De Bijbel

 

Ezekiel 17

Studie

   

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

2 Ho filo de homo, proponu enigmon kaj parabolon al la domo de Izrael;

3 kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Granda aglo kun grandaj flugiloj kaj grandaj korpomembroj, plene kovrita de diverskoloraj plumoj, venis sur Lebanonon kaj prenis pinton de cedro;

4 gxi desxiris gxian supran junan brancxeton kaj alportis gxin en la landon de komercado kaj kusxigis gxin en urbo de komercistoj.

5 GXi prenis iom el la semoj de la lando, plantis gxin sur prisemebla kampo, arangxis gxin apud abunda akvo, tre singarde.

6 Kaj gxi elkreskis kaj farigxis vasta vinberkreskajxo kun malalta trunko; gxiaj flankobrancxoj fleksigxis al gxi malsupren, kaj gxiaj radikoj estis sub gxi; kaj gxi farigxis vinbertrunko kaj elkreskigis brancxojn kaj brancxetojn.

7 Kaj estis alia granda aglo kun grandaj flugiloj kaj abundaj plumoj; kaj jen tiu vinbertrunko tiris sin per siaj radikoj al gxi kaj etendis al gxi siajn brancxojn, por ke gxi trinkigu gxin, de la bedoj, kie gxi estis plantita.

8 Sur bona kampo, apud abunda akvo, gxi estis plantita, por ke gxi elkreskigu brancxojn kaj portu fruktojn kaj estu belega vinbertrunko.

9 Diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXu gxi havos sukceson? oni ja elsxiros gxiajn radikojn, oni desxiros gxiajn fruktojn, kaj gxi velkos; cxiuj gxiaj elkreskintaj folioj velkos, kaj oni ne bezonos grandan forton kaj multon da homoj, por desxiri gxin de gxiaj radikoj.

10 Kaj jen, kvankam gxi estas plantita, cxu gxi havos sukceson? cxu gxi ne tute forvelkos, kiam la orienta vento gxin tusxos? gxi forvelkos sur la bedoj, kie gxi kreskis.

11 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

12 Diru do al la domo malobeema:CXu vi ne scias, kion tio signifas? Diru:Jen venis la regxo de Babel en Jerusalemon, kaj prenis gxian regxon kaj gxiajn eminentulojn kaj venigis ilin al si en Babelon;

13 kaj li prenis iun el la regxa idaro kaj faris kun li interligon kaj prenis de li jxuron, kaj la potenculojn de la lando li forprenis,

14 por ke la regno estu humila kaj ne altigu sin, kaj por ke gxi konservu lian interligon kaj povu sin teni.

15 Sed tiu defalis de li, kaj sendis siajn senditojn en Egiptujon, por ke oni donu al li cxevalojn kaj multe da homoj. CXu li povas havi sukceson? cxu povas savigxi tiu, kiu tiel agas? cxu li savigxos, se li rompis la interligon?

16 Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, sur la loko de tiu regxo, kiu faris lin regxo kaj antaux kiu li malsxatis sian jxuron kaj rompis lian interligon, cxe li, en Babel, li mortos.

17 Kaj Faraono kun granda forto kaj multenombra anaro ne helpos al li en la milito, kiam estos sursxutitaj remparoj kaj estos konstruitaj bastionoj, por ekstermi multe da homoj.

18 Kaj cxar li malsxatis la jxuron kaj rompis la interligon, cxar li donis sian manon kaj tamen faris cxion cxi tion, tial li ne savigxos.

19 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kiel Mi vivas, Mian jxuron, kiun li malsxatis, kaj Mian interligon, kiun li rompis, Mi metos sur lian kapon.

20 Mi jxetos sur lin Mian reton, kaj li kaptigxos en Mian kaptilon; kaj Mi forkondukos lin en Babelon, kaj tie Mi faros sur li jugxon pro la krimo, kiun li faris kontraux Mi.

21 Kaj cxiuj liaj forkurintoj el cxiuj liaj tacxmentoj falos de glavo, kaj la restintoj estos dispelitaj al cxiuj ventoj; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, tion diris.

22 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi mem prenos brancxon de alta cedro kaj metos gxin; el la supraj junaj brancxetoj Mi desxiros la plej delikatan, kaj Mi plantos gxin sur monto alta kaj eminenta.

23 Sur la alta monto de Izrael Mi gxin plantos, kaj gxi elkreskigos brancxojn kaj donos fruktojn kaj farigxos belega cedro; kaj logxos sub gxi cxiaspecaj birdoj, cxiaspecaj flugiluloj nestos en la ombro de gxiaj brancxoj.

24 Kaj ekscios cxiuj arboj de la kampo, ke Mi, la Eternulo, malaltigas arbon altan kaj altigas arbon malaltan, ke Mi velkigas arbon sukoplenan kaj verdigas arbon velkintan; Mi, la Eternulo, tion diris, kaj Mi tion plenumos.

   

De Bijbel

 

Daniel 4

Studie

   

1 La regxo Nebukadnecar al cxiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj, kiuj estas sur la tuta tero:Kresku via bonstato!

2 Mi trovas bona konigi la pruvosignojn kaj miraklojn, kiujn faris sur mi Dio la Plejalta.

3 Kiel grandaj estas Liaj pruvosignoj, kaj kiel potencaj estas Liaj mirakloj! Lia regxado estas eterna, kaj Lia regado estas en cxiuj generacioj.

4 Mi, Nebukadnecar, estis trankvila en mia domo kaj bonfarta en mia palaco.

5 Sed mi vidis songxon, kiu teruris min, kaj la meditado sur mia lito kaj la vizioj de mia kapo min konsternis.

6 Kaj mi donis ordonon venigi al mi cxiujn sagxulojn de Babel, por ke ili diru al mi la signifon de la songxo.

7 Tiam venis la astrologoj, sorcxistoj, HXaldeoj, kaj divenistoj; mi rakontis al ili la songxon, sed ili ne povis klarigi al mi gxian signifon.

8 Fine venis al mi Daniel, al kiu estis donita la nomo Beltsxacar, laux la nomo de mia dio, kaj kiu havas en si la spiriton de la sanktaj dioj; mi rakontis al li la songxon:

9 Ho Beltsxacar, cxefo de la astrologoj, pri kiu mi scias, ke en vi estas la spirito de la sanktaj dioj kaj nenia kasxitajxo vin embarasas:klarigu al mi la vizion de mia songxo kaj gxian signifon.

10 La vizio de mia kapo sur mia lito estis jena:mi vidis, ke jen meze de la tero staras arbo tre alta;

11 tiu arbo estas bonkreska kaj forta, kaj gxia alto atingas la cxielon, kaj oni gxin vidas gxis la randoj de la tuta tero;

12 gxia foliaro estas bela, kaj multe da fruktoj estas sur gxi, kaj sur gxi trovigxas mangxajxo por cxiuj; en la ombro sub gxi kasxas sin bestoj de la kampo, kaj sur gxiaj brancxoj sidas birdoj de la cxielo, kaj cxiu karno nutras sin de gxi.

13 Kaj mi vidis en la vizioj de mia kapo sur mia lito, ke jen sankta prizorganto malsupreniris de la cxielo,

14 kaj per lauxta vocxo li diris:Dehaku cxi tiun arbon, cxirkauxhaku gxiajn brancxojn, deprenu de gxi la foliaron, kaj disjxetu gxiajn fruktojn, por ke forigxu la bestoj, kiuj estas sub gxi, kaj la birdoj forflugu de gxiaj brancxoj.

15 Sed gxian cxefan radikon restigu en la tero, en cxenoj feraj kaj kupraj, meze de la herbo de la kampo; gxin trinkigu la roso de la cxielo, kaj kune kun la bestoj gxi nutru sin per la herboj de la tero.

16 La homa koro estos prenita for de gxi, kaj gxi ricevos koron bestan, kaj tiel pasos super gxi sep jaroj.

17 Per la ordono de la prizorgantoj tio estas decidita, kaj per la dekreto de la sanktuloj tio estas destinita, por ke la vivantoj sciu, ke la Plejaltulo regas en la regno de la homoj, kaj donas gxin al tiu, al kiu Li volas, kaj starigas super gxi la plej humilan el la homoj.

18 Tian songxon vidis mi, regxo Nebukadnecar. Kaj vi, ho Beltsxacar, diru gxian signifon; cxar neniu el la sagxuloj en mia regno povas klarigi gxian signifon, sed vi povas, cxar vi havas en vi la spiriton de la sanktaj dioj.

19 Tiam Daniel, kiu havis la nomon Beltsxacar, en la dauxro de unu horo staris konsternite, kaj liaj pensoj lin malgxojigis. La regxo ekparolis, kaj diris:Ho Beltsxacar, ne embarasu vin la songxo kaj gxia signifo. Beltsxacar respondis kaj diris:Ho mia sinjoro, por viaj malamikoj estu tiu songxo, kaj por viaj malamantoj estu gxia signifo.

20 La arbo, kiun vi vidis, kiu elkreskis alte kaj forte, atingis per sia pinto la cxielon, kaj estis videbla sur la tuta tero,

21 kaj sur kiu estis bela foliaro, multe da fruktoj kaj mangxajxo por cxiuj, sub kiu sidis bestoj de la kampo, kaj sur kies brancxoj sidis birdoj de la cxielo-

22 tio estas vi, ho regxo altigxinta; via grandeco kreskis kaj atingis gxis la cxielo, kaj via potenco gxis la randoj de la tero.

23 Kaj ke la regxo vidis sanktan prizorganton, kiu malsupreniris de la cxielo, kaj diris:Dehaku la arbon kaj ekstermu gxin, sed nur gxian cxefan radikon restigu en la tero, en cxenoj feraj kaj kupraj, meze de la herbo de la kampo, gxin trinkigu la roso de la cxielo, kaj gxi havu la sorton de la bestoj de la kampo, gxis pasos super gxi sep jaroj-

24 jen estas la signifo de tio, ho regxo:tio estas dekreto de la Plejaltulo, kiu trafos mian sinjoron, la regxon.

25 Vi estos elpusxita el meze de la homoj, kaj vi vivos kun la bestoj de la kampo; per herbo oni vin nutros, kiel bovojn; roson de la cxielo oni trinkigos al vi; kaj sep jaroj pasos super vi, gxis vi ekscios, ke super la regno de homoj regas la Plejaltulo, kaj donas gxin al tiu, al kiu Li volas.

26 Kaj ke estas ordonite restigi la cxefan radikon de la arbo-tio signifas, ke via regno estos redonita al vi, kiam vi konfesos la potencon de la cxielo.

27 Tial, ho regxo, volu favore akcepti mian konsilon:liberigu vin de viaj pekoj per justeco kaj de viaj malbonagoj per favorkoreco al malricxuloj; per tio via bonstato farigxos longedauxra.

28 CXio cxi tio efektivigxis sur la regxo Nebukadnecar.

29 Post paso de dek du monatoj, promenante tra la regxa palaco en Babel,

30 la regxo ekparolis, kaj diris:CXu tio ne estas la majesta Babel, kiun por restado de la regxo mi arangxis per la forto de mia potenco kaj por la gloro de mia majesto?

31 Kiam cxi tiu parolo estis ankoraux en la busxo de la regxo, eksonis vocxo el la cxielo:Al vi, ho regxo Nebukadnecar, estas dirate:La regno estas prenata for de vi;

32 kaj vi estas elpusxata el meze de la homoj, kaj vi vivos kun la bestoj de la kampo; per herbo oni vin nutros, kiel bovojn; kaj sep jaroj pasos super vi, gxis vi ekscios, ke super la regno de homoj regas la Plejaltulo, kaj donas gxin al tiu, al kiu Li volas.

33 Tuj plenumigxis tiu verdikto sur Nebukadnecar; li estis elpusxita el meze de la homoj, li komencis mangxis herbon, kiel bovoj, lia korpo estis trinkigata de la roso de la cxielo, tiel, ke liaj haroj kreskis kiel la plumoj de aglo kaj liaj ungoj farigxis kiel cxe birdo.

34 Post paso de la difinita tempo, mi, Nebukadnecar, levis miajn okulojn al la cxielo, kaj mia prudento revenis al mi; kaj mi benis la Plejaltulon, mi lauxdis kaj gloris Tiun, kiu vivas eterne, kies regado estas regado eterna kaj kies regno dauxras en cxiuj generacioj.

35 CXiuj, kiuj vivas sur la tero, estas kalkuleblaj kiel nenio. Laux Sia volo Li agas, kiel kun la armeo de la cxielo, tiel kun la vivantoj sur la tero; kaj ekzistas neniu, kiu povus kontrauxstari al Lia mano, aux demandi Lin:Kion Vi faras?

36 En tiu tempo revenis al mi mia prudento, kaj mi ricevis denove mian regxan honoron, mian majeston, kaj mian antauxan aspekton; tiam elsercxis min miaj konsilistoj kaj miaj altranguloj, mi estis denove starigita super mia regno, kaj mia majesto farigxis ankoraux pli granda.

37 Nun mi, Nebukadnecar, lauxdas, altigas, kaj gloras la Regxon de la cxielo, kies cxiuj faroj estas veraj kaj kies vojoj estas gxustaj, kaj kiu la fierulojn povas humiligi.