Библија

 

Eliro 20

Студија

   

1 Kaj Dio diris cxiujn sekvantajn vortojn:

2 Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.

3 Ne ekzistu cxe vi aliaj dioj antaux Mi.

4 Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la cxielo supre aux sur la tero malsupre aux en la akvo sub la tero;

5 ne klinigxu antaux ili kaj ne servu ilin; cxar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj cxe Miaj malamantoj,

6 kaj kiu faras favorkorajxon por miloj al Miaj amantoj kaj al la plenumantoj de Miaj ordonoj.

7 Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; cxar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon.

8 Memoru pri la tago sabata, ke vi tenu gxin sankta.

9 Dum ses tagoj laboru kaj faru cxiujn viajn aferojn;

10 sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj;

11 cxar dum ses tagoj la Eternulo kreis la cxielon kaj la teron, la maron, kaj cxion, kio estas en ili, sed en la sepa tago Li ripozis. Tial la Eternulo benis la tagon sabatan kaj sanktigis gxin.

12 Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe dauxru via vivo sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.

13 Ne mortigu.

14 Ne adultu.

15 Ne sxtelu.

16 Ne parolu kontraux via proksimulo malveran ateston.

17 Ne deziru la domon de via proksimulo; ne deziru la edzinon de via proksimulo, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo.

18 Kaj la tuta popolo vidis la tondrojn kaj la fulmojn kaj la sonadon de la korno kaj la fumigxadon de la monto; kaj la popolo vidis, kaj retirigxis kun teruro kaj starigxis malproksime.

19 Kaj ili diris al Moseo:Parolu vi kun ni, kaj ni auxskultos, sed Dio ne parolu kun ni, por ke ni ne mortu.

20 Kaj Moseo diris al la popolo:Ne timu; cxar por vin elprovi venis Dio, kaj por ke la timo antaux Li estu antaux via vizagxo, por ke vi ne peku.

21 Kaj la popolo staris malproksime; sed Moseo alproksimigxis al la mallumo, kie estis Dio.

22 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Tiel diru al la Izraelidoj:Vi vidis, kiel Mi parolis kun vi el la cxielo.

23 Ne faru antaux Mi diojn argxentajn, kaj diojn orajn ne faru al vi.

24 Altaron el tero faru al Mi, kaj oferu sur gxi viajn bruloferojn kaj pacoferojn, viajn sxafojn kaj viajn bovojn; sur cxiu loko, kie Mi memorigos Mian nomon, Mi venos al vi kaj benos vin.

25 Kaj se vi faros al Mi altaron el sxtonoj, ne konstruu gxin el sxtonoj hakitaj; cxar se vi levos sur gxin vian hakilon, vi gxin malsanktigos.

26 Kaj ne supreniru per sxtupoj al Mia altaro, por ke ne malkovrigxu via nudeco antaux gxi.

   

Библија

 

Eliro 23

Студија

   

1 Ne disvastigu malveran famon; ne kunigu vian manon kun malvirtulo, por esti atestanto de malbonago.

2 Ne sekvu la amason por malbonajxoj; kaj en jugxo ne klinigxu al la opinio de la plimulto, por deklinigxi de la vero.

3 Ankaux malricxulon ne favoru en lia jugxa afero.

4 Se vi renkontos bovon de via malamiko aux lian azenon erarvagantan, rekonduku gxin al li.

5 Se vi vidos, ke azeno de via malamiko falis sub sia sxargxo, ne forlasu gxin, sed alportu helpon kune kun li.

6 Ne forklinu la rajton de via malricxulo en lia jugxa afero.

7 De mensogajxo malproksimigxu, kaj senkulpulon kaj virtulon ne mortigu; cxar Mi ne pravigos maljustulon.

8 Donacojn ne akceptu; cxar donacoj blindigas vidantojn kaj malgxustigas la aferojn de virtuloj.

9 Fremdulon ne premu; vi konas ja la animon de fremdulo, cxar fremduloj vi estis en la lando Egipta.

10 Dum ses jaroj prisemu vian teron kaj rikoltu gxiajn produktajxojn;

11 sed en la sepa jaro ripozigu gxin kaj ne tusxu gxin, por ke mangxu la malricxuloj el via popolo, kaj la restajxon mangxu la bestoj de la kampo. Tiel same agu kun via vinberejo kaj kun via olivarbejo.

12 Dum ses tagoj faru viajn laborojn, kaj en la sepa tago festu, por ke ripozu via bovo kaj via azeno kaj por ke refresxigxu la filo de via sklavino kaj la fremdulo.

13 Kaj cxion, kion Mi diris al vi, observu; kaj la nomon de aliaj dioj ne citu, gxi ne estu auxdata el via busxo.

14 Tri fojojn festu al Mi dum la jaro.

15 La feston de la macoj observu; dum sep tagoj mangxu macojn, kiel Mi ordonis al vi, en la difinita tempo en la monato Abib (cxar en tiu tempo vi eliris el Egiptujo); kaj oni ne aperu antaux Mi kun malplenaj manoj;

16 ankaux la feston de la rikolto de la unuaj fruktoj de via laboro, de tio, kion vi semos sur la kampo; kaj la feston de kolekto en la fino de la jaro, kiam vi kolektos viajn laborfruktojn el la kampo.

17 Tri fojojn cxiujare aperu cxiuj viaj virseksuloj antaux la Sinjoro, la Eternulo.

18 Ne versxu sur fermentajxon la sangon de Mia ofero; kaj la graso de Mia festofero ne restu gxis mateno.

19 La komencajxon de la unuaj fruktoj de via tero alportu en la domon de la Eternulo, via Dio. Ne kuiru kapridon en la lakto de gxia patrino.

20 Jen Mi sendas angxelon antaux vi, por gardi vin sur la vojo, kaj por venigi vin al la loko, kiun Mi pretigis.

21 Gardu vin antaux lia vizagxo kaj auxskultu lian vocxon; ne incitu lin, cxar li ne pardonos vian pekon; cxar Mia nomo estas en li.

22 Sed se vi auxskultos lian vocxon, kaj faros cxion, kion Mi diros, tiam Mi malamikos kontraux viaj malamikoj kaj premos viajn premantojn.

23 Kiam Mia angxelo iros antaux vi, kaj Mi venigos vin al la Amoridoj, la HXetidoj, la Perizidoj, la Kanaanidoj, la HXividoj, kaj la Jebusidoj, kaj Mi ilin ekstermos:

24 ne adoru iliajn diojn kaj ne servu ilin, kaj ne agu kiel ili agas, sed frakasu ilin kaj detruu iliajn statuojn.

25 Kaj servu la Eternulon, vian Dion, kaj Li benos vian panon kaj vian akvon; kaj Mi forigos malsanon el via mezo.

26 Ne estos seninfana nek sennaska en via lando; la nombron de viaj tagoj Mi faros plena.

27 Mian teruron Mi sendos antaux vi, kaj Mi konfuzos cxiun popolon, al kiu vi venos, kaj cxiujn viajn malamikojn Mi turnos al vi dorse.

28 Kaj Mi sendos krabrojn antaux vi, kaj ili forpelos la HXividojn kaj la Kanaanidojn kaj la HXetidojn de antaux vi.

29 Mi ne forpelos ilin de antaux vi en unu jaro, por ke la tero ne farigxu senhoma kaj por ke ne multigxu kontraux vi la bestoj de la kampo.

30 Iom post iom Mi forpelos ilin de antaux vi, gxis vi multigxos kaj posedos la landon.

31 Kaj Mi faros viajn limojn de la Rugxa Maro gxis la Maro Filisxta, kaj de la dezerto gxis la Rivero; cxar Mi transdonos en viajn manojn la logxantojn de la lando, kaj vi forpelos ilin de antaux vi.

32 Ne faru interligon kun ili nek kun iliaj dioj.

33 Ili ne logxu en via lando, por ke ili ne pekigu vin kontraux Mi; se vi servos iliajn diojn, tio farigxos kaptilo por vi.