성경

 

Genezo 2:25

공부

       

25 Kaj ili ambaux estis nudaj, la homo kaj lia edzino, kaj ili ne hontis.

스웨덴보그의 저서에서

 

Arcana Coelestia #129

해당 구절 연구하기

  
/ 10837  
  

129. Anybody can recognize that the basic assumptions a person makes, even when completely false, govern him, and that all knowledge and reasoning buttress those assumptions. For countless flattering ideas occur to him to confirm him in falsities. Consequently when a person's basic assumption is to believe nothing until he sees and understands it, he cannot possibly believe; for spiritual and celestial things are neither visible to the eyes nor comprehensible in mental images. But the true order is for a person to become wise from the Lord, that is, from His Word. In that case everything follows as it should, and he is also enlightened in matters of reason and of fact. Indeed nobody is forbidden to acquire knowledge, since it is useful for life and gives delight. And the person in whom faith resides is in no way forbidden to think and to talk as learned people in the world do. But he does so from the premise of belief in the Lord's Word and of confirming spiritual and celestial truths by means of natural truths, using as far as is possible the terminology of the learned world. Consequently his premise must be the Lord, not self; the former is life, while the latter is death.

  
/ 10837  
  

Thanks to the Swedenborg Society for the permission to use this translation.

성경

 

Ijob 33

공부

   

1 Auxskultu do, Ijob, miajn parolojn, Kaj atentu cxiujn miajn vortojn.

2 Jen mi malfermis mian busxon, Parolas mia lango en mia gorgxo.

3 GXuste el mia koro estas miaj paroloj, Kaj puran scion eldiros miaj lipoj.

4 La spirito de Dio min kreis, Kaj la spiro de la Plejpotenculo min vivigas.

5 Se vi povas, respondu al mi; Armu vin kontraux mi, kaj starigxu.

6 Jen mi simile al vi estas de Dio; Mi ankaux estas farita el argilo.

7 Vidu, vi ne bezonas timi min, Kaj mia sxargxo ne pezos sur vi.

8 Vi parolis antaux miaj oreloj, Kaj mi auxdis la sonon de tiaj vortoj:

9 Mi estas pura, sen malbonagoj; Senkulpa, mi ne havas pekon;

10 Jen Li trovis ion riprocxindan en mi, Li rigardas min kiel Lian malamikon;

11 Li metis miajn piedojn en sxtipon; Li observas cxiujn miajn vojojn.

12 Sed en tio vi ne estas prava, mi respondas al vi; CXar Dio estas pli granda ol homo.

13 Kial vi havas pretendon kontraux Li pro tio, Ke Li ne donas al vi kalkulraporton pri cxiuj Siaj faroj?

14 Cetere Dio parolas en unu maniero kaj en alia maniero, Sed oni tion ne rimarkas.

15 En songxo, en nokta vizio, Kiam sur la homojn falis dormo, Kiam ili dormas sur la lito,

16 Tiam Li malfermas la orelon de la homoj, Kaj, doninte instruon, sigelas gxin,

17 Por deturni homon de ia faro Kaj gardi viron kontraux fiereco,

18 Por sxirmi lian animon kontraux pereo Kaj lian vivon kontraux falo sub glavon.

19 Ankaux per malsano sur lia lito Li avertas lin, Kiam cxiuj liaj ostoj estas ankoraux fortaj.

20 Kaj abomenata farigxas por li en lia vivo la mangxajxo, Kaj por lia animo la frandajxo.

21 Lia karno konsumigxas tiel, ke oni gxin jam ne vidas; Kaj elstaras liaj ostoj, kiuj antauxe estis nevideblaj.

22 Kaj lia animo alproksimigxas al la pereo, Kaj lia vivo al la mortigo.

23 Sed se li havas por si angxelon proparolanton, Kvankam unu el mil, Kiu elmontrus pri la homo lian pravecon,

24 Tiam Li indulgas lin, kaj diras: Liberigu lin, ke li ne malsupreniru en la tombon, CXar Mi trovis pardonigon.

25 Tiam lia korpo farigxas denove fresxa, kiel en la juneco; Li revenas al la tagoj de sia knabeco.

26 Li pregxas al Dio, Kaj cxi Tiu korfavoras lin, Kaj montras al li Sian vizagxon kun gxojo, Kaj rekompencas la homon laux lia virteco.

27 Li rigardas la homojn, kaj diras: Mi pekis, la veron mi kripligis, Kaj Li ne repagis al mi;

28 Li liberigis mian animon, ke gxi ne iru en pereon, Kaj mia vivo vidas la lumon.

29 CXion cxi tion Dio faras Du aux tri fojojn kun homo,

30 Por deturni lian animon de pereo Kaj prilumi lin per la lumo de vivo.

31 Atentu, Ijob, auxskultu min; Silentu, kaj mi parolos.

32 Se vi havas, kion diri, respondu al mi; Parolu, cxar mi dezirus, ke vi montrigxu prava.

33 Se ne, tiam auxskultu min; Silentu, kaj mi instruos al vi sagxon.