성경

 

Genezo 2

공부

   

1 Kaj estis finitaj la cxielo kaj la tero kaj cxiuj iliaj apartenajxoj.

2 Kaj Dio finis en la sepa tago Sian laboron, kiun Li faris, kaj Li ripozis en la sepa tago de la tuta laboro, kiun Li faris.

3 Kaj Dio benis la sepan tagon kaj sanktigis gxin, cxar en gxi Li ripozis de Sia tuta laboro, kiun Li faris kreante.

4 Tia estas la naskigxo de la cxielo kaj la tero, kiam ili estis kreitaj, kiam Dio la Eternulo faris la teron kaj la cxielon.

5 Kaj nenia kampa arbetajxo ankoraux estis sur la tero, kaj nenia kampa herbo ankoraux kreskis, cxar Dio la Eternulo ne pluvigis sur la teron, kaj ne ekzistis homo, por prilabori la teron.

6 Sed nebulo levigxadis de la tero kaj donadis malsekecon al la tuta suprajxo de la tero.

7 Kaj Dio la Eternulo kreis la homon el polvo de la tero, kaj Li enblovis en lian nazon spiron de vivo, kaj la homo farigxis viva animo.

8 Kaj Dio la Eternulo plantis gxardenon en Eden en la Oriento, kaj Li metis tien la homon, kiun Li kreis.

9 Kaj Dio la Eternulo elkreskigis el la tero cxiun arbon cxarman por la vido kaj bonan por la mangxo, kaj la arbon de vivo en la mezo de la gxardeno, kaj la arbon de sciado pri bono kaj malbono.

10 Kaj rivero eliras el Eden, por akvoprovizi la gxardenon, kaj de tie gxi dividigxas kaj farigxas kvar cxefpartoj.

11 La nomo de unu estas Pisxon; gxi estas tiu, kiu cxirkauxas la tutan landon HXavila, kie estas la oro.

12 Kaj la oro de tiu lando estas bona; tie trovigxas bedelio kaj la sxtono onikso.

13 Kaj la nomo de la dua rivero estas Gihxon; gxi estas tiu, kiu cxirkauxas la tutan landon Etiopujo.

14 Kaj la nomo de la tria rivero estas HXidekel; gxi estas tiu, kiu fluas antaux Asirio. Kaj la kvara rivero estas Euxfrato.

15 Kaj Dio la Eternulo prenis la homon kaj enlogxigis lin en la gxardeno Edena, por ke li prilaboradu gxin kaj gardu gxin.

16 Kaj Dio la Eternulo ordonis al la homo, dirante: De cxiu arbo de la gxardeno vi mangxu;

17 sed de la arbo de sciado pri bono kaj malbono vi ne mangxu, cxar en la tago, en kiu vi mangxos de gxi, vi mortos.

18 Kaj Dio la Eternulo diris: Ne estas bone, ke la homo estu sola; Mi kreos al li helpanton similan al li.

19 Kaj Dio la Eternulo kreis el la tero cxiujn bestojn de la kampo kaj cxiujn birdojn de la cxielo, kaj venigis ilin al la homo, por vidi, kiel li nomos ilin; kaj kiel la homo nomis cxiun vivan estajxon, tiel restis gxia nomo.

20 Kaj la homo donis nomojn al cxiuj brutoj kaj al la birdoj de la cxielo kaj al cxiuj bestoj de la kampo; sed por la homo ne trovigxis helpanto simila al li.

21 Kaj Dio la Eternulo faligis profundan dormon sur la homon, kaj cxi tiu endormigxis; kaj Li prenis unu el liaj ripoj kaj fermis la lokon per karno.

22 Kaj Dio la Eternulo konstruis el la ripo, kiun Li prenis de la homo, virinon, kaj Li venigis sxin al la homo.

23 Kaj la homo diris: Jen nun sxi estas osto el miaj ostoj kaj karno el mia karno; sxi estu nomata Virino, cxar el Viro sxi estas prenita.

24 Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aligxos al sia edzino, kaj ili estos unu karno.

25 Kaj ili ambaux estis nudaj, la homo kaj lia edzino, kaj ili ne hontis.

   

스웨덴보그의 저서에서

 

Arcana Coelestia #144

해당 구절 연구하기

  
/ 10837  
  

144. As to 'calling by name' meaning recognizing their nature, it must be realized that the ancients understood nothing else by 'a name than the essential nature of a real thing, and by 'seeing and calling them by name' recognizing the nature of such. This was why they gave their sons and daughters names in keeping with the things that were meant by them; for there was something unique to every name, as a means of knowing the origin and nature of those children, as will also be seen later on where, in the Lord's Divine mercy, the twelve sons of Jacob are dealt with. Since therefore a name embodied a person's origin and nature nothing else was meant by 'calling by name'. This manner of speaking was customary among them; but anyone who does not understand is sure to wonder whether they do have these meanings.

  
/ 10837  
  

Thanks to the Swedenborg Society for the permission to use this translation.

성경

 

1 Korintanoj 11

공부

   

1 Vi estu imitantoj de mi, kiel mi ankaux estas imitanto de Kristo.

2 Mi lauxdas vin, ke vi min memoras en cxio, kaj ke vi firme tenas la tradiciojn, gxuste kiel mi transdonis ilin al vi.

3 Sed mi volas sciigi vin, ke la kapo de cxiu viro estas Kristo; kaj la kapo de virino estas viro; kaj la kapo de Kristo estas Dio.

4 CXiu viro, pregxanta aux profetanta kun kapo kovrita, malhonoras sian kapon.

5 Sed cxiu virino, pregxanta aux profetanta kun kapo senvuala, malhonoras sian kapon; cxar tio estas tia sama, kvazaux sxi estus razita.

6 CXar se virino ne estas vualita, sxi ankaux tondigxu; sed se estas hontinde por virino esti kun haroj tonditaj aux razitaj, sxi estu vualita.

7 CXar viro devas ne havi la kapon vualita, pro tio, ke li estas la bildo kaj gloro de Dio; sed virino estas la gloro de viro.

8 CXar viro ne estas el virino, sed virino el viro;

9 cxar ankaux viro ne estas kreita por virino, sed virino por viro;

10 pro tio virino devas havi sur la kapo signon de auxtoritato, pro la angxeloj.

11 Tamen ne ekzistas virino sen viro, nek viro sen virino, en la Sinjoro.

12 CXar kiel virino estas el viro, tiel same ankaux estas viro per virino; sed cxio estas el Dio.

13 Jugxu en vi mem:cxu decas, ke virino pregxu al Dio nevualite?

14 CXu ecx la naturo mem ne instruas vin, ke se viro havas longajn harojn, tio estas por li malhonoro?

15 Sed se virino havas longajn harojn, tio estas por sxi gloro; cxar sxiaj haroj estas donitaj al sxi kiel kovrajxo.

16 Sed se iu sxajnas esti disputema, ni ne havas tian kutimon, nek la eklezioj de Dio.

17 Sed ordonante al vi jene, mi ne lauxdas vin, ke vi kunvenas ne por plibonigxo, sed por malplibonigxo.

18 CXar unue mi auxdas, ke kiam vi kunvenas en la eklezio, ekzistas inter vi skismoj; kaj mi parte kredas tion.

19 CXar necese estas, ke ankaux herezoj estu inter vi, por ke la aprobitoj evidentigxu inter vi.

20 Kiam do vi kunvenas, estas neeble mangxi la Sinjoran vespermangxon;

21 cxar en via mangxado cxiu antaux alia prenas sian propran vespermangxon; kaj unu malsatas, kaj alia drinkas.

22 Kio? cxu vi ne havas domojn, en kiuj vi povas mangxi kaj trinki? aux cxu vi malestimas la eklezion de Dio, kaj hontigas la nehavantojn? Kion mi diros? cxu mi vin lauxdos en tio? Mi ja vin ne lauxdas.

23 CXar mi ricevis de la Sinjoro tion, kion mi ankaux transdonis al vi, ke la Sinjoro Jesuo en la nokto, en kiu li estis perfidata, prenis panon;

24 kaj doninte dankon, li dispecigis gxin, kaj diris:CXio tio estas mia korpo, kiu estas por vi; cxi tion faru por memorigo pri mi.

25 Tiel same ankaux la kalikon post la vespermangxo, dirante:CXi tiu kaliko estas la nova interligo en mia sango; cxi tion faru cxiufoje, kiam vi trinkos, por memorigo pri mi.

26 CXar cxiufoje, kiam vi mangxos cxi tiun panon kaj trinkos la kalikon, vi proklamos la morton de la Sinjoro, gxis li venos.

27 Tial cxiu, kiu neinde mangxos la panon aux trinkos la kalikon de la Sinjoro, kulpigxos pri la korpo kaj la sango de la Sinjoro.

28 Sed oni sin provu, kaj tiele mangxu el la pano kaj trinku el la kaliko.

29 CXar la mangxanto kaj trinkanto mangxas kaj trinkas jugxon al si mem, se li ne pripensas la korpon.

30 Pro tio multaj inter vi estas malfortaj kaj malsanaj, kaj ne malmultaj dormas.

31 Sed se ni pripensus nin mem, ni ne estus jugxitaj.

32 Sed kiam ni estas jugxataj, ni estas punataj de la Sinjoro, por ke ni ne estu kondamnitaj kune kun la mondo.

33 Tial, miaj fratoj, kiam vi kunvenas por mangxi, atendu unu la alian.

34 Se iu malsatas, li mangxu hejme, por ke via kunvenado ne enkonduku jugxon. Kaj la ceteron mi ordigos, kiam mi venos.