La Bibbia

 

Genezo 36

Studio

   

1 Jen estas la generaciaro de Esav, kiu ankaux estas Edom.

2 Esav prenis siajn edzinojn el la Kanaanidinoj: Adan, filinon de Elon la HXetido, kaj Oholibaman, filinon de Ana, filino de Cibeon la HXivido,

3 kaj Basmaton, filinon de Isxmael, fratinon de Nebajot.

4 Kaj Ada naskis al Esav Elifazon, kaj Basmat naskis Reuelon.

5 Kaj Oholibama naskis Jeusxon kaj Jalamon kaj Korahxon. Tio estas la filoj de Esav, kiuj naskigxis al li en la lando Kanaana.

6 Kaj Esav prenis siajn edzinojn kaj siajn filojn kaj siajn filinojn kaj cxiujn siajn domanojn kaj sian havon kaj cxiujn siajn brutojn kaj sian tutan akiritajxon, kiun li akiris en la lando Kanaana; kaj foriris en alian landon, for de sia frato Jakob.

7 CXar ilia havo estis tiel granda, ke ili ne povis logxi kune; kaj la lando, en kiu ili vivis fremdule, ne povis teni ilin pro la grandeco de iliaj brutaroj.

8 Kaj Esav eklogxis sur la monto Seir; Esav estas ankaux Edom.

9 Kaj jen estas la generaciaro de Esav, la patro de la Edomidoj, sur la monto Seir:

10 jen estas la nomoj de la filoj de Esav: Elifaz, filo de Ada, edzino de Esav; Reuel, filo de Basmat, edzino de Esav.

11 Kaj la filoj de Elifaz estis: Teman, Omar, Cefo kaj Gatam kaj Kenaz.

12 Kaj Timna estis kromvirino de Elifaz, filo de Esav, kaj sxi naskis al Elifaz Amalekon. Tio estas la filoj de Ada, edzino de Esav.

13 Kaj jen estas la filoj de Reuel: Nahxat kaj Zerahx, SXama kaj Miza. Tio estas la filoj de Basmat, edzino de Esav.

14 Kaj jen estas la filoj de Oholibama, filino de Ana, filino de Cibeon, edzino de Esav: sxi naskis al Esav Jeusxon kaj Jalamon kaj Korahxon.

15 Jen estas la cxefoj de la filoj de Esav: la filoj de Elifaz, unuenaskito de Esav: cxefo Teman, cxefo Omar, cxefo Cefo, cxefo Kenaz,

16 cxefo Korahx, cxefo Gatam, cxefo Amalek. Tio estas la cxefoj de Elifaz en la lando de Edom. Tio estas la filoj de Ada.

17 Kaj jen estas la filoj de Reuel, filo de Esav: cxefo Nahxat, cxefo Zerahx, cxefo SXama, cxefo Miza. Tio estas la cxefoj de Reuel en la lando de Edom. Tio estas la filoj de Basmat, edzino de Esav.

18 Kaj jen estas la filoj de Oholibama, edzino de Esav: cxefo Jeusx, cxefo Jalam, cxefo Korahx. Tio estas la cxefoj de Oholibama, filino de Ana, edzino de Esav.

19 Tio estas la filoj de Esav, kaj tio estas iliaj cxefoj. Tio estas Edom.

20 Jen estas la filoj de Seir la HXorido, kiuj logxis en la lando: Lotan kaj SXobal kaj Cibeon kaj Ana

21 kaj Disxon kaj Ecer kaj Disxan. Tio estas la cxefoj de la HXoridoj, filoj de Seir, en la lando de Edom.

22 La filoj de Lotan estis: HXori kaj Hemam; kaj la fratino de Lotan estis Timna.

23 Kaj jen estas la filoj de SXobal: Alvan kaj Manahxat kaj Ebal, SXefo kaj Onam.

24 Kaj jen estas la infanoj de Cibeon: Aja kaj Ana. Tio estas tiu Ana, kiu trovis la varmajn akvojn en la dezerto, kiam li pasxtis la azenojn de sia patro Cibeon.

25 Kaj jen estas la infanoj de Ana: Disxon, kaj Oholibama, filino de Ana.

26 Kaj jen estas la filoj de Disxon: HXemdan kaj Esxban kaj Jitran kaj Keran.

27 Jen estas la filoj de Ecer: Bilhan kaj Zaavan kaj Akan.

28 Jen estas la filoj de Disxan: Uc kaj Aran.

29 Jen estas la cxefoj de la HXoridoj: cxefo Lotan, cxefo SXobal, cxefo Cibeon, cxefo Ana,

30 cxefo Disxon, cxefo Ecer, cxefo Disxan. Tio estas la cxefoj de la HXoridoj, laux la ordo de ilia cxefeco en la lando Seir.

31 Kaj jen estas la regxoj, kiuj regxis en la lando de Edom, antaux ol aperis regxoj cxe la Izraelidoj:

32 En Edom regxis Bela, filo de Beor, kaj la nomo de lia urbo estis Dinhaba.

33 Kiam Bela mortis, ekregxis anstataux li Jobab, filo de Zerahx el Bocra.

34 Kiam mortis Jobab, ekregxis anstataux li HXusxam el la lando de la Temananoj.

35 Kiam mortis HXusxam, ekregxis anstataux li Hadad, filo de Bedad, kiu venkobatis la Midjanidojn sur la kampo de Moab; kaj la nomo de lia urbo estis Avit.

36 Kiam mortis Hadad, ekregxis anstataux li Samla el Masreka.

37 Kiam mortis Samla, ekregxis anstataux li SXaul el Rehxobot cxe la Rivero.

38 Kiam mortis SXaul, ekregxis anstataux li Baal-HXanan, filo de Ahxbor.

39 Kiam mortis Baal-HXanan, filo de Ahxbor, ekregxis anstataux li Hadar; la nomo de lia urbo estis Pau, kaj la nomo de lia edzino estis Mehetabel, filino de Matred, filino de Me-Zahab.

40 Kaj jen estas la nomoj de la cxefoj de Esav, laux iliaj gentoj, lokoj, kaj nomoj: cxefo Timna, cxefo Alva, cxefo Jetet,

41 cxefo Oholibama, cxefo Ela, cxefo Pinon,

42 cxefo Kenaz, cxefo Teman, cxefo Mibcar,

43 cxefo Magdiel, cxefo Iram. Tio estas la cxefoj de Edom, kiel ili logxis en la lando, posedata de ili. Esav estis la patro de la Edomidoj.

   

La Bibbia

 

1 Samuelo 14

Studio

   

1 Unu tagon Jonatan, filo de Saul, diris al sia junulo armilportisto:Venu, ni transiru al la garnizono de la Filisxtoj, kiu estas tie transe; sed al sia patro li tion ne diris.

2 Kaj Saul estis en la randa parto de Gibea, sub granatarbo, kiu estis en Migron; kaj da popolo estis kun li cxirkaux sescent homoj.

3 Kaj Ahxija, filo de Ahxitub, frato de Ikabod, filo de Pinahxas, filo de Eli, la pastro de la Eternulo en SXilo, estis portanto de la efodo; kaj la popolo ne sciis, ke Jonatan foriris.

4 Inter la pasejoj, tra kiuj Jonatan volis transiri al la garnizono de la Filisxtoj, estis pinta roko sur unu flanko kaj pinta roko sur la dua flanko; la nomo de unu estis Bocec, kaj la nomo de la dua estis Sene.

5 Unu roko elstaris norde kontraux Mihxmasx, kaj la dua sude kontraux Geba.

6 Kaj Jonatan diris al sia junulo armilportisto:Venu, ni transiru al la garnizono de tiuj necirkumciditoj; eble la Eternulo ion faros por ni; cxar por la Eternulo ne estas malfacile helpi per multo aux per malmulto.

7 Kaj lia armilportisto diris al li:Faru cxion, kion diras al vi via koro; iru antauxen, mi iros kun vi, kien vi volas.

8 Tiam Jonatan diris:Jen ni transiros al tiuj homoj, kaj montros nin al ili.

9 Se ili diros al ni tiel:Restu, gxis ni atingos vin-tiam ni haltos sur nia loko kaj ne supreniros al ili;

10 sed se ili diros tiel:Venu al ni supren-tiam ni supreniros; cxar la Eternulo transdonis ilin en niajn manojn, kaj tio estos por ni pruvosigno.

11 Kaj ili ambaux aperis antaux la garnizono de la Filisxtoj, kaj la Filisxtoj diris:Jen Hebreoj eliras el la truoj, en kiuj ili sin kasxis.

12 Kaj la homoj el la garnizono ekparolis al Jonatan kaj al lia armilportisto, kaj diris:Venu al ni supren, kaj ni klarigos al vi aferon. Tiam Jonatan diris al sia armilportisto:Sekvu min, cxar la Eternulo transdonis ilin en la manojn de Izrael.

13 Kaj Jonatan ekgrimpis per siaj manoj kaj piedoj, kaj lia armilportisto post li. Tiam ili ekfalis antaux Jonatan, kaj lia armilportisto mortigis ilin post li.

14 La unua mortigo, kiun faris Jonatan kaj lia armilportisto, estis cxirkaux dudek homoj, sur la spaco de cxirkaux duontaga plugado.

15 Tiam farigxis teruro en la tendaro, sur la kampo, kaj inter la tuta popolo; la garnizonanoj kaj la vagatakistoj ankaux ektimis, kaj la tero ektremis, kaj ekregis tumulto, farita de Dio.

16 La gardostarantoj de Saul en Gibea de Benjamen ekvidis, ke la amaso dissxutigxis kaj kuras en diversajn flankojn.

17 Tiam Saul diris al la homoj, kiuj estis cxe li:Esploru kaj rigardu, kiu foriris de ni. Kaj oni esploris, kaj montrigxis, ke forestas Jonatan kaj lia armilportisto.

18 Kaj Saul diris al Ahxija:Venigu la keston de Dio; cxar la kesto de Dio estis en tiu tago kun la Izraelidoj.

19 Kaj dum Saul parolis ankoraux kun la pastro, la tumulto en la tendaro de la Filisxtoj farigxis ankoraux pli granda. Kaj Saul diris al la pastro:Retiru vian manon.

20 Kaj kolektigxis Saul kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kaj ili venis al la batalejo, kaj jen ili ekvidis, ke la glavo de cxiu frapas lian proksimulon kaj la konfuzo estas tre granda.

21 Kaj la Hebreoj, kiuj estis kun la Filisxtoj antauxe kaj venis kune kun ili en tendaro cxirkauxen, ili ankaux aligxis al la Izraelidoj, kiuj estis kun Saul kaj Jonatan.

22 Kaj cxiuj Izraelidoj, kiuj sin kasxis sur la monto de Efraim, auxdis, ke la Filisxtoj forkuras, kaj ili ankaux aligxis kontraux ili batale.

23 Kaj la Eternulo helpis en tiu tago Izraelon; la batalo dauxris gxis Bet-Aven.

24 La Izraelidoj estis lacaj en tiu tago; sed Saul jxurligis la popolon, dirante:Malbenita estu tiu, kiu mangxos panon antaux la vespero, antaux ol mi vengxos al miaj malamikoj. Kaj la tuta popolo ne gustumis panon.

25 Kaj cxiuj venis en arbaron; kaj tie estis mielo sur la tero.

26 Kiam la popolo venis en la arbaron, ili vidis, ke jen fluas la mielo; sed neniu levis sian manon al la busxo, cxar la popolo timis la jxuron.

27 Sed Jonatan ne auxdis, kiam lia patro jxurligis la popolon; kaj li etendis la pinton de la bastono, kiu estis en lia mano, kaj trempis gxin en la mielcxelaro, kaj almetis sian manon al la busxo, kaj liaj okuloj revigligxis.

28 Tiam unu el la popolo ekparolis, kaj diris:Via patro jxurligis la popolon, dirante:Malbenita estu tiu, kiu ion mangxos hodiaux; kaj la popolo lacigxis.

29 Tiam Jonatan diris:Mia patro malgajigis la landon; rigardu, kiel revigligxis miaj okuloj, kiam mi gustumis iom el cxi tiu mielo.

30 Se la popolo mangxus hodiaux el la militakirajxo, kion gxi prenis de siaj malamikoj kaj kion gxi trovis, cxu nun ne pligrandigxus la venkobato kontraux la Filisxtoj?

31 Kaj ili venkobatis en tiu tago la Filisxtojn de Mihxmasx gxis Ajalon; kaj la popolo forte lacigxis.

32 Kaj la popolo jxetis sin sur la militakirajxon; kaj ili prenis sxafojn kaj bovojn kaj bovidojn kaj bucxis ilin sur la tero, kaj la popolo mangxis kune kun la sango.

33 Oni raportis al Saul, dirante:Jen la popolo pekas antaux la Eternulo, mangxante kun la sango. Kaj li diris:Vi faris kontrauxlegxajxon; rulu nun al mi grandan sxtonon.

34 Kaj Saul diris:Disiru en la popolon, kaj diru al gxi:CXiu alkonduku al mi sian bovon kaj sian sxafon, kaj bucxu gxin cxi tie kaj mangxu, kaj ne peku antaux la Eternulo, mangxante kun la sango. Kaj cxiu el la popolo propramane alkondukis en tiu nokto sian bovon kaj bucxis tie.

35 Kaj Saul konstruis altaron al la Eternulo; tio estis la unua altaro, kiun li konstruis al la Eternulo.

36 Kaj Saul diris:Ni postkuru la Filisxtojn en la nokto kaj Ni prirabu ilin, gxis eklumos la mateno, kaj Ni neniun restigu el ili. Kaj ili diris:Faru cxion, kio placxas al vi. Kaj la pastro diris:Ni turnu nin cxi tie al Dio.

37 Kaj Saul demandis Dion:CXu mi iru post la Filisxtoj? cxu Vi transdonos ilin en la manojn de la Izraelidoj? Sed Li ne respondis al li en tiu tago.

38 Tiam Saul diris:Venu cxi tien cxiuj estroj de la popolo; eksciu kaj vidu, en kio konsistis la peko hodiaux.

39 CXar kiel vivas la Eternulo, la helpanto de Izrael:se la kulpo estas en Jonatan, mia filo, li estos mortigita. Sed neniu el la tuta popolo respondis al li.

40 Tiam li diris al cxiuj Izraelidoj:Vi estos sur unu flanko, kaj mi kun mia filo Jonatan estos sur la dua flanko. Kaj la popolo respondis al Saul:Faru tion, kio placxas al vi.

41 Kaj Saul diris al la Eternulo, Dio de Izrael:Montru, kiu estas prava. Tiam estis trafitaj Jonatan kaj Saul, sed la popolo eliris senkulpa.

42 Tiam Saul diris:Lotu inter mi kaj mia filo Jonatan. Kaj trafita estis Jonatan.

43 Tiam Saul diris al Jonatan:Raportu al mi, kion vi faris. Kaj Jonatan raportis al li kaj diris:Mi gustumis per la pinto de la bastono, kiu estas en mia mano, iom da mielo:nun mi mortu.

44 Kaj Saul diris:Dio faru tiel kaj pli; Jonatan devas morti.

45 Sed la popolo diris al Saul:CXu devas morti Jonatan, kiu faris tiun grandan helpon al Izrael? ho, neniel! kiel vivas la Eternulo, ecx unu haro de lia kapo ne falu sur la teron, cxar kun Dio li agis hodiaux. Kaj la popolo liberigis Jonatanon, kaj li ne mortis.

46 Kaj Saul foriris de la Filisxtoj, kaj la Filisxtoj iris sur sian lokon.

47 Kaj Saul prenis en siajn manojn la regadon super Izrael, kaj li militis cxirkauxe kontraux cxiuj siaj malamikoj, kontraux Moab kaj kontraux la Amonidoj kaj kontraux Edom kaj kontraux la regxoj de Coba kaj kontraux la Filisxtoj; kaj kien ajn li sin direktis, li venkobatis.

48 Li arangxis militistaron kaj venkobatis Amalekon kaj liberigis Izraelon el la manoj de liaj rabantoj.

49 La filoj de Saul estis:Jonatan kaj Jisxvi kaj Malki-SXua; kaj la nomoj de liaj du filinoj estis:la nomo de la unuenaskita estis Merab, kaj la nomo de la pli juna estis Mihxal.

50 Kaj la nomo de la edzino de Saul estis Ahxinoam, filino de Ahximaac; kaj la nomo de lia militestro estis Abner, filo de Ner kaj onklo de Saul.

51 Kisx estis la patro de Saul; kaj Ner, patro de Abner, estis filo de Abiel.

52 Forta estis la milito kontraux la Filisxtoj dum la tuta vivo de Saul. Kaj cxiufoje, kiam Saul vidis ian viron fortan kaj bravan, li prenis lin al si.