pano estas la radiko de genisto.

5 El meze de la homoj oni elpelas ilin; Oni krias sur ilin, kiel sur sxteliston;

6 En terfendoj cxe la valoj ili logxas, En truoj de la tero kaj de rokoj;

7 Inter la arbetajxoj ili krias, Sub la kardoj ili kolektigxas;

8 Kiel infanoj de sentauxguloj kaj sennomuloj, Ili estas elpelitaj el la lando.

9 Kaj nun mi farigxis objekto de ilia mokokanto, Mi farigxis por ili objekto de babilado.

10 Ili abomenas min, malproksimigxas de mi, Ne timas kracxi sur mian vizagxon.

11 Li malligis mian sxnuron kaj turmentas min, Kaj ili forjxetis antaux mi la bridon.

12 Dekstre buboj starigxis, kaj pusxas miajn piedojn; Ili ebenigis kontraux mi siajn pereigajn vojojn;

13 Ili disfosis mian vojon, facile pereigas min, Ne bezonante helpanton;

14 Ili venas kiel tra largxa brecxo, JXetas sin tumulte.

15 Teruroj turnis sin kontraux min, Forpelis mian majeston kiel vento; Kiel nubo foriris mia felicxo.

16 Kaj nun elversxigxas mia animo; Kaptis min tagoj de mizero.

17 En la nokto miaj ostoj traborigxas en mi, Kaj miaj mordetantoj ne dormas.

18 Kun granda malfacileco demetigxas mia vesto; Premas min la rando de mia cxemizo.

19 Oni komparas min kun koto; Mi similigxis al polvo kaj cindro.

20 Mi krias al Vi, sed Vi ne respondas al mi; Mi staras, ke Vi atentu min.

21 Vi farigxis kruelulo por mi; Per la forto de Via mano Vi montras al mi Vian malamon.

22 Vi levis min en la venton, Lasis min kaj neniigis min en la ventego.

23 Mi scias, ke Vi transdonos min al la morto, En la kunvenejon de cxio vivanta.

24 Sed cxu oni povas ne deziri eltiri manon, Kaj krii en sia malfelicxo?

25 CXu mi ne ploris pri tiu, kiu havis malfelicxan tempon? CXu mia animo ne afliktigxis pri malricxulo?

26 Mi atendis bonon, sed venis malbono; Mi esperis lumon, sed venis mallumo.

27 Miaj internajxoj bolas kaj ne cxesas; Atakis min tempo de mizero.

28 Mi estas nigra, sed ne de la suno; Mi levigxas en la komunumo kaj krias.

29 Mi farigxis frato al la sxakaloj Kaj kamarado al la strutoj.

30 Mia hauxto nigrigxis sur mi, Kaj miaj ostoj sekigxis de varmego.

31 Mia harpo farigxis plendilo, Kaj mia fluto farigxis vocxo de plorantoj.