Библия

 

Nombroj 7

Учиться

   

1 En la tago, kiam Moseo finis la starigadon de la tabernaklo, kiam li sanktoleis gxin kaj sanktigis gxin kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn kaj la altaron kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn kaj sanktoleis ilin kaj sanktigis ilin,

2 tiam alportis la estroj de Izrael, la cxefoj de siaj patrodomoj, tiuj estroj de la triboj, tiuj, kiuj administris la kalkuladon-

3 ili alportis siajn oferojn antaux la Eternulon, ses kovritajn veturilojn kaj dek du bovojn, po unu veturilo de du estroj kaj po unu bovo de cxiu, kaj ili venigis tion antaux la tabernaklon.

4 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

5 Prenu de ili, kaj tio estu por la plenumado de la laboroj cxe la tabernaklo de kunveno; kaj donu tion al la Levidoj, al cxiu laux la speco de lia laborado.

6 Kaj Moseo prenis la veturilojn kaj la bovojn kaj donis ilin al la Levidoj.

7 Du veturilojn kaj kvar bovojn li donis al la filoj de Gersxon laux la speco de ilia laborado;

8 kaj kvar veturilojn kaj ok bovojn li donis al la filoj de Merari laux la speco de ilia laborado, sub la kontrolo de Itamar, filo de la pastro Aaron.

9 Sed al la filoj de Kehat li ne donis, cxar ili havis laboradon sanktan; sur la sxultroj ili devis porti.

10 Kaj la estroj alportis oferojn por inauxgura dono de la altaro, en la tago, en kiu gxi estis sanktoleita; kaj la estroj alportis sian oferon antaux la altaron.

11 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Po unu estro en tago ili alportu sian oferon por la inauxguro de la altaro.

12 En la unua tago la alportanto de sia ofero estis Nahxsxon, filo de Aminadab, de la tribo de Jehuda.

13 Kaj lia ofero estis:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;

14 unu ora kulero deksikla, plena de incenso;

15 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;

16 unu kapro por pekofero;

17 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Nahxsxon, filo de Aminadab.

18 En la dua tago alportis Natanel, filo de Cuar, estro de Isahxar.

19 Li alportis sian oferon, kiu estis:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;

20 unu ora kulero deksikla, plena de incenso;

21 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;

22 unu kapro por pekofero;

23 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Netanel, filo de Cuar.

24 En la tria tago-la estro de la Zebulunidoj, Eliab, filo de HXelon.

25 Lia ofero:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;

26 unu ora kulero deksikla, plena de incenso;

27 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;

28 unu kapro por pekofero;

29 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Eliab, filo de HXelon.

30 En la kvara tago-la estro de la Rubenidoj, Elicur, filo de SXedeur.

31 Lia ofero:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;

32 unu ora kulero deksikla, plena de incenso;

33 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;

34 unu kapro por pekofero;

35 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Elicur, filo de SXedeur.

36 En la kvina tago-la estro de la Simeonidoj, SXelumiel, filo de Curisxadaj.

37 Lia ofero:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;

38 unu ora kulero deksikla, plena de incenso;

39 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;

40 unu kapro por pekofero;

41 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de SXelumiel, filo de Curisxadaj.

42 En la sesa tago-la estro de la Gadidoj, Eljasaf, filo de Deuel.

43 Lia ofero:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;

44 unu ora kulero deksikla, plena de incenso;

45 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;

46 unu kapro por pekofero;

47 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Eljasaf, filo de Deuel.

48 En la sepa tago-la estro de la Efraimidoj, Elisxama, filo de Amihud.

49 Lia ofero:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;

50 unu ora kulero deksikla, plena de incenso;

51 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;

52 unu kapro por pekofero;

53 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Elisxama, filo de Amihud.

54 En la oka tago-la estro de la Manaseidoj, Gamliel, filo de Pedacur.

55 Lia ofero:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;

56 unu ora kulero deksikla, plena de incenso;

57 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;

58 unu kapro por pekofero;

59 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Gamliel, filo de Pedacur.

60 En la nauxa tago-la estro de la Benjamenidoj, Abidan, filo de Gideoni.

61 Lia ofero:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;

62 unu ora kulero deksikla, plena de incenso;

63 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;

64 unu kapro por pekofero;

65 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Abidan, filo de Gideoni.

66 En la deka tago-la estro de la Danidoj, Ahxiezer, filo de Amisxadaj.

67 Lia ofero:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;

68 unu ora kulero deksikla, plena de incenso;

69 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;

70 unu kapro por pekofero;

71 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Ahxiezer, filo de Amisxadaj.

72 En la dek-unua tago-la estro de la Asxeridoj, Pagiel, filo de Ohxran.

73 Lia ofero:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;

74 unu ora kulero deksikla, plena de incenso;

75 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;

76 unu kapro por pekofero;

77 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Pagiel, filo de Ohxran.

78 En la dek-dua tago-la estro de la Naftaliidoj, Ahxira, filo de Enan.

79 Lia ofero:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;

80 unu ora kulero deksikla, plena de incenso;

81 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;

82 unu kapro por pekofero;

83 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Ahxira, filo de Enan.

84 Tia estis la inauxgura dono de la altaro, en la tago, en kiu gxi estis sanktoleita, de la estroj de Izrael:dek du argxentaj pladoj, dek du argxentaj kalikoj, dek du oraj kuleroj;

85 po cent tridek sikloj da argxento havis cxiu plado, kaj po sepdek cxiu kaliko; la tuta argxento de tiuj vazoj estis du mil kvarcent sikloj laux la sankta siklo.

86 Da oraj kuleroj plenaj de incenso estis dek du; po dek sikloj havis cxiu kulero, laux la sankta siklo; la tuta oro de la kuleroj estis cent dudek sikloj.

87 CXiuj brutoj por brulofero estis:dek du bovidoj, dek du virsxafoj, dek du jaragxaj sxafidoj, kaj al ili farunoferoj; kaj dek du kaproj por pekofero.

88 Kaj cxiuj brutoj por pacofero estis:dudek kvar bovoj, sesdek virsxafoj, sesdek virkaproj, sesdek jaragxaj sxafidoj. Tio estis la inauxgura dono de la altaro, post kiam gxi estis sanktoleita.

89 Kaj kiam Moseo eniris en la tabernaklon de kunveno, por paroli kun Li, li auxdis la Vocxon, parolantan al li de super la fermoplato, kiu estas sur la kesto de atesto, inter la du keruboj; kaj estis parolate al li.

   

Библия

 

Eliro 33

Учиться

   

1 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Iru, eliru el cxi tie, vi kaj la popolo, kiun vi elkondukis el la lando Egipta, al la lando, pri kiu Mi jxuris al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, dirante:Al via idaro Mi gxin donos.

2 Kaj Mi sendos antaux vi angxelon, kaj Mi forpelos la Kanaanidojn, la Amoridojn kaj la HXetidojn kaj la Perizidojn, la HXividojn kaj la Jebusidojn.

3 Iru al lando, en kiu fluas lakto kaj mielo. Mi ne iros meze de vi; cxar vi estas popolo malmolnuka, kaj Mi eble ekstermus vin dum la vojo.

4 Kaj la popolo auxdis tiun malbonan sciigon, kaj ili ekfunebris, kaj neniu metis sur sin siajn ornamajxojn.

5 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Diru al la Izraelidoj:Vi estas popolo malmolnuka; se Mi nur unu momenton irus meze de vi, Mi vin ekstermus; nun demetu de vi viajn ornamajxojn, kaj Mi rigardos, kion Mi faru kun vi.

6 Kaj la Izraelidoj demetis de si siajn ornamajxojn antaux la monto HXoreb.

7 Moseo prenis la tabernaklon, kaj starigis gxin ekster la tendaro, malproksime de la tendaro, kaj nomis gxin Tabernaklo de Kunveno; kaj cxiu, kiu volis peti la Eternulon, devis eliri al la Tabernaklo de kunveno, kiu estis ekstere de la tendaro.

8 Kaj kiam Moseo eliradis al la tabernaklo, la tuta popolo levigxadis, kaj cxiu starigxadis cxe la pordo de sia tendo kaj rigardadis post Moseo, gxis li eniris en la tabernaklon.

9 Kaj kiam Moseo eniradis en la tabernaklon, mallevigxadis nuba kolono kaj starigxadis cxe la pordo de la tabernaklo kaj paroladis kun Moseo.

10 Kaj la tuta popolo vidadis la nuban kolonon, kiu staris cxe la pordo de la tabernaklo; kaj la tuta popolo levigxadis kaj adorklinigxadis cxiu cxe la pordo de sia tendo.

11 Kaj la Eternulo paroladis kun Moseo vizagxon kontraux vizagxo, kiel parolas homo kun sia amiko. Kaj kiam li reiradis en la tendaron, tiam lia servanto Josuo, filo de Nun, junulo, ne forigxadis el la tabernaklo.

12 Kaj Moseo diris al la Eternulo:Vidu, Vi diras al mi:Konduku cxi tiun popolon; kaj Vi ne sciigis al mi, kiun Vi sendos kun mi, kvankam Vi diris:Mi konas vin laux via nomo, kaj vi akiris Mian favoron.

13 Nun, se mi akiris Vian favoron, volu sciigi al mi Vian vojon, por ke mi konu Vin, por akiri Vian favoron; kaj vidu, ke cxi tiu popolo estas Via popolo.

14 Tiam Li diris:Mia vizagxo iros antauxe, kaj Mi donos al vi ripozon.

15 Kaj li diris al Li:Se Via vizagxo ne iros, tiam ne forkonduku nin de cxi tie.

16 Per kio do montrigxos, ke mi kaj Via popolo akiris Vian favoron? cxu ne per tio, ke Vi irados kun ni? tiam mi kaj Via popolo distingigxos de cxiu popolo, kiu estas sur la tero.

17 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Ankaux tion, kion vi diris, Mi faros; cxar vi akiris Mian favoron kaj Mi konas vin laux via nomo.

18 Kaj li diris:Volu montri al mi Vian gloron.

19 Kaj Li diris:Mi preterpasigos antaux vi Mian tutan bonecon, kaj Mi alvokos la nomon de la Eternulo antaux vi; kaj Mi favorkoros tiun, kiun Mi favorkoros, kaj Mi kompatos tiun, kiun Mi kompatos.

20 Kaj Li diris:Vi ne povas vidi Mian vizagxon, cxar ne povas homo vidi Min kaj resti viva.

21 Kaj la Eternulo diris:Jen estas loko cxe Mi; starigxu sur la roko.

22 Kaj kiam preteriros Mia gloro, Mi metos vin en fendon de la roko, kaj Mi sxirmos vin per Mia mano, gxis Mi pasos.

23 Kaj kiam Mi formetos Mian manon, vi vidos Mian malantauxan flankon, sed Mia vizagxo ne estos videbla.