Luko 23

Estude

   

1 Kaj la tuta cxeestantaro levigxis, kaj kondukis lin antaux Pilaton.

2 Kaj ili komencis akuzi lin, dirante:Ni trovis cxi tiun viron erariganta nian nacion, kaj malpermesanta pagi tributon al Cezaro, kaj diranta, ke li mem estas Kristo, regxo.

3 Kaj Pilato demandis lin, dirante:CXu vi estas la Regxo de la Judoj? Kaj li responde al li diris:Vi diras.

4 Kaj Pilato diris al la cxefpastroj kaj homamasoj:Mi trovas nenian kulpon en cxi tiu viro.

5 Sed ili insistis, dirante:Li malkvietigas la popolon, instruante tra la tuta Judujo, kaj komencante de Galileo, ecx gxis cxi tie.

6 Sed kiam Pilato tion auxdis, li demandis, cxu la viro estas Galileano.

7 Kaj kiam li sciigxis, ke li estas el sub la auxtoritato de Herodo, li sendis lin al Herodo, kiu ankaux cxeestis en Jerusalem en tiuj tagoj.

8 Sed Herodo, vidinte Jesuon, treege gxojis; cxar de longe li deziris vidi lin, cxar li jam auxdis pri li, kaj li esperis vidi ian signon, faritan de li.

9 Kaj li demandis lin per multaj vortoj, sed li respondis al li nenion.

10 Kaj la cxefpastroj kaj la skribistoj staris, forte lin akuzante.

11 Kaj Herodo kaj liaj soldatoj malhonoris lin kaj mokis lin, kaj vestinte lin per brilaj vestoj, li resendis lin al Pilato.

12 Kaj Herodo kaj Pilato farigxis amikoj unu kun la alia en tiu sama tago; cxar antauxe ili havis inter si malamon.

13 Kaj Pilato, kunvokinte la cxefpastrojn kaj la regantojn kaj la popolon,

14 diris al ili:Vi alkondukis antaux min cxi tiun viron, kiel erarigantan la popolon; kaj jen ekzameninte lin antaux vi, mi trovis nenian kulpon en cxi tiu viro rilate tion, pri kio vi lin akuzas;

15 nek Herodo ankaux, cxar li resendis lin al ni; kaj jen nenio inda je morto estas farita de li.

16 Tial mi lin skurgxos kaj liberigos.

17 CXar li devis liberigi unu al ili dum la festo.

18 Sed amase ili kriis, dirante:Forigu lin, kaj liberigu al ni Barabason;

19 kiu pro ribelado farita en la urbo, kaj pro mortigo, estis jxetita en malliberejon.

20 Kaj Pilato, volante liberigi Jesuon, denove parolis al ili;

21 sed ili lauxte kriis, dirante:Krucumu, krucumu lin.

22 Kaj la trian fojon li diris al ili:Kial? kian malbonon faris cxi tiu? mi trovis en li nenion indan je morto; mi do lin skurgxos kaj liberigos.

23 Sed ili insistis per grandaj krioj, postulante krucumi lin. Kaj iliaj krioj superfortis.

24 Kaj Pilato donis jugxon, ke plenumigxu ilia postulo.

25 Kaj li liberigis tiun, kiu pro ribelado kaj mortigo estis jxetita en malliberejon, kaj kiun ili postulis; sed Jesuon li transdonis al ilia volo.

26 Kaj kiam ili forkondukis lin, ili kaptis Simonon, Kirenanon, venantan de la kamparo, kaj metis sur lin la krucon, por porti gxin post Jesuo.

27 Kaj sekvis lin granda amaso de la popolo, kaj de virinoj, kiuj gxemis kaj lamentis pro li.

28 Sed Jesuo, turninte sin al ili, diris:Filinoj de Jerusalem, ne ploru pro mi, sed ploru pro vi kaj pro viaj infanoj.

29 CXar jen venas tagoj, kiam oni diros:Felicxaj estas la senfruktaj, kaj la ventroj ne naskintaj, kaj la mamoj ne nutrintaj.

30 Tiam oni komencos diri al la montoj:Falu sur nin; kaj al la montetoj:Kovru nin.

31 CXar se oni tiel agas en la suka ligno, kiel oni agos en la seka?

32 Kaj estis kondukataj kun li ankaux aliaj du, krimuloj, por esti mortigitaj.

33 Kaj kiam ili alvenis al la loko nomata Kranio, tie ili krucumis lin, kaj la krimulojn, unu dekstre kaj unu maldekstre.

34 Kaj Jesuo diris:Patro, pardonu ilin; cxar ili ne scias, kion ili faras. Kaj dividante inter si liajn vestojn, ili jxetis lotojn.

35 Kaj la popolo staris, rigardanta. Kaj la regantoj ankaux mokis lin, dirante:Aliajn li savis:li savu sin mem, se cxi tiu estas la Kristo de Dio, la elektito.

36 Kaj sxercis pri li ankaux la soldatoj, venante al li kaj proponante al li vinagron,

37 kaj dirante:Se vi estas la Regxo de la Judoj, savu vin.

38 Kaj estis ankaux surskribo super li:CXI TIU ESTAS LA REGXO DE LA JUDOJ.

39 Kaj unu el la pendigitaj krimuloj insultis lin, dirante:CXu vi ne estas la Kristo? savu vin kaj nin.

40 Sed la alia responde admonis lin, dirante:CXu vi ecx ne timas Dion? cxar vi estas en la sama kondamno.

41 Kaj ni ja juste, cxar ni ricevas rekompencon, merititan pro niaj faroj; sed cxi tiu faris nenion malbonan.

42 Kaj li diris:Jesuo, memoru min, kiam vi venos en vian regnon.

43 Kaj li diris al li:Vere mi diras al vi:Hodiaux vi estos kun mi en Paradizo.

44 Kaj jam estis cxirkaux la sesa horo, kaj farigxis mallumo sur la tuta lando gxis la nauxa, cxar la sunlumo mankis;

45 kaj la kurteno de la sanktejo dissxirigxis en la mezo.

46 Kaj kriinte per lauxta vocxo, Jesuo diris:Patro, en Viajn manojn mi transdonas mian spiriton; kaj tion dirinte, li ellasis for la spiriton.

47 Kaj kiam la centestro vidis la okazantajxon, li gloris Dion, dirante:CXi tiu estis ja justulo.

48 Kaj cxiuj homamasoj, kiuj kunvenis al cxi tiu spektaklo, kiam ili vidis la okazintajxojn, reiris, frapante al si la bruston.

49 Kaj cxiuj liaj konantoj, kaj la virinoj, kiuj sekvis lin el Galileo, staris malproksime, vidante tion.

50 Kaj jen viro nomata Jozef, kiu estis konsilanto, viro bona kaj justa

51 (li ne konsentis al ilia intenco kaj faro), el Arimateo, urbo de la Judoj, kiu atendis la regnon de Dio,

52 irinte al Pilato, petis la korpon de Jesuo.

53 Kaj li deprenis gxin kaj envolvis gxin en tolajxo, kaj metis lin en tombo, elhakita el sxtono, kie neniu antauxe kusxis.

54 Kaj estis la tago de la Preparado, kaj la sabato eklumis.

55 Kaj la virinoj, kiuj venis kun li el Galileo, sekvis, kaj vidis la tombon, kaj kiamaniere la korpo estis metita.

56 Kaj ili reiris, kaj preparis aromajxojn kaj sxmirajxojn. Kaj sabate ili ripozis laux la ordono.

   
Scroll to see more.