Psalmoj 12

Проучване

   

1 Al la hxorestro. Por basuloj. Psalmo de David. Helpu, ho Eternulo, cxar malaperis piuloj Kaj maloftigxis fideluloj inter la homidoj.

2 Malveron ili parolas unuj al aliaj, Vortojn flatajn el koro hipokrita.

3 La Eternulo ekstermu cxiun flatan busxon Kaj langon fanfaronantan,

4 Tiujn, kiuj diras:Per nia lango ni venkos, Nia busxo estas kun ni; kiu estas sinjoro super ni?

5 CXar prematoj estas ruinigataj kaj malfelicxuloj gxemas, Tial nun Mi Min levos, diras la Eternulo; Mi donos savon al tiuj, kiuj sopiras pri gxi.

6 La paroloj de la Eternulo estas paroloj puraj, Argxento, purigita en tera fandujo kaj sepfoje refandita.

7 Vi, ho Eternulo, konservos ilin, Vi gardos nin kontraux cxi tiu generacio por eterne.

8 CXirkauxe aperas multe da malpiuloj, Kiam malnobleco altigxas inter la homidoj.

Scroll to see more.