Le texte de la Bible

 

Nombroj 4

Étudier

   

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:

2 Prikalkulu la filojn de Kehat el inter la Levidoj laux iliaj familioj, laux iliaj patrodomoj,

3 en la agxo de tridek jaroj kaj pli, gxis la agxo de kvindek jaroj, cxiujn kapablajn por servi, por fari laboron en la tabernaklo de kunveno.

4 Tio estas la servado de la Kehatidoj en la tabernaklo de kunveno, en la plejsanktejo.

5 Aaron kaj liaj filoj eniru, kiam la tendaro devos elmovigxi, kaj ili deprenu la kovrantan kurtenon kaj kovru per gxi la keston de atesto.

6 Kaj ili metu sur gxin tegon el antilopaj feloj, kaj ili sternu supre bluan tukon, kaj ili enmetu gxiajn stangojn.

7 Kaj sur la tablo de la panoj de propono ili sternu bluan tukon, kaj ili metu sur gxin la pladojn kaj la kulerojn kaj la tasojn kaj la pokalojn de la versxoferoj; kaj gxia konstanta pano estu sur gxi.

8 Kaj ili sternu sur tio rugxan tukon kaj kovru gxin per tego el antilopaj feloj, kaj ili enmetu gxiajn stangojn.

9 Kaj ili prenu bluan tukon kaj kovru la kandelabron de lumigado kaj gxiajn lucernojn kaj gxiajn prenilojn kaj gxiajn cindrujojn, kaj cxiujn gxiajn oleujojn, kiuj estas uzataj cxe gxi.

10 Kaj ili metu gxin kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn en tegon el antilopaj feloj, kaj ili metu tion sur portilon.

11 Kaj sur la ora altaro ili sternu bluan tukon kaj tegu gxin per tego el antilopaj feloj, kaj ili enmetu gxiajn stangojn.

12 Kaj ili prenu cxiujn objektojn de servado, per kiuj oni servas en la sanktejo, kaj ili metu tion en bluan tukon kaj tegu tion per tego el antilopaj feloj kaj metu sur portilon.

13 Kaj ili purigu la altaron de la cindro kaj sternu sur gxi purpuran tukon.

14 Kaj ili metu sur gxin cxiujn gxiajn objektojn, per kiuj oni servas sur gxi, la karbujojn, la forkojn kaj la sxovelilojn kaj la kalikojn, cxiujn objektojn de la altaro, kaj ili sternu sur gxi tegon el antilopaj feloj, kaj ili enmetu gxiajn stangojn.

15 Kiam Aaron kaj liaj filoj finos la kovradon de la sanktejo kaj de cxiuj objektoj de la sanktejo cxe la elmovigxo de la tendaro, tiam venos la filoj de Kehat, por porti; sed ili ne ektusxu la sanktajxon, por ke ili ne mortu. Tio estas la portajxo de la filoj de Kehat cxe la tabernaklo de kunveno.

16 Sub la gardado de Eleazar, filo de la pastro Aaron, estas la oleo por la lumigado kaj la bonodoraj incensoj kaj la konstanta farunofero kaj la oleo de sanktigado, la gardado de la tuta tabernaklo, kaj de cxio, kio estas en gxi, de la sanktejo kaj de gxiaj objektoj.

17 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:

18 Ne pereigu la tribon de la familioj Kehatidaj inter la Levidoj;

19 sed tion faru al ili, por ke ili vivu kaj ne mortu, kiam ili alproksimigxos al la plejsanktejo:Aaron kaj liaj filoj eniru kaj starigu ilin cxiun cxe lia servo kaj cxe lia portotajxo;

20 sed ili ne aliru, por rigardi, kiel oni dismetas la sanktajxojn, por ke ili ne mortu.

21 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

22 Prikalkulu ankaux la filojn de Gersxon laux iliaj patrodomoj, laux iliaj familioj.

23 De la havantaj la agxon de tridek jaroj kaj pli gxis la havantaj la agxon de kvindek jaroj kalkulu ilin, cxiujn, kiuj estas kapablaj por la servado, por plenumi laboron en la tabernaklo de kunveno.

24 Tio estas la laboro de la familioj Gersxonidaj, por servi kaj por porti:

25 ili portu la tapisxojn de la tabernaklo, kaj la tabernaklon de kunveno, gxian kovrilon, kaj la tegon el la antilopaj feloj, kiu estas super gxi supre, kaj la kovrotukon de la pordo de la tabernaklo de kunveno,

26 kaj la kurtenojn de la korto, kaj la kovrotukon de la pordego de la korto, kiu estas cxirkaux la tabernaklo kaj cxirkaux la altaro, kaj iliajn sxnurojn kaj cxiujn iliajn servajn objektojn; kaj cxion, kion oni devas fari cxe ili, ili faru.

27 Laux la ordono de Aaron kaj de liaj filoj estu la tuta laborado de la Gersxonidoj, koncerne cxian ilian portadon kaj cxian ilian laboradon; kaj metu sub ilian gardadon cxion, kion ili portas.

28 Tio estas la laboro de la familioj de la Gersxonidoj en la tabernaklo de kunveno; kaj la kontrolon super ili havas Itamar, filo de la pastro Aaron.

29 La filojn de Merari prikalkulu laux iliaj familioj, laux ilia patrodomo.

30 De la havantaj la agxon de tridek jaroj kaj pli gxis la havantaj la agxon de kvindek jaroj prikalkulu ilin, cxiujn servokapablajn, por plenumi la laborojn de la tabernaklo de kunveno.

31 Kaj jen estas la ofico de ilia portado cxe ilia tuta laborado en la tabernaklo de kunveno:ili portu la tabulojn de la tabernaklo kaj gxiajn riglilojn kaj gxiajn kolonojn kaj gxiajn bazojn;

32 kaj la kolonojn de la korto cxirkauxe kaj iliajn bazojn kaj la najlojn kaj la sxnurojn kun cxiuj iliaj apartenajxoj kaj kun cxiuj iliaj servobjektoj; kaj lauxnome prikalkulu cxiujn objektojn, kiujn ili ofice devas porti.

33 Tio estas la laboro de la familioj de la Merariidoj cxe ilia tuta laborado en la tabernaklo de kunveno, sub la kontrolo de Itamar, filo de la pastro Aaron.

34 Kaj Moseo kaj Aaron kaj la estroj de la komunumo prikalkulis la Kehatidojn laux iliaj familioj kaj laux ilia patrodomo,

35 de la havantaj la agxon de tridek jaroj kaj pli gxis la havantaj la agxon de kvindek jaroj, cxiujn servokapablajn por la laborado en la tabernaklo de kunveno.

36 Kaj ilia kalkulita nombro laux iliaj familioj estis du mil sepcent kvindek.

37 Tio estas la kalkulitoj de la familioj Kehatidaj, de cxiuj laborantoj en la tabernaklo de kunveno, kiujn prikalkulis Moseo kaj Aaron laux la diro de la Eternulo per Moseo.

38 Kaj la kalkulitoj de la filoj de Gersxon laux iliaj familioj kaj laux ilia patrodomo,

39 de la havantaj la agxon de tridek jaroj kaj pli gxis la havantaj la agxon de kvindek jaroj, cxiuj servokapablaj por la laborado en la tabernaklo de kunveno,

40 ilia nombro laux iliaj familioj, laux ilia patrodomo, estis du mil sescent tridek.

41 Tio estas la kalkulitoj de la familioj de la filoj de Gersxon, de cxiuj laborantoj en la tabernaklo de kunveno, kiujn prikalkulis Moseo kaj Aaron laux la ordono de la Eternulo.

42 Kaj la kalkulitoj de la familioj de la filoj de Merari laux iliaj familioj, laux ilia patrodomo,

43 de la havantaj la agxon de tridek jaroj kaj pli gxis la havantaj la agxon de kvindek jaroj, cxiuj servokapablaj por la laborado en la tabernaklo de kunveno,

44 ilia nombro laux iliaj familioj estis tri mil ducent.

45 Tio estas la kalkulitoj de la familioj de la filoj de Merari, kiujn prikalkulis Moseo kaj Aaron laux la diro de la Eternulo per Moseo.

46 CXiuj kalkulitoj, kiujn prikalkulis Moseo kaj Aaron kaj la estroj de Izrael, la Levidoj laux iliaj familioj kaj laux ilia patrodomo,

47 de la havantaj la agxon de tridek jaroj kaj pli gxis la havantaj la agxon de kvindek jaroj, cxiuj servokapablaj por plenumi laboron kaj plenumi porton en la tabernaklo de kunveno,

48 ilia nombro estis ok mil kvincent okdek.

49 Laux la diro de la Eternulo per Moseo ili estis kalkulitaj, cxiu laux sia laboro kaj portado, kalkulitaj, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

   

Le texte de la Bible

 

1 Kronikoj 23

Étudier

   

1 David maljunigxis kaj atingis suficxan agxon; kaj li faris Salomonon, sian filon, regxo super Izrael.

2 Kaj li kunvenigis cxiujn estrojn de Izrael kaj la pastrojn kaj la Levidojn.

3 Kaj estis kalkulitaj la Levidoj de la agxo de tridek jaroj kaj pli; kaj montrigxis, ke ilia nombro, kalkulante cxiujn kapojn de viroj, estis tridek ok mil.

4 El ili por administri la servadon de la domo de la Eternulo estis dudek kvar mil; da oficistoj kaj jugxistoj estis ses mil;

5 kvar mil pordegistoj, kaj kvar mil glorantoj de la Eternulo per instrumentoj, kiujn mi faris por glorado.

6 Kaj David dividis ilin en klasojn laux la filoj de Levi:Gersxon, Kehat, kaj Merari.

7 La Gersxonidoj:Ladan kaj SXimei.

8 La filoj de Ladan:la cxefo Jehxiel, Zetam, kaj Joel-tri.

9 La filoj de SXimei:SXelomit, HXaziel, kaj Haran-tri. Tio estas la cxefoj de patrodomoj de Ladan.

10 Kaj la filoj de SXimei:Jahxat, Zina, Jeusx, kaj Beria. Tio estas la filoj de SXimei-kvar.

11 Jahxat estis la cxefo, Zina estis la dua; Jeusx kaj Beria havis nemulte da infanoj, tial ili cxe la kalkulado prezentis unu patrodomon.

12 La filoj de Kehat:Amram, Jichar, HXebron, kaj Uziel-kvar.

13 La filoj de Amram:Aaron kaj Moseo. Aaron estis apartigita kaj sanktigita por la plejsanktejo, li kaj liaj idoj por cxiam, por incensadi antaux la Eternulo, por servadi al Li kaj por benadi en Lia nomo eterne.

14 Moseo estis homo de Dio, kaj liaj idoj estis alkalkulitaj al la tribo de Levi.

15 La filoj de Moseo:Gersxom kaj Eliezer.

16 La filoj de Gersxom:SXebuel estis la cxefo.

17 La filoj de Eliezer estis:Rehxabja, la unua; aliajn filojn Eliezer ne havis; sed Rehxabja havis tre multe da filoj.

18 La filoj de Jichar:SXelomit, la unua.

19 La filoj de HXebron:la unua estis Jerija, la dua estis Amarja, la tria estis Jahxaziel, la kvara estis Jekameam.

20 La filoj de Uziel:Mihxa, la unua, kaj Jisxija, la dua.

21 La filoj de Merari:Mahxli kaj Musxi. La filoj de Mahxli:Eleazar kaj Kisx.

22 Eleazar mortis, kaj li ne havis filojn, sed nur filinojn; kaj ilin prenis al si la filoj de Kisx, iliaj kuzoj.

23 La filoj de Musxi:Mahxli, Eder, kaj Jeremot-tri.

24 Tio estas la idoj de Levi laux iliaj patrodomoj, la cxefoj de patrodomoj laux ilia kalkulo, laux ilia lauxnoma kaj lauxkapa nombro, kiuj faradis la laboron de servado en la domo de la Eternulo, komencante de la agxo de dudek jaroj kaj plue.

25 CXar David diris:La Eternulo, Dio de Izrael, donis ripozon al Sia popolo; kaj Li enlogxigxis en Jerusalem por cxiam.

26 Kaj la Levidoj ne bezonis portadi la tabernaklon kaj cxiujn gxiajn vazojn por la servado en gxi.

27 Laux la lastaj ordonoj de David estis kalkulitaj la Levidoj, havantaj la agxon de dudek jaroj kaj pli.

28 Ilia ofico estis helpi al la Aaronidoj cxe la servado en la domo de la Eternulo, zorgi pri la kortoj, pri la cxambroj, pri la pureco de cxio sankta, kaj plenumi la laboron en la domo de Dio;

29 zorgi pri la pano de propono, pri la faruno por farunoferoj, pri la macoj, pri la patoj, pri la rostado, kaj pri cxia mezurado kaj pesado;

30 stari cxiumatene, por kanti lauxdon kaj gloron al la Eternulo, tiel same ankaux vespere;

31 fari cxiujn bruloferojn al la Eternulo en la sabatoj, monatkomencoj, kaj festoj, laux ilia nombro, laux la preskribo pri ili, cxiam antaux la Eternulo;

32 servi por dejxorado cxe la tabernaklo de kunveno, cxe la sanktajxoj, kaj apud siaj fratoj la Aaronidoj cxe la servado en la domo de la Eternulo.