Библия

 

Nombroj 11

Учиться

   

1 Kaj la popolo komencis murmuri pri sia malfelicxo al la oreloj de la Eternulo; kaj kiam la Eternulo tion auxdis, Lia kolero ekflamis; kaj ekbrulis inter ili fajro de la Eternulo, kaj gxi komencis ekstermadon en la rando de la tendaro.

2 Tiam la popolo ekkriis al Moseo, kaj Moseo pregxis al la Eternulo, kaj la fajro estingigxis.

3 Kaj li donis al tiu loko la nomon Tabera, cxar brulis inter ili la fajro de la Eternulo.

4 Kaj la aligxinta popolamaso inter ili komencis aperigi kapricojn; kaj ankaux la Izraelidoj ekploris, kaj diris:Kiu mangxigos al ni viandon?

5 Ni memoras la fisxojn, kiujn ni mangxis en Egiptujo senpage, la kukumojn kaj la melonojn kaj la poreojn kaj la bulbojn kaj la ajlojn.

6 Kaj nun nia animo velkas; estas nenio krom cxi tiu manao antaux niaj okuloj.

7 Kaj la manao estis kiel semo de koriandro, kaj gxia aspekto estis kiel la aspekto de bedelio.

8 La popolo disiradis kaj kolektadis kaj mueladis per muelsxtonoj aux pistadis en pistujo, kaj kuiradis en kaldrono kaj faradis el gxi kukojn; kaj gxia gusto estis kiel la gusto de oleaj kukoj.

9 Kaj kiam la roso faladis sur la tendaron en la nokto, tiam faladis sur gxin ankaux la manao.

10 Moseo auxdis, ke la popolo ploras en siaj familioj, cxiu cxe la pordo de sia tendo; kaj forte ekflamis la kolero de la Eternulo, kaj Moseon tio afliktis.

11 Kaj Moseo diris al la Eternulo:Kial Vi faris malbonon al Via sklavo? kaj kial mi ne placxis al Vi, ke Vi metis la sxargxon de tiu tuta popolo sur min?

12 CXu mi embriigis tiun tutan popolon? aux cxu mi gxin naskis, ke Vi diris al mi:Portu gxin sur via brusto, kiel portas nutristino sucxinfanon, en la landon, pri kiu Vi jxuris al gxiaj patroj?

13 Kie mi prenos viandon, por doni al tiu tuta popolo? cxar ili ploras antaux mi, dirante:Donu al ni viandon por mangxi.

14 Ne povas mi sola porti tiun tutan popolon, cxar gxi estas tro peza por mi.

15 Kaj se Vi tiel agas kun mi, tiam mortigu min, se mi placxas al Vi, por ke mi ne vidu mian malfelicxon.

16 Tiam la Eternulo diris al Moseo:Kolektu al Mi sepdek virojn el la plejagxuloj de Izrael, pri kiuj vi scias, ke ili estas la plejagxuloj de la popolo kaj gxiaj gvidantoj, kaj prenu ilin al la tabernaklo de kunveno, ke ili starigxu tie kun vi.

17 Kaj Mi mallevigxos kaj parolos tie kun vi, kaj Mi deprenos iom de la spirito, kiu estas sur vi, kaj Mi metos sur ilin, por ke ili portu kun vi la sxargxon de la popolo kaj por ke vi ne portu sola.

18 Kaj al la popolo diru:Preparigxu por morgaux, kaj vi mangxos viandon; cxar vi ploris al la oreloj de la Eternulo, dirante:Kiu mangxigos al ni viandon? bone estis al ni en Egiptujo-tial la Eternulo donos al vi viandon, kaj vi mangxos.

19 Ne dum unu tago vi mangxos, kaj ne dum du tagoj kaj ne dum kvin tagoj kaj ne dum dek tagoj kaj ne dum dudek tagoj;

20 sed dum tuta monato, gxis gxi eliros tra viaj nazotruoj kaj farigxos al vi abomenajxo, pro tio, ke vi malsxatis la Eternulon, kiu estas inter vi, kaj vi ploris antaux Li, dirante:Por kio ni eliris el Egiptujo?

21 Kaj Moseo diris:El sescent mil piedirantoj konsistas la popolo, en kies mezo mi estas; kaj Vi diras:Mi donos al ili viandon, ke ili mangxos dum tuta monato!

22 CXu oni bucxu por ili sxafojn kaj bovojn, por ke suficxu por ili? aux cxu cxiujn fisxojn de la maro oni kolektu por ili, por ke suficxu por ili?

23 Tiam la Eternulo diris al Moseo:CXu la brako de la Eternulo estas tro mallonga? nun vi vidos, cxu plenumigxos al vi Mia vorto, aux ne.

24 Kaj Moseo eliris, kaj transdiris al la popolo la vortojn de la Eternulo; kaj li kolektis sepdek virojn el la plejagxuloj de la popolo, kaj li starigis ilin cxirkaux la tabernaklo.

25 Kaj la Eternulo mallevigxis en nubo kaj parolis kun li, kaj Li deprenis iom de la spirito, kiu estis sur li, kaj metis sur la sepdek virojn plejagxulojn. Kaj kiam haltis sur ili la spirito, ili ekprofetis kaj ne cxesis.

26 Sed restis du viroj en la tendaro; la nomo de unu estis Eldad, kaj la nomo de la dua estis Medad; kaj suriris sur ilin la spirito-cxar ili estis inter la enskribitaj, sed ne eliris al la tabernaklo-kaj ili ekprofetis en la tendaro.

27 Tiam kuris junulo kaj raportis al Moseo, kaj diris:Eldad kaj Medad profetas en la tendaro.

28 Kaj respondis Josuo, filo de Nun, kaj servanto de Moseo detempe de lia juneco, kaj diris:Mia sinjoro Moseo, malpermesu al ili.

29 Sed Moseo diris al li:CXu vi jxaluzas pri mi? estus dezirinde, ke la tuta popolo de la Eternulo farigxu profetoj, se la Eternulo metus Sian spiriton sur ilin.

30 Kaj revenis Moseo en la tendaron, li kaj la plejagxuloj de Izrael.

31 Kaj vento elmovigxis de la Eternulo, kaj alportis de la maro koturnojn kaj jxetis ilin sur la tendaron, sur la spaco de unutaga irado sur unu flanko kaj sur la spaco de unutaga irado sur la dua flanko, cxirkaux la tendaro kaj en denseco de du ulnoj super la tero.

32 Kaj la popolo staris tiun tutan tagon kaj la tutan nokton kaj la tutan morgauxan tagon kaj kolektis la koturnojn; kiu kolektis plej malmulte, kolektis dek hxomerojn; kaj ili diskusxigis ilin al si cxirkaux la tendaro.

33 Kiam la viando estis ankoraux inter iliaj dentoj kaj ankoraux ne estis konsumita, ekflamis kontraux la popolo la kolero de la Eternulo, kaj la Eternulo frapis la popolon per tre granda frapo.

34 Kaj oni donis al tiu loko la nomon Kibrot-Hataava, cxar tie oni enterigis la homojn, kiuj kapricis.

35 De Kibrot-Hataava la popolo ekvojiris al HXacerot kaj restis en HXacerot.

   

Библия

 

Deuteronomio 9

Учиться

   

1 Auxskultu, ho Izrael! vi transiras nun Jordanon, por iri kaj ekposedi popolojn, kiuj estas pli grandaj kaj pli fortaj ol vi, urbojn grandajn kaj fortikigitajn gxis la cxielo,

2 popolon grandan kaj altkreskan, la Anakidojn, kiujn vi konas, kaj pri kiuj vi auxdis:Kiu povas kontrauxstari al la filoj de Anak?

3 Sciu do nun, ke la Eternulo, via Dio, mem iras antaux vi, kiel fajro konsumanta; Li ekstermos ilin kaj Li submetos ilin antaux vi, kaj vi forpelos ilin kaj pereigos ilin rapide, kiel la Eternulo diris al vi.

4 Ne diru en via koro, kiam la Eternulo, via Dio, forpelos ilin de antaux vi:Pro mia virteco la Eternulo venigis min por ekposedi cxi tiun landon; pro la malvirteco de cxi tiuj popoloj la Eternulo forpelas ilin de antaux vi.

5 Ne pro via virteco kaj pro la honesteco de via koro vi venas por ekposedi ilian landon; sed pro la malvirteco de cxi tiuj popoloj la Eternulo, via Dio, forpelas ilin de antaux vi, kaj por plenumi tion, kion la Eternulo jxuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob.

6 Sciu do, ke ne pro via virteco la Eternulo, via Dio, donas al vi tiun bonan landon por ekposedi gxin; cxar vi estas popolo malmolnuka.

7 Memoru, ne forgesu, kiel vi kolerigis la Eternulon, vian Dion, en la dezerto; de post la tago, en kiu vi eliris el la lando Egipta, gxis via veno al cxi tiu loko, vi estis malobeemaj kontraux la Eternulo.

8 Kaj cxe HXoreb vi incitis la Eternulon, kaj la Eternulo ekkoleris kontraux vi tiel, ke Li volis ekstermi vin.

9 Kiam mi supreniris sur la monton, por preni la sxtonajn tabelojn, la tabelojn de la interligo, kiun la Eternulo faris kun vi, kaj mi restis sur la monto kvardek tagojn kaj kvardek noktojn, panon mi ne mangxis kaj akvon mi ne trinkis:

10 tiam la Eternulo donis al mi la du sxtonajn tabelojn skribitajn per la fingro de Dio, kaj sur ili estis cxiuj vortoj, kiujn diris al vi la Eternulo sur la monto el meze de fajro en la tago de kunveno.

11 Kaj tio estis post la paso de kvardek tagoj kaj kvardek noktoj, ke la Eternulo donis al mi la du sxtonajn tabelojn, la tabelojn de la interligo.

12 Kaj la Eternulo diris al mi:Levigxu, rapide iru malsupren de cxi tie, cxar malmoraligxis via popolo, kiun vi elkondukis el Egiptujo; rapide ili forflankigxis de la vojo, kiun Mi ordonis al ili:ili faris al si fanditan idolon.

13 Kaj la Eternulo diris al mi jene:Mi vidas cxi tiun popolon, Mi vidas, ke gxi estas popolo malmolnuka;

14 lasu Min, Mi ekstermos ilin, kaj Mi forvisxos ilian nomon el sub la cxielo, kaj Mi faros el vi popolon pli fortan kaj pli grandnombran ol ili.

15 Kaj mi turnis min kaj malsupreniris de la monto, kaj la monto brulis per fajro; kaj la du tabeloj de la interligo estis en miaj du manoj.

16 Kaj mi vidis, ke vi pekis kontraux la Eternulo, via Dio, vi faris al vi fanditan bovidon, vi rapide forflankigxis de la vojo, kiun la Eternulo ordonis al vi;

17 kaj mi prenis la du tabelojn kaj forjxetis ilin el miaj ambaux manoj kaj disrompis ilin antaux viaj okuloj.

18 Kaj mi jxetis min antaux la Eternulo, kiel antauxe, dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj mi panon ne mangxis kaj akvon ne trinkis, pro cxiuj viaj pekoj, kiujn vi pekis, farante malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kolerigante Lin;

19 cxar mi timis la koleron kaj furiozon, per kiuj la Eternulo ekkoleris kontraux vi, dezirante ekstermi vin. Kaj la Eternulo auxskultis min ankaux cxi tiun fojon.

20 Ankaux kontraux Aaron la Eternulo tre ekkoleris kaj volis ekstermi lin; sed mi pregxis ankaux por Aaron en tiu tempo.

21 Kaj vian pekon, kiun vi faris, la bovidon, mi prenis kaj forbruligis gxin per fajro kaj disbatis gxin, disfrakasante tiel, ke gxi farigxis malgrandpeca kiel polvo, kaj mi jxetis gxian polvon en la torenton, kiu defluas de la monto.

22 Ankaux en Tabera kaj en Masa kaj en Kibrot-Hataava vi kolerigis la Eternulon.

23 Kaj kiam la Eternulo sendis vin el Kadesx-Barnea, dirante:Iru kaj ekposedu la landon, kiun Mi donas al vi; tiam vi malobeis la vortojn de la Eternulo, via Dio, kaj vi ne kredis al Li kaj ne auxskultis Lian vocxon.

24 Malobeemaj vi estis kontraux la Eternulo de la tago, kiam mi ekkonis vin.

25 Mi do kusxis antaux la Eternulo dum la kvardek tagoj kaj kvardek noktoj, kiujn mi kusxis; cxar la Eternulo intencis ekstermi vin.

26 Kaj mi pregxis al la Eternulo, kaj diris:Mia Sinjoro, ho Eternulo, ne pereigu Vian popolon kaj Vian posedajxon, kiun Vi liberigis per Via grandeco kaj kiun Vi elkondukis el Egiptujo per forta mano.

27 Rememoru Viajn servantojn Abraham, Isaak, kaj Jakob; ne atentu la obstinecon de cxi tiu popolo nek gxian malvirtecon nek gxiajn pekojn;

28 por ke ne diru la logxantoj de tiu lando, el kiu Vi elkondukis nin:Pro tio, ke la Eternulo ne povis venigi ilin en la landon, pri kiu Li parolis al ili, kaj pro malamo al ili Li elkondukis ilin, por mortigi ilin en la dezerto.

29 Kaj ili estas ja Via popolo kaj Via posedajxo, kiun Vi elkondukis per Via granda forto kaj per Via etendita brako.