La Bibbia

 

1 Samuelo 25

Studio

   

1 Samuel mortis; kaj kolektigxis cxiuj Izraelidoj, kaj priploris lin kaj enterigis lin en lia domo en Rama. Kaj David levigxis, kaj foriris en la dezerton Paran.

2 Estis viro en Maon, kiu havis siajn aferojn en Karmel; tiu homo estis tre potenca, li havis tri mil sxafojn kaj mil kaprojn. Tiam oni estis tondanta liajn sxafojn en Karmel.

3 La nomo de tiu viro estis Nabal, kaj la nomo de lia edzino estis Abigail. La virino estis prudenta kaj belaspekta; sed la viro estis malmola kaj malbona en siaj agoj, kaj li estis Kalebido.

4 Kiam David auxdis en la dezerto, ke Nabal tondas siajn sxafojn,

5 tiam David sendis dek junulojn, kaj David diris al la junuloj:Iru Karmelon, kaj venu al Nabal kaj salutu lin en mia nomo,

6 kaj diru:Felicxon al vi! paco estu al vi, paco al via domo, kaj paco al cxio, kio apartenas al vi.

7 Mi auxdis, ke oni tondas al vi la sxafojn. Nu, viaj pasxtistoj estis kun ni, kaj ni ne ofendis ilin, kaj nenio perdigxis cxe ili dum la tuta tempo, kiun ili estis en Karmel.

8 Demandu viajn junulojn, kaj ili diros al vi; tial miaj junuloj akiru vian favoron, tiom pli, ke ni venis al festa tago; donu afable, kion trovos via mano, al viaj sklavoj kaj al via filo David.

9 Kaj la servantoj de David iris, kaj diris al Nabal cxiujn tiujn vortojn en la nomo de David, kaj haltis.

10 Sed Nabal respondis al la servantoj de David, dirante:Kiu estas David? kaj kiu estas la filo de Jisxaj? nun estas multe da tiaj servantoj, kiuj forigxis de siaj sinjoroj.

11 CXu mi prenu mian panon kaj mian akvon, kaj mian viandon, kiun mi bucxigis por miaj tondantoj, kaj mi donu tion al homoj, pri kiuj mi ne scias, de kie ili estas?

12 Kaj la servantoj de David ekiris returne sian vojon, kaj revenis kaj raportis al li cxiujn tiujn vortojn.

13 Tiam David diris al siaj homoj:Zonu cxiu sian glavon! Kaj ili zonis cxiu sian glavon, kaj ankaux David zonis sian glavon; kaj iris kun David cxirkaux kvarcent viroj, kaj ducent restis cxe la armilaro.

14 Sed al Abigail, edzino de Nabal, unu el la servantoj raportis, dirante:Jen David sendis senditojn el la dezerto, por deziri felicxon al nia sinjoro, sed li forofendis ilin;

15 kaj tiuj homoj estis tre bonaj por ni, kaj ili ne ofendis nin, kaj nenio perdigxis cxe ni dum la tuta tempo, kiun ni iradis kun ili, estante sur la kampo;

16 muro ili estis por ni kiel en la nokto, tiel en la tago, la tutan tempon, kiun ni estis kun ili, pasxtante la sxafojn;

17 tial nun pripensu kaj rigardu, kion vi devas fari, cxar decidita estas malbono kontraux nia sinjoro kaj kontraux lia tuta domo; kaj li estas ja malhumila homo, oni ne povas paroli kun li.

18 Tiam Abigail rapide prenis ducent panojn kaj du felsakojn da vino kaj kvin pretigitajn sxafojn kaj kvin mezurojn da rostitaj grajnoj kaj cent kukojn sekvinberajn kaj ducent kukojn figajn, kaj metis cxion sur azenojn.

19 Kaj sxi diris al siaj servantoj:Iru antaux mi, jen mi venas post vi. Sed al sia edzo Nabal sxi nenion diris.

20 Dum sxi estis rajdanta sur la azeno kaj mallevigxanta al la bazo de la monto, jen David kun siaj homoj mallevigxas renkonte al sxi, kaj sxi renkontigxis kun ili.

21 Dume David estis dirinta:Nur vane mi gardis la apartenajxon de tiu homo en la dezerto, ke nenio perdigxis el lia havo; li repagis al mi malbonon pro bono;

22 tiel Dio faru al la malamikoj de David kaj pli:el cxio, kio apartenas al li, mi restigos gxis la morgauxa matenigxo neniun virseksulon.

23 Kiam Abigail ekvidis Davidon, sxi rapide deiris de la azeno, kaj jxetis sin antaux David vizagxaltere kaj adorklinigxis gxis la tero.

24 Kaj sxi jxetis sin antaux liajn piedojn, kaj diris:Sur mi, mia sinjoro, estas la krimo; permesu, ke via sklavino parolu al viaj oreloj, kaj auxskultu la vortojn de via sklavino.

25 Mia sinjoro ne atentu tiun malvirtan viron Nabal, cxar kia estas lia nomo, tia li mem estas:Nabal estas lia nomo, kaj malsagxecon li havas en si; kaj mi, via sklavino, ne vidis la servantojn de mia sinjoro, kiujn vi sendis.

26 Kaj nun, mia sinjoro, kiel vivas la Eternulo kaj kiel vivas via animo, la Eternulo retenas vin, ke vi ne falu en sangon kaj ke vi ne helpu vin per via propra mano; nun estu kiel Nabal viaj malamikoj, kaj tiuj, kiuj deziras malbonon al mia sinjoro.

27 Kaj jen cxi tiu benajxo, kiun via sklavino alportis al mia sinjoro; gxi estu donita al la servantoj, kiuj sekvas mian sinjoron.

28 Pardonu, mi petas, la krimon de via sklavino, cxar la Eternulo arangxos al mia sinjoro domon fidindan, pro tio, ke mia sinjoro militas la militojn de la Eternulo; kaj malbono neniam estu trovata cxe vi.

29 Se levigxis homo, por vin persekuti kaj sercxi vian animon, la animo de mia sinjoro tamen estas cxirkauxbarita per cxirkauxbaro de vivo cxe la Eternulo, via Dio; sed la animo de viaj malamikoj estos forjxetita kvazaux per jxetilo.

30 Kiam la Eternulo faros al mia sinjoro cxion bonan, kiun Li promesis, kaj faros vin estro super Izrael,

31 tiam cxi tio ne estu por vi pusxigxilo nek korfalilo por mia sinjoro, se vi versxos sangon senkauxze kaj se mia sinjoro helpos sin mem. Tiam la Eternulo faros bonon al mia sinjoro, kaj vi rememoros vian sklavinon.

32 Tiam David diris al Abigail:Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu sendis vin hodiaux al mi renkonte.

33 Kaj benata estu via elokventeco, kaj benata estu vi, kiu malhelpis min hodiaux de enfalo en sangon kaj de helpado al mi per mia propra mano.

34 Sed kiel vivas la Eternulo, Dio de Izrael, kiu malhelpis min fari al vi malbonon:se vi ne rapidus kaj ne venus al mi renkonte, gxis la matenigxo restus cxe Nabal neniu virseksulo.

35 Kaj David prenis el sxia mano tion, kion sxi alportis al li, kaj li diris al sxi:Iru pace al via domo; vidu, mi auxskultis vian vocxon kaj honoris vian vizagxon.

36 Kiam Abigail venis al Nabal, jen li havis festenon en sia domo, kiel festeno de regxo, kaj la koro de Nabal estis gaja en li, kaj li estis tre ebria; sed sxi diris al li nenion malgrandan nek grandan gxis la matenigxo.

37 Matene, kiam la vino eliris el Nabal, lia edzino rakontis al li tion, kio okazis; tiam rigidigxis en li lia koro, kaj li farigxis kiel sxtono.

38 Post dek tagoj la Eternulo frapis Nabalon, kaj li mortis.

39 Kiam David auxdis, ke Nabal mortis, li diris:Benata estu la Eternulo, kiu jugxe punis pro la malhonoro, kiun mi havis de Nabal, kaj Sian sklavon Li detenis de malbono, kaj la malbonecon de Nabal la Eternulo returnis sur lian kapon. Kaj David sendis kaj paroligis al Abigail, ke li volas preni sxin al si kiel edzinon.

40 Kaj venis la servantoj de David al Abigail en Karmelon, kaj diris al sxi jene:David sendis nin al vi, por preni vin al li kiel edzinon.

41 Tiam sxi levigxis, kaj klinigxis kun la vizagxo gxis la tero, kaj diris:Jen via sklavino estas servantino, por lavi la piedojn de la servantoj de mia sinjoro.

42 Kaj Abigail rapide levigxis kaj ekrajdis sur azeno, kaj sxiaj kvin servantinoj ekiris post sxi, kaj sxi sekvis la senditojn de David kaj farigxis lia edzino.

43 Ankaux Ahxinoamon el Jizreel David prenis, kaj ili ambaux farigxis liaj edzinoj.

44 Sed Saul fordonis sian filinon Mihxal, edzinon de David, al Palti, filo de Laisx, el Galim.

   

La Bibbia

 

Juĝistoj 8

Studio

   

1 Kaj la Efraimidoj diris al li:Kial vi tion faris al ni, ke vi ne vokis nin, kiam vi iris batali kontraux Midjan? Kaj ili forte kverelis kun li.

2 Sed li diris al ili:Kion mi faris nun similan al via faro? cxu la postkolekto de Efraim ne estas pli bona ol la tuta vinberkolekto de Abiezer?

3 En viajn manojn Dio transdonis Orebon kaj Zeebon, la princojn de Midjan; kaj kiel mi povis fari en komparo kun tio, kion vi faris? Tiam kvietigxis ilia kolero kontraux li, kiam li diris tion.

4 Kaj Gideon venis al Jordan kaj transiris, li kaj la tricent homoj, kiuj estis kun li, lacaj kaj persekutantaj.

5 Kaj li diris al la logxantoj de Sukot:Donu, mi petas, panojn al la homoj, kiuj sekvas min; cxar ili estas lacaj, kaj mi postkuras Zebahxon kaj Calmunan, regxojn de Midjan.

6 Sed la estroj de Sukot diris:CXu la manoj de Zebahx kaj Calmuna estas jam en viaj manoj, ke ni donu al via militistaro panon?

7 Tiam Gideon diris:Pro tio, kiam la Eternulo transdonos Zebahxon kaj Calmunan en miajn manojn, mi drasxos viajn korpojn per dornoj de dezerto kaj per kardoj.

8 Kaj li iris de tie al Penuel, kaj diris al gxiaj logxantoj tion saman; kaj la logxantoj de Penuel respondis al li tiel, kiel respondis la logxantoj de Sukot.

9 Kaj li diris ankaux al la logxantoj de Penuel jene:Kiam mi revenos felicxe, mi detruos cxi tiun turon.

10 Kaj Zebahx kaj Calmuna estis en Karkor, kaj kun ili estis ilia militistaro, cxirkaux dek kvin mil, cxiuj, kiuj restis el la tuta militistaro de la orientanoj; la nombro de la falintoj estis cent dudek mil homoj, kiuj povis eltiri glavon.

11 Kaj Gideon iris laux la vojo de la tendologxantoj orienten de Nobahx kaj Jogbeha, kaj venkobatis la tendaron, kiam la tendaro opiniis sin tute eksterdangxera.

12 Kaj Zebahx kaj Calmuna forkuris; sed li postkuris ilin, kaj kaptis Zebahxon kaj Calmunan, la du regxojn de Midjan, kaj la tutan militistaron li ektremigis.

13 Kaj revenis Gideon, filo de Joasx, de la milito, de la deklivo de HXeres.

14 Kaj li kaptis junulon el la logxantoj de Sukot, kaj demandis lin; kaj tiu skribis al li la estrojn de Sukot kaj gxiajn plejagxulojn, sepdek sep homojn.

15 Kaj li venis al la logxantoj de Sukot, kaj diris:Jen estas Zebahx kaj Calmuna, pri kiuj vi mokis min, dirante:CXu la manoj de Zebahx kaj Calmuna estas jam en viaj manoj, ke ni donu al viaj lacaj homoj panon?

16 Kaj li prenis la plejagxulojn de la urbo, kaj la dornojn de dezerto kaj la kardojn, kaj punis per ili la logxantojn de Sukot.

17 Kaj la turon de Penuel li detruis, kaj mortigis la logxantojn de la urbo.

18 Kaj li diris al Zebahx kaj Calmuna:Kiaj estis la homoj, kiujn vi mortigis cxe Tabor? Kaj ili diris:Ili estis tiaj, kiel vi, cxiuj aspektis kiel regxidoj.

19 Tiam li diris:Tio estis miaj fratoj, filoj de mia patrino. Per la vivo de la Eternulo, se vi restigus ilin vivaj, mi ne mortigus vin.

20 Kaj li diris al sia unuenaskito Jeter:Levigxu, mortigu ilin. Sed la junulo ne eltiris sian glavon; cxar li timis, cxar li estis ankoraux juna.

21 Kaj Zebahx kaj Calmuna diris:Levigxu mem kaj frapu nin, cxar kia estas la viro, tia estas lia forto. Tiam Gideon levigxis kaj mortigis Zebahxon kaj Calmunan, kaj li prenis la ornamajxojn, kiuj estis sur la koloj de iliaj kameloj.

22 Kaj la Izraelidoj diris al Gideon:Regu nin, vi kaj via filo kaj la filo de via filo; cxar vi savis nin el la manoj de Midjan.

23 Sed Gideon diris al ili:Mi ne regos vin, kaj ankaux mia filo ne regos vin:la Eternulo regu vin.

24 Kaj Gideon diris al ili:Mi petas de vi peton, cxiu el vi donu al mi la orelringon el sia militakiro. Ili havis orajn orelringojn, cxar estis afero kun Isxmaelidoj.

25 Kaj ili diris:Ni donos. Kaj ili sternis veston, kaj cxiu jxetis tien orelringon el sia militakiro.

26 Kaj la pezo de la oraj orelringoj, kiujn li elpetis, estis mil sepcent sikloj da oro, krom la ornamajxoj kaj la ringoj kaj la purpuraj vestoj, kiuj estis sur la regxoj de Midjan, kaj krom la kolornamajxoj, kiuj estis sur la koloj de iliaj kameloj.

27 Kaj Gideon faris el tio efodon, kaj lokmetis gxin en sia urbo, en Ofra; kaj cxiuj Izraelidoj malcxastigxis per gxi tie; kaj tio farigxis falilo por Gideon kaj por lia domo.

28 Kaj humiligxis la Midjanidoj antaux la Izraelidoj kaj ne levis plu sian kapon. Kaj la lando ripozis dum kvardek jaroj en la tempo de Gideon.

29 Kaj Jerubaal, filo de Joasx, iris kaj eklogxis en sia domo.

30 Kaj Gideon havis sepdek filojn, kiuj eliris el liaj lumboj, cxar li havis multe da edzinoj.

31 Kaj lia kromvirino, kiu estis en SXehxem, ankaux naskis al li filon, kaj li donis al li la nomon Abimelehx.

32 Kaj Gideon, filo de Joasx, mortis en tre maljuna ago; kaj oni enterigis lin en la tombo de Joasx, lia patro, en Ofra de la Abiezridoj.

33 Kiam Gideon mortis, la Izraelidoj denove malcxaste sekvis la Baalojn kaj elektis al si Baal-Beriton kiel sian dion.

34 Kaj la Izraelidoj ne memoris la Eternulon, sian Dion, kiu savadis ilin el la manoj de cxiuj iliaj malamikoj cxirkauxe.

35 Kaj ili ne estis favorkoraj al la domo de Jerubaal-Gideon rekompence al la tuta bono, kiun li faris al Izrael.