성경

 

Genezo 3

공부

   

1 Kaj la serpento estis pli ruza, ol cxiuj kampaj bestoj, kiujn kreis Dio la Eternulo. Kaj gxi diris al la virino: CXu Dio diris, ke vi ne mangxu de cxiuj arboj de la gxardeno?

2 Kaj la virino diris al la serpento: La fruktojn de la arboj de la gxardeno ni povas mangxi;

3 sed pri la fruktoj de la arbo, kiu estas en la mezo de la gxardeno, Dio diris: Ne mangxu ion de ili kaj ne tusxu ilin, por ke vi ne mortu.

4 Kaj la serpento diris al la virino: Ne, vi ne mortos;

5 sed Dio scias, ke en la tago, en kiu vi mangxos ion de ili, malfermigxos viaj okuloj kaj vi estos kiel Dio, vi scios bonon kaj malbonon.

6 Kaj la virino vidis, ke la arbo estas bona por mangxi kaj gxi estas cxarma por la okuloj, kaj la arbo estas dezirinda por sagxigxi; kaj sxi prenis de gxiaj fruktoj, kaj sxi mangxis, kaj sxi donis kune ankaux al sia edzo, kaj li mangxis.

7 Kaj malfermigxis la okuloj de ili ambaux, kaj ili sciigxis, ke ili estas nudaj; kaj ili kunkudris foliojn de figarbo kaj faris al si zonajxojn.

8 Kaj ili auxdis la vocxon de Dio la Eternulo, kiu marsxis en la gxardeno dum la malvarmeto de la tago; kaj Adam kaj lia edzino kasxigxis de Dio la Eternulo inter la arboj de la gxardeno.

9 Kaj Dio la Eternulo vokis Adamon, kaj diris al li: Kie vi estas?

10 Kaj tiu diris: Vian vocxon mi auxdis en la gxardeno, kaj mi ektimis, cxar mi estas nuda; kaj mi kasxis min.

11 Kaj Dio diris: Kiu diris al vi, ke vi estas nuda? cxu vi ne mangxis de la arbo, pri kiu Mi ordonis al vi, ke vi ne mangxu de gxi?

12 Kaj Adam diris: La edzino, kiun Vi donis al mi kiel kunulinon, sxi donis al mi de la arbo, kaj mi mangxis.

13 Kaj Dio la Eternulo diris al la virino: Kial vi tion faris? Kaj la virino diris: La serpento tromplogis min, kaj mi mangxis.

14 Kaj Dio la Eternulo diris al la serpento: CXar vi tion faris, tial estu malbenita inter cxiuj brutoj kaj inter cxiuj bestoj de la kampo; sur via ventro vi irados kaj teron vi mangxados dum via tuta vivo.

15 Kaj Mi metos malamikecon inter vi kaj la virino kaj inter via idaro kaj sxia idaro; gxi frapados vian kapon, kaj vi pikados gxian kalkanon.

16 Al la virino Li diris: Mi multigos viajn suferojn dum via gravedeco; en doloro vi naskados infanojn; kaj al via viro vi vin tiros, kaj li regos super vi.

17 Kaj al Adam Li diris: CXar vi obeis la vocxon de via edzino, kaj vi mangxis de la arbo, pri kiu Mi ordonis al vi, dirante, ke vi ne mangxu de gxi, tial malbenita estu la tero pro vi; kun suferoj vi mangxados de gxi dum via tuta vivo.

18 Kaj dornojn kaj pikajxojn gxi kreskigos por vi, kaj vi mangxados herbojn de la kampo.

19 En la sxvito de via vizagxo vi mangxados panon, gxis vi revenos en la teron, el kiu vi estas prenita; cxar vi estas polvo kaj refarigxos polvo.

20 Kaj Adam donis al sia edzino la nomon Eva, cxar sxi estis patrino de cxiuj vivantoj.

21 Kaj Dio la Eternulo faris por Adam kaj por lia edzino vestojn el felo, kaj Li vestis ilin.

22 Kaj Dio la Eternulo diris: Jen Adam farigxis kiel unu el Ni, sciante bonon kaj malbonon; nun eble li etendos sian manon kaj prenos ankaux de la arbo de vivo kaj mangxos kaj vivos eterne.

23 Kaj Dio la Eternulo eligis lin el la Edena gxardeno, por ke li prilaboradu la teron, el kiu li estis prenita.

24 Kaj Li elpelis Adamon, kaj lokis antaux la Edena gxardeno la kerubon kaj la turnigxantan flaman glavon, por gardi la vojon al la arbo de vivo.

   

스웨덴보그의 저서에서

 

Arcana Coelestia #75

해당 구절 연구하기

  
/ 10837  
  

75. His factual knowledge and rational discernment are described by the shrub and the plant watered by the mist from the ground, verses 5-6.

  
/ 10837  
  

Thanks to the Swedenborg Society for the permission to use this translation.

성경

 

Genezo 15

공부

   

1 Post tiuj farigxoj la Eternulo diris al Abram en vizio jene: Ne timu, Abram, Mi estas via sxildo; via rekompenco estas tre granda.

2 Kaj Abram diris: Ho Eternulo, mia Sinjoro, kion Vi donos al mi? mi vagas ja seninfane, kaj la administranto de mia domo estas Eliezer el Damasko.

3 Kaj Abram diris: Al mi Vi ne donis ja idaron, kaj jen mia domano estos mia heredanto.

4 Kaj tiam la Eternulo diris al li jene: CXi tiu ne estos via heredanto; nur tiu, kiu eliros el via internajxo, estos via heredanto.

5 Kaj Li elirigis lin eksteren, kaj diris: Rigardu al la cxielo kaj kalkulu la stelojn, se vi povas ilin kalkuli. Kaj Li diris al li: Tiel estos via idaro.

6 Kaj li kredis al la Eternulo; kaj tio estis kalkulita al li kiel virto.

7 Kaj Li diris al li: Mi estas la Eternulo, kiu elirigis vin el Ur la HXaldea, por doni al vi cxi tiun landon kiel posedajxon.

8 Kaj li diris: Ho Eternulo, mia Sinjoro, per kio mi povas scii, ke mi gxin posedos?

9 Kaj Li diris al li: Prenu por Mi bovinon trijaran kaj kaprinon trijaran kaj sxafon trijaran kaj turton kaj junan kolombon.

10 Kaj li alportis al Li cxion cxi tion, kaj Li distrancxis ilin laux la mezo kaj metis cxiujn partojn unu kontraux la alia, sed la birdojn Li ne distrancxis.

11 Kaj la rabobirdoj mallevigxis sur la kadavrojn, sed Abram ilin forpelis.

12 CXe la subiro de la suno profunda dormo falis sur Abramon; kaj jen timego pro la granda mallumo atakis lin.

13 Kaj Li diris al Abram: Sciu, ke via idaro estos fremduloj en lando, kiu ne apartenos al ili; kaj oni sklavigos kaj turmentos ilin dum kvarcent jaroj.

14 Tamen la popolon, cxe kiu ili estos sklavoj, Mi jugxos; kaj poste ili eliros kun granda havo.

15 Kaj vi foriros al viaj prapatroj en paco; vi estos entombigita en bona maljuneco.

16 Kaj en la kvara generacio ili revenos cxi tien; cxar la krimoj de la Amoridoj ankoraux ne atingis plenecon.

17 Kiam la suno subiris kaj farigxis mallumo, subite forna fumo kaj fajra flamo trakuris inter tiuj distrancxitajxoj.

18 En tiu tago la Eternulo faris interligon kun Abram, dirante: Al via idaro Mi donos cxi tiun landon, de la rivero de Egiptujo gxis la granda rivero, la rivero Euxfrato:

19 la Kenidojn kaj la Kenizidojn kaj la Kadmonidojn

20 kaj la HXetidojn kaj la Perizidojn kaj la Rafaidojn

21 kaj la Amoridojn kaj la Kanaanidojn kaj la Girgasxidojn kaj la Jebusidojn.