Біблія

 

Genezo 33

Дослідження

   

1 Jakob levis siajn okulojn, kaj vidis, ke jen venas Esav kaj kun li kvarcent homoj. Tiam li dividis la infanojn de Lea kaj de Rahxel kaj de la du sklavinoj.

2 Kaj li starigis la sklavinojn kaj iliajn infanojn antauxe, Lean kun sxiaj infanoj poste, kaj Rahxelon kun Jozef en la fino.

3 Kaj li mem pasis preter ilin, kaj klinigxis gxis la tero sep fojojn, antaux ol li atingis sian fraton.

4 Sed Esav kuris al li renkonte kaj cxirkauxprenis lin, kaj jxetis sin sur lian kolon kaj kisis lin; kaj ili ploris.

5 Esav levis siajn okulojn kaj ekvidis la virinojn kaj la infanojn, kaj diris: Kiuj estas cxe vi cxi tiuj? Jakob respondis: La infanoj, kiujn Dio favore donis al via sklavo.

6 Tiam alproksimigxis la sklavinoj, ili kaj iliaj infanoj, kaj profunde klinigxis.

7 Poste alproksimigxis ankaux Lea kaj sxiaj infanoj kaj klinigxis; fine alproksimigxis Jozef kaj Rahxel kaj klinigxis.

8 Tiam Esav diris: Kio estas tiu tuta tacxmento, kiun mi renkontis? Kaj Jakob respondis: Por akiri la favoron de mia sinjoro.

9 Sed Esav diris: Mi havas multe, mia frato; kio apartenas al vi, tio restu cxe vi.

10 Kaj Jakob diris: Ho ne! se mi akiris vian favoron, prenu mian donacon el mia mano; cxar mi vidis vian vizagxon, kvazaux mi vidus la vizagxon de Dio, kaj vi montrigxis favora al mi.

11 Prenu mian benon, kiu estas alportita al vi; cxar Dio favore donis al mi kaj mi havas cxion. Kaj li insistis, kaj tiu prenis.

12 Kaj Esav diris: Ni levigxu kaj iru, kaj mi iros apud vi.

13 Sed Jakob diris al li: Mia sinjoro scias, ke la infanoj estas malfortaj, kaj la sxafoj kaj bovoj cxe mi estas tro junaj; se oni pelos ilin dum unu tago, la brutaro mortos.

14 Mia sinjoro iru antaux sia sklavo, kaj mi kondukos malrapide, kiel iros la brutoj, kiuj estas antaux mi, kaj kiel iros la infanoj, gxis mi venos al mia sinjoro en Seir.

15 Tiam Esav diris: Mi restigos cxe vi iujn el la homoj, kiuj estas kun mi. Sed Jakob diris: Por kio? lasu min nur posedi la favoron de mia sinjoro.

16 Kaj en tiu tago Esav returne foriris sian vojon al Seir.

17 Kaj Jakob ekiris al Sukot kaj konstruis al si domon, kaj por siaj brutoj li faris kabanojn; tial la loko ricevis la nomon Sukot.

18 Veninte el Mezopotamio, Jakob alvenis bonstate en la urbo de SXehxem, kiu estas en la lando Kanaana; kaj li starigis sian tendaron antaux la urbo.

19 Kaj la kampoparton, sur kiu li starigis sian tendon, li acxetis el la manoj de la filoj de HXamor, la patro de SXehxem, por cent kesitoj.

20 Kaj li starigis tie altaron, kaj li nomis gxin El, la Dio de Izrael.

   

Біблія

 

Genezo 22

Дослідження

   

1 Post tiuj okazintajxoj Dio provis Abrahamon, kaj diris al li: Abraham! Kaj tiu respondis: Jen mi estas.

2 Kaj Li diris: Prenu vian filon, vian solan, kiun vi amas, Isaakon, kaj iru en la landon Morija, kaj oferu lin tie kiel bruloferon sur unu el la montoj, kiun Mi montros al vi.

3 Kaj Abraham levigxis frue matene kaj selis sian azenon kaj prenis siajn du junulojn kun si kaj sian filon Isaak; kaj li fendis lignon por brulofero, kaj levigxis kaj iris al tiu loko, pri kiu diris al li Dio.

4 En la tria tago Abraham levis siajn okulojn kaj ekvidis la lokon de malproksime.

5 Kaj Abraham diris al siaj junuloj: Restu cxi tie kun la azeno, kaj mi kun la knabo iros tien, kaj ni adorklinigxos kaj revenos al vi.

6 Kaj Abraham prenis la lignon por la brulofero kaj metis gxin sur sian filon Isaak, kaj li prenis en sian manon la fajron kaj la trancxilon; kaj ili iris ambaux kune.

7 Kaj Isaak diris al sia patro Abraham: Mia patro! Kaj tiu respondis: Jen mi estas, mia filo. Kaj li diris: Jen estas la fajro kaj la ligno, sed kie estas la sxafo por la brulofero?

8 Kaj Abraham diris: Dio antauxvidos al Si la sxafon por la brulofero, mia filo. Kaj ili iris ambaux kune.

9 Kaj ili venis al la loko, pri kiu diris al li Dio; kaj Abraham konstruis tie la altaron kaj surmetis la lignon, kaj ligis sian filon Isaak kaj metis lin sur la altaron super la ligno.

10 Kaj Abraham etendis sian manon kaj prenis la trancxilon, por bucxi sian filon.

11 Kaj ekvokis al li angxelo de la Eternulo el la cxielo, kaj diris: Abraham, Abraham! Kaj li respondis: Jen mi estas.

12 Kaj Tiu diris: Ne etendu vian manon sur la knabon, kaj faru al li nenion; cxar nun Mi scias, ke vi timas Dion kaj vi ne indulgis pro Mi vian filon, la solan.

13 Kaj Abraham levis siajn okulojn, kaj vidis, ke jen virsxafo malantauxe implikigxis per la kornoj en la arbetajxoj. Kaj Abraham iris kaj prenis la virsxafon, kaj oferis gxin kiel bruloferon anstataux sia filo.

14 Kaj Abraham donis al tiu loko la nomon: La Eternulo Vidas; tial oni ankoraux nun diras: Sur la monto, kie la Eternulo aperas.

15 Kaj denove angxelo de la Eternulo vokis al Abraham el la cxielo,

16 kaj diris: Mi jxuras per Mi, diras la Eternulo, ke cxar vi faris tiun aferon kaj ne indulgis vian filon, la solan;

17 tial Mi benos vin kaj Mi multigos vian idaron simile al la steloj de la cxielo kaj al la sablo sur la bordo de la maro; kaj via idaro posedos la pordegojn de siaj malamikoj.

18 Kaj benigxos per via idaro cxiuj popoloj de la tero, pro tio, ke vi obeis Mian vocxon.

19 Kaj Abraham revenis al siaj junuloj, kaj ili levigxis kaj iris kune al Beer-SXeba; kaj Abraham logxis en Beer-SXeba.

20 Post tiuj okazintajxoj oni sciigis al Abraham, dirante: Jen ankaux Milka naskis infanojn al via frato Nahxor:

21 la unuenaskiton Uc, kaj lian fraton Buz, kaj Kemuelon, la patron de Aram;

22 kaj Kesedon kaj HXazon kaj Pildasxon kaj Jidlafon kaj Betuelon.

23 Kaj de Betuel naskigxis Rebeka. CXi tiujn ok naskis Milka al Nahxor, la frato de Abraham.

24 Kaj lia kromvirino, nome Reuma, ankaux naskis: Tebahxon kaj Gahxamon kaj Tahxasxon kaj Maahxan.