Josuo 19

Étudier

   

1 Kaj la dua loto eliris por Simeon, por la tribo de la Simeonidoj, laux iliaj familioj. Kaj ilia posedajxo estis meze de la posedajxo de la Jehudaidoj.

2 Apartenis al ili en ilia posedajxo:Beer-SXeba (kun SXeba) kaj Molada

3 kaj HXacar-SXual kaj Bala kaj Ecem

4 kaj Eltolad kaj Betul kaj HXorma

5 kaj Ciklag kaj Bet-Markabot kaj HXacar-Susa

6 kaj Bet-Lebaot kaj SXaruhxen:dek tri urboj kaj iliaj vilagxoj.

7 Ain, Rimon kaj Eter kaj Asxan:kvar urboj kaj iliaj vilagxoj.

8 Kaj cxiuj vilagxoj, kiuj estas cxirkaux tiuj urboj, gxis Baalat-Beer, Ramat sude. Tio estas la posedajxo de la tribo de la Simeonidoj, laux iliaj familioj.

9 El la landpeco de la Jehudaidoj estis la posedajxo de la Simeonidoj; cxar la parto de la Jehudaidoj estis tro granda por ili, tial la Simeonidoj ricevis posedajxon meze de ilia posedajxo.

10 Kaj la tria loto eliris por la Zebulunidoj, laux iliaj familioj; kaj la limo de ilia posedajxo estis gxis Sarid.

11 Kaj ilia limo iras gxis la maro kaj Marala, kaj kuntusxigxas kun Dabesxet, kaj kuntusxigxas kun la torento, kiu estas antaux Jokneam.

12 Kaj gxi iras returne de Sarid orienten, al la flanko de sunlevigxo, gxis la limo de Kislot-Tabor; kaj gxi iras al Dabrat, kaj levigxas al Jafia.

13 Kaj de tie gxi iras orienten, al la flanko de sunlevigxo, tra Gat- HXefer kaj Et-Kacin, kaj eliras al Rimon-Metoar kaj Nea.

14 Kaj la limo turnigxas de nordo al HXanaton, kaj finigxas en la valo Jiftahx-El.

15 Kaj Katat, kaj Nahalal kaj SXimron kaj Jidala kaj Bet-Lehxem:dek du urboj kaj iliaj vilagxoj.

16 Tio estas la posedajxo de la Zebulunidoj, laux iliaj familioj, tiuj urboj kaj iliaj vilagxoj.

17 Por Isahxar eliris la kvara loto, por la Isahxaridoj, laux iliaj familioj.

18 Kaj ilia limo estis:Jizreel kaj Kesulot kaj SXunem

19 kaj HXafaraim kaj SXion kaj Anahxarat

20 kaj Rabit kaj Kisxjon kaj Abec

21 kaj Remet kaj En-Ganim kaj En-HXada kaj Bet-Pacec.

22 Kaj la limo kuntusxigxas al Tabor kaj SXahxacima kaj Bet-SXemesx; kaj ilia limo finigxas cxe Jordan:dek ses urboj kaj iliaj vilagxoj.

23 Tio estas la posedajxo de la tribo de la Isahxaridoj, laux iliaj familioj, la urboj kaj iliaj vilagxoj.

24 Kaj la kvina loto eliris por la tribo de la Asxeridoj, laux iliaj familioj.

25 Kaj ilia limo estis:HXelkat kaj HXali kaj Beten kaj Ahxsxaf

26 kaj Alamelehx kaj Amad kaj Misxal. Kaj gxi kuntusxigxas al Karmel okcidente, kaj al SXihxor-Libnat.

27 Kaj gxi returnigxas oriente al Bet-Dagon, kaj kuntusxigxas al Zebulun kaj al la valo Jiftahx-El norde, al Bet-Emek kaj Neiel, kaj eliras al Kabul maldekstre.

28 Kaj Ebron kaj Rehxob kaj HXamon kaj Kana gxis Granda Cidon.

29 Kaj la limo returnigxas al Rama kaj al la fortikigita urbo Tiro; kaj la limo returnigxas al HXosa, kaj finigxas cxe la maro, de HXebel gxis Ahxzib;

30 kaj Uma kaj Afek kaj Rehxob:dudek du urboj kaj iliaj vilagxoj.

31 Tio estas la posedajxo de la tribo de la Asxeridoj, laux iliaj familioj, tiuj urboj kaj iliaj vilagxoj.

32 Por la Naftaliidoj eliris la sesa loto, por la Naftaliidoj, laux iliaj familioj.

33 Kaj ilia limo estis de HXelef, de la kverkaro cxe Caananim, Adami- Nekeb, kaj Jabneel, gxis Lakum; kaj gxi finigxas cxe Jordan.

34 Kaj la limo turnigxas okcidenten al Aznot-Tabor, kaj eliras de tie al HXukok, kaj kuntusxigxas al Zebulun sude, kaj al Asxer gxi kuntusxigxas okcidente, kaj al Jehuda cxe Jordan oriente.

35 Kaj fortikigitaj urboj:Cidim, Cer kaj HXamat, Rakat kaj Kineret

36 kaj Adama kaj Rama kaj HXacor

37 kaj Kedesx kaj Edrei kaj En-HXacor

38 kaj Jiron kaj Migdal-El, HXorem kaj Bet-Anat kaj Bet-SXemesx:dek naux urboj kaj iliaj vilagxoj.

39 Tio estas la posedajxo de la tribo de la Naftaliidoj, laux iliaj familioj, la urboj kaj iliaj vilagxoj.

40 Por la tribo de la Danidoj, laux iliaj familioj, eliris la sepa loto.

41 Kaj la limo de ilia posedajxo estis:Corea kaj Esxtaol kaj Ir-SXemesx

42 kaj SXaalabin kaj Ajalon kaj Jitla

43 kaj Elon kaj Timna kaj Ekron

44 kaj Elteke kaj Gibeton kaj Baalat

45 kaj Jehud kaj Bene-Berak kaj Gat-Rimon

46 kaj Me-Jarkon kaj Rakon, kun la limo apud Jafo.

47 Kaj tie finigxas la limo de la Danidoj. Kaj la Danidoj iris kaj militis kontraux Lesxem, kaj prenis gxin kaj batis gxin per glavo, kaj ekposedis gxin kaj enlogxigxis en gxi, kaj donis al Lesxem la nomon Dan, laux la nomo de Dan, ilia patro.

48 Tio estas la posedajxo de la tribo de la Danidoj, laux iliaj familioj, tiuj urboj kaj iliaj vilagxoj.

49 Kaj ili finis la dividadon de la lando laux gxiaj limoj; kaj la Izraelidoj donis al Josuo, filo de Nun, heredan posedajxon inter si.

50 Laux la ordono de la Eternulo ili donis al li la urbon, kiun li petis, Timnat-Serahx sur la monto de Efraim; kaj li konstruis la urbon kaj logxis en gxi.

51 Tio estas la posedajxoj, kiujn la pastro Eleazar, kaj Josuo, filo de Nun, kaj la familiestroj disdividis al la triboj de la Izraelidoj laux loto, en SXilo, antaux la Eternulo, antaux la pordo de la tabernaklo de kunveno. Kaj ili finis la dividadon de la lando.

   
Scroll to see more.