1
Jugxu min, ho Dio, kaj defendu mian aferon kontraux popolo nepia; De homo malverema kaj maljusta savu min.
2
CXar Vi estas la Dio de mia forto; kial Vi forpusxis min? Kial mi iradas malgxoja pro la premado de la malamiko?
3
Sendu Vian lumon kaj Vian veron, ke ili min gvidu, Ke ili alvenigu min al Via sankta monto kaj al Via logxejo.
4
Kaj mi venos al la altaro de Dio, Al la Dio de mia gxojo kaj gxuo; Kaj mi gloros Vin per harpo, ho Dio, mia Dio.
5
Kial vi malgxojas, ho mia animo? Kaj kial vi konsternigxas en mi? Esperu al Dio; CXar ankoraux mi dankos Lin, La savanton de mia vizagxo kaj mian Dion.