Біблія

 

Jeremia 49

Дослідження

   

1 Pri la Amonidoj:Tiele diras la Eternulo:CXu Izrael ne havas filojn? cxu li ne havas heredanton? kial do Malkam heredis Gadon kaj lia popolo logxas en la urboj de cxi tiu?

2 Tial jen venos tempo, diras la Eternulo, kaj Mi eksonigos militan trumpetadon super Raba de la Amonidoj; kaj gxi farigxos amaso da ruinoj, kaj gxiaj filinoj forbrulos en fajro, kaj Izrael ekposedos siajn posedintojn, diras la Eternulo.

3 Ploregu, ho HXesxbon, cxar Aj estas ruinigita. Kriu, ho filinoj de Raba, zonu vin per sakajxo, ploru kaj vagadu inter la bariloj; cxar Malkam iras en kaptitecon kune kun siaj pastroj kaj eminentuloj.

4 Kial vi fanfaronas pri viaj valoj? sangon fluigas via valo, ho filino malobeema, kiu fidas siajn trezorojn, kaj diras:Kiu povas veni al mi?

5 Jen Mi venigos sur vin timon, diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, de cxiuj viaj cxirkauxajxoj; kaj vi estos dispelitaj cxiu aparte, kaj neniu kolektos la vagantojn.

6 Tamen poste Mi revenigos la forkaptitajn Amonidojn, diras la Eternulo.

7 Pri Edom:Tiele diras la Eternulo Cebaot:CXu jam ne ekzistas sagxo en Teman? cxu la filoj jam ne havas konsilon? cxu ilia sagxeco malaperis?

8 Forkuras, turnis sian dorson, kaj profunde sin kasxas la logxantoj de Dedan; cxar malfelicxon de Esav Mi venigis sur lin, la tempon de lia puno.

9 Kiam venos al vi vinberkolektantoj, ili ne restigos forgesitajn berojn; se venos sxtelistoj en la nokto, ili rabos plenan kvanton.

10 CXar Mi nudigis Esavon, Mi malkasxis liajn sekretajn rifugxejojn, por ke li ne povu sin kasxi; ekstermitaj estas lia idaro, liaj fratoj, kaj liaj najbaroj, kaj li jam ne ekzistas.

11 Restigu viajn orfojn, Mi konservos ilian vivon; kaj viaj vidvinoj fidu Min.

12 CXar tiele diras la Eternulo:Jen tiuj, kiuj ne meritis trinki la pokalon, tamen gxin trinkos; cxu vi do povas resti nepunita? vi ne restos nepunita, sed vi nepre trinkos.

13 CXar Mi jxuris per Mi, diras la Eternulo, ke Bocra farigxos objekto de teruro, honto, ruinigo, kaj malbeno; kaj cxiuj gxiaj urboj farigxos ruinoj por eterne.

14 Diron mi auxdis de la Eternulo, kaj kuriero estas sendita al la nacioj:Kolektigxu kaj iru kontraux gxin, kaj levigxu por batalo.

15 CXar jen Mi faris vin malgranda inter la nacioj, malestimata inter la homoj.

16 Via malhumileco kaj la fiereco de via koro trompis vin, kiu logxas en la fendegoj de la rokoj kaj okupas suprojn de montoj; sed se vi ecx arangxus vian neston tiel alte, kiel aglo, ecx de tie Mi jxetos vin malsupren, diras la Eternulo.

17 Edom farigxos objekto de teruro; cxiu, kiu pasos preter li, miros kaj fajfos pri cxiuj liaj vundoj.

18 Kiel renversitaj estas Sodom kaj Gomora kaj iliaj najbarlokoj, diras la Eternulo, tiel ankaux tie neniu restos, neniu homido tie logxos.

19 Jen kiel leono li supreniras de la majesta Jordan kontraux la fortikan logxejon; cxar Mi rapide forpelos ilin de tie, kaj Mi estrigos tie tiun, kiu estas elektita. CXar kiu estas simila al Mi? kiu donos al Mi decidojn? kiu estas la pasxtisto, kiu povas kontrauxstari al Mi?

20 Tial auxskultu la decidon de la Eternulo, kiun Li decidis pri Edom, kaj Liajn intencojn, kiujn Li havas pri la logxantoj de Teman:la knaboj- pasxtistoj ilin fortrenos kaj detruos super ili ilian logxejon.

21 De la bruo de ilia falo ektremos la tero, ilian kriadon oni auxdos cxe la Rugxa Maro.

22 Jen li levigxos kiel aglo, ekflugos kaj etendos siajn flugilojn super Bocra; kaj la koro de la herooj de Edom en tiu tago estos kiel la koro de virino cxe la naskodoloroj.

23 Pri Damasko:Hontigitaj estas HXamat kaj Arpad, cxar, auxdinte malbonan sciigon, ili senkuragxigxis; cxe la maro ili tiel ektremis, ke ili ne povas trankviligxi.

24 Damasko senkuragxigxis, turnis sin, por forkuri; tremo atakis gxin, doloro kaj turmentoj gxin kaptis, kiel naskantinon.

25 Kial ne estas riparita la glora urbo, la gaja urbo?

26 Tial gxiaj junuloj falos sur gxiaj stratoj, kaj cxiuj militistoj pereos en tiu tago, diras la Eternulo Cebaot.

27 Kaj Mi ekbruligos fajron sur la murego de Damasko, kaj gxi ekstermos la palacojn de Ben-Hadad.

28 Pri Kedar, kaj pri la regnoj de HXacor, kiujn venkobatis Nebukadnecar, regxo de Babel: Tiele diras la Eternulo:Levigxu, iru kontraux Kedaron, kaj ruinigu la filojn de la oriento.

29 Iliaj tendoj kaj sxafaroj estos prenitaj; iliajn tapisxojn kaj cxiujn iliajn vazojn kaj iliajn kamelojn oni forprenos, kaj oni kriados al ili:Teruro cxirkauxe.

30 Forkuru, forigxu rapide, kasxu vin profunde, ho logxantoj de HXacor, diras la Eternulo; cxar Nebukadnecar, regxo de Babel, faras pri vi decidon kaj havas intencon kontraux vi.

31 Levigxu, iru kontraux popolon trankvilan, kiu sidas en sendangxereco, diras la Eternulo; gxi ne havas pordojn nek riglilojn, ili vivas izolite.

32 Kaj iliaj kameloj estos forrabitaj, kaj la multo de iliaj brutoj farigxos rabakiro; kaj Mi dispelos ilin al cxiuj ventoj, ilin, kiuj tondas la harojn sur la tempioj, kaj de cxiuj flankoj Mi venigos ilian malfelicxon, diras la Eternulo.

33 Kaj HXacor farigxos logxejo de sxakaloj, eterna dezerto; neniu tie restos, kaj neniu homido tie logxos.

34 Jen estas la vorto de la Eternulo, kiu aperis al la profeto Jeremia pri Elam, en la komenco de la regxado de Cidkija, regxo de Judujo:

35 Tiele diras la Eternulo Cebaot:Jen Mi rompos la pafarkon de Elam, ilian cxefan forton.

36 Kaj Mi venigos sur Elamon kvar ventojn de la kvar finoj de la cxielo, kaj Mi dispelos ilin al cxiuj tiuj ventoj; kaj ne ekzistos popolo, al kiu ne venus la dispelitoj el Elam.

37 Kaj Mi senkuragxigos Elamon antaux iliaj malamikoj, kaj antaux tiuj, kiuj celas ilian morton; kaj Mi venigos sur ilin malbonon, la flamon de Mia kolero, diras la Eternulo, kaj Mi persekutos ilin per la glavo, gxis Mi ekstermos ilin.

38 Kaj Mi starigos Mian tronon en Elam, kaj Mi pereigos tie la regxon kaj la eminentulojn, diras la Eternulo.

39 Tamen en la tempo estonta Mi revenigos la forkaptitojn de Elam, diras la Eternulo.

   

Біблія

 

Jeremia 50

Дослідження

   

1 Jen estas la vorto, kiun la Eternulo diris per la profeto Jeremia pri Babel kaj pri la lando de la HXaldeoj:

2 Sciigu al la nacioj kaj proklamu, levu standardon, proklamu, ne kasxu, diru:Prenita estas Babel, hontigita estas Bel, frakasita estas Merodahx, hontigitaj estas gxiaj idoloj, frakasitaj estas gxiaj statuoj.

3 CXar eliris kontraux gxin popolo el la nordo, kiu faros gxian landon dezerto, kaj ne plu estos logxanto en gxi:de homo gxis bruto cxio forigxos kaj foriros.

4 En tiuj tagoj kaj en tiu tempo, diras la Eternulo, venos la idoj de Izrael kune kun la idoj de Jehuda; ili iros kaj ploros, kaj sercxos la Eternulon, sian Dion.

5 Pri la vojo al Cion ili demandos, tien estos turnita ilia vizagxo:Venu, ni aligxos al la Eternulo per interligo eterna, neforgesebla.

6 Mia popolo estis kiel erarvagantaj sxafoj:ili pasxtistoj delogis ilin, erarvagigis ilin sur la montoj; de monto sur monteton ili vagis, ili forgesis sian sxafejon.

7 CXiuj, kiuj renkontis ilin, mangxis ilin; kaj iliaj malamikoj diris:Ni ne estas kulpaj, cxar ili pekis antaux la Eternulo, la logxejo de la vero, antaux la espero de iliaj patroj, la Eternulo.

8 Kuru el Babel kaj eliru el la lando de la HXaldeoj, kaj estu kiel virkaproj antaux la sxafoj.

9 CXar jen Mi vekos kaj venigos sur Babelon amason da grandaj popoloj el lando norda, kaj ili arangxos sin kontraux gxi, kaj gxi estos venkoprenita; iliaj sagoj, kiel lerta heroo, ne revenas vane.

10 Kaj HXaldeujo farigxos militakiro; cxiuj gxiaj prirabantoj satigxos, diras la Eternulo.

11 CXar vi gxojis, cxar vi triumfis, ho rabintoj de Mia heredajxo, cxar vi saltis, kiel bovidino sur herbo, kaj blekis, kiel fortaj cxevaloj,

12 tre hontigita estas via patrino, mokata estas via naskintino; jen estas la estonteco de la nacioj:dezerto, nelogxata tero, kaj stepo.

13 De la kolero de la Eternulo gxi farigxos nelogxata, kaj gxi tuta farigxos dezerta; cxiu, kiu iros preter Babel, miros kaj fajfos pri cxiuj gxiaj vundoj.

14 Pretigu vin kontraux Babel cxirkauxe, cxiuj strecxantoj de pafarkoj, pafu sur gxin, ne domagxu sagojn; cxar gxi pekis antaux la Eternulo.

15 Triumfe kriu kontraux gxi cxirkauxe; mallevigxis gxia mano, falis gxia fundamento, detruigxis gxiaj muregoj; cxar tio estas vengxo de la Eternulo; vengxu al gxi; kiel gxi agis, tiel agu kontraux gxi.

16 Ekstermu el Babel semanton kaj rikoltanton en la tempo de rikoltado; de la glavo de la tirano cxiu sin turnu al sia popolo, kaj cxiu forkuru en sian landon.

17 Izrael estas kiel disjxetita sxafaro; leonoj lin dispelis:la unua mangxis lin la regxo de Asirio, kaj cxi tiu lasta, Nebukadnecar, regxo de Babel, rompis al li la ostojn.

18 Tial tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Jen Mi punos la regxon de Babel kaj lian landon, kiel Mi punis la regxon de Asirio.

19 Kaj Mi revenigos Izraelon en lian logxejon, kaj li pasxtigxos sur Karmel kaj Basxan, kaj sur la monto de Efraim kaj en Gilead lia animo satigxos.

20 En tiuj tagoj kaj en tiu tempo, diras la Eternulo, oni sercxos malbonagon de Izrael, sed gxi ne estos, kaj pekon de Jehuda, sed gxi ne trovigxos; cxar Mi pardonos al tiuj, kiujn Mi restigos.

21 Iru kontraux la landon de la maldolcxigantoj, kontraux gxin kaj kontraux la logxantojn de la punejo; ruinigu kaj ekstermu cxion post ili, diras la Eternulo, kaj faru cxion tiel, kiel Mi ordonis al vi.

22 Bruo de batalo estas en la lando, kaj granda frakasado.

23 Kiele rompita kaj frakasita estas la martelo de la tuta tero! kiele dezertigxis Babel inter la nacioj!

24 Mi starigis reton por vi, kaj vi estas kaptita, ho Babel, antaux ol vi tion rimarkis; vi estas trovita kaj kaptita, cxar vi levigxis kontraux la Eternulon.

25 La Eternulo malfermis Sian trezorejon, kaj elprenis el tie la ilojn de Sia kolero; cxar ion por fari havas la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, en la lando de la HXaldeoj.

26 Iru kontraux gxin de plej malproksime, malfermu gxiajn grenejojn, piedpremu gxin kiel amasajxon, ekstermu gxin, ke nenio de gxi restu.

27 Dishaku per glavo cxiujn gxiajn bovojn; ili estu bucxataj. Ve al ili! cxar venis ilia tago, la tempo de ilia puno.

28 Auxdigxas vocxo de forkurantoj kaj forsavigxantoj el la lando Babela, por sciigi en Cion pri la vengxo de la Eternulo, nia Dio, pri la vengxo pro Lia templo.

29 Alvoku multajn kontraux Babelon, cxiujn, kiuj strecxas pafarkon; starigxu tendare cxirkaux gxi, ke neniu povu forsavigxi el gxi; repagu al gxi laux gxiaj agoj:cxion, kion gxi faris, faru al gxi; cxar gxi estis malhumila kontraux la Eternulo, kontraux la Sanktulo de Izrael.

30 Pro tio gxiaj junuloj falos sur gxiaj stratoj, kaj cxiuj gxiaj militistoj pereos en tiu tago, diras la Eternulo.

31 Jen Mi estas kontraux vi, ho malhumilulo, diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot; cxar venis via tago, la tempo de via puno.

32 Kaj la malhumilulo falpusxigxos kaj falos, kaj neniu lin levos; kaj Mi ekbruligos fajron en liaj urboj, kaj gxi ekstermos cxiujn liajn cxirkauxajxojn.

33 Tiele diras la Eternulo Cebaot:Turmentataj estas la idoj de Izrael kune kun la idoj de Jehuda; kaj cxiuj iliaj kaptintoj forte ilin tenas, ne volas forliberigi ilin.

34 Sed ilia Liberiganto estas forta, Eternulo Cebaot estas Lia nomo; Li defendos ilian aferon tiel, ke la tero skuigxos kaj la logxantoj de Babel ektremos.

35 Glavo falu sur la HXaldeojn, diras la Eternulo, sur la logxantojn de Babel, sur gxiajn eminentulojn kaj sagxulojn;

36 glavo sur la antauxdiristojn, ke ili malsagxigxu; glavo sur gxiajn heroojn, ke ili senkuragxigxu;

37 glavo sur gxiajn cxevalojn kaj sur gxiajn cxarojn, kaj sur cxiujn diversgentajn logxantojn, kiuj estas en gxi, ke ili farigxu kiel virinoj; glavo sur gxiajn trezorojn, ke ili estu disrabitaj.

38 Sekeco trafu gxiajn akvojn, ke ili malaperu; cxar tio estas lando de idoloj, kaj pri siaj monstroj ili fanfaronas.

39 Tial tie eklogxos stepaj bestoj kaj sxakaloj, kaj strutoj en gxi logxos; gxi neniam plu estos logxata, kaj neniu tie havos domon en cxiuj venontaj generacioj.

40 Kiel Dio renversis Sodomon kaj Gomoran kaj iliajn najbarlokojn, diras la Eternulo, tiel ankaux tie restos neniu kaj logxos neniu homido.

41 Jen venas popolo el nordo, granda nacio kaj multe da regxoj levigxas de la randoj de la tero.

42 Pafarkon kaj lancon ili tenas forte; kruelaj ili estas kaj senkompataj; ilia vocxo bruas kiel maro; sur cxevaloj ili rajdas, armite por la batalo kiel unu homo, kontraux vin, ho filino de Babel.

43 Auxdis la regxo de Babel la sciigon pri ili, kaj senfortigxis liaj manoj; suferego atakis lin, doloro kiel cxe naskantino.

44 Jen kiel leono li supreniras de la majesta Jordan kontraux la fortikan logxejon; cxar Mi rapide forpelos ilin de tie, kaj Mi estrigos tie tiun, kiu estas elektita. CXar kiu estas simila al Mi? kiu donos al Mi decidojn? kaj kiu estas la pasxtisto, kiu povas kontrauxstari al Mi?

45 Tial auxskultu la decidon de la Eternulo, kiun Li decidis pri Babel, kaj Liajn intencojn, kiujn Li havas pri la lando de la HXaldeoj:la knaboj- pasxtistoj ilin fortrenos, kaj detruos super ili ilian logxejon.

46 De la famo pri la preno de Babel ektremos la tero, kaj krio estos auxdata cxe la nacioj.

   

Коментар

 

Punishment

  

'Punishment' is the consummation of evil, because after punishment, reformation succeeds. This is why it says in Deuteronomy 25:3, 'that no more than forty stripes should be struck, lest thy brother become vile in thine eyes,' because 'forty' signifies the end of evil and the beginning of good, which is why 'more than forty stripes,' would not signify the beginning of good, or reformation.

(Посилання: Apocalypse Explained 633)