Біблія

 

Ezekiel 28

Дослідження

   

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

2 Ho filo de homo, diru al la reganto de Tiro:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke via koro fierigxis, kaj vi diris:Mi estas dio, mi sidas sur dia trono en la mezo de la maroj; dum vi estas homo, sed ne dio, kvankam vi rigardas vian koron kiel koron de dio;

3 kvazaux vi estus pli sagxa ol Daniel kaj nenio estus kasxita antaux vi;

4 kvazaux per via sagxeco kaj via kompetenteco vi akirus al vi la potencon kaj kolektus oron kaj argxenton en vian trezorejon;

5 kvazaux per via granda sagxeco en via komercado vi grandigus vian ricxecon, kaj via koro fierigxis pro via ricxeco:

6 pro tio tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXar vi rigardas vian koron kiel koron de dio,

7 tial jen Mi venigos kontraux vin fremdulojn, la plej terurajn el la popoloj; kaj ili nudigos siajn glavojn kontraux la belajxojn de via sagxeco kaj malaperigos vian brilon.

8 En pereon ili pusxos vin, kaj vi mortos en la mezo de la maro per morto de bucxitoj.

9 CXu antaux via mortiganto vi diros:Mi estas dio; dum vi estas ne dio, sed homo en la mano de via mortiganto?

10 Per morto de necirkumciditoj vi mortos de la manoj de fremduloj; cxar Mi tion parolis, diras la Sinjoro, la Eternulo.

11 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

12 Ho filo de homo, ekkantu funebran kanton pri la regxo de Tiro, kaj diru al li:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Vi estas sigelo de perfekteco, plena de sagxo kaj plej alta grado de beleco.

13 Vi estis en Eden, la gxardeno de Dio; cxiaspecaj multekostaj sxtonoj vin kovris:rubeno, topazo, diamanto, sukceno, berilo, jaspiso, safiro, smeraldo, ametisto, kaj oro estis la ornamo de viaj tamburinoj kaj flutoj; cxio estis preta en la tago de via kreigxo.

14 Vi estas kerubo, kiu sin etendas kaj protektas; kaj Mi metis vin sur la sanktan monton de Dio, kie vi iradis inter fajraj sxtonoj.

15 Vi estis perfekta en via konduto de post la tago de via kreigxo, gxis trovigxis en vi malbonago.

16 Pro la grandeco de via komercado via interno plenigxis de maljusteco, kaj vi pekis; tial Mi dejxetos vin de la monto de Dio, kaj malaperigos vin, ho kerubo protektanto, el inter la fajraj sxtonoj.

17 De via beleco fierigxis via koro, pro via majesteco vi perdis vian sagxon; tial Mi jxetos vin sur la teron kaj faros vin mokatajxo antaux la regxoj.

18 Per la multo de viaj malbonagoj kaj per via malhonesta komercado vi malhonoris vian sanktejon; kaj Mi elirigos el vi fajron, kiu ekstermos vin, kaj Mi faros vin cindro sur la tero antaux la okuloj de cxiuj viaj vidantoj.

19 CXiuj, kiuj konas vin inter la popoloj, eksentos teruron pri vi; vi neniigxis, kaj neniam plu ekzistos.

20 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

21 Ho filo de homo, turnu vian vizagxon al Cidon, kaj profetu pri gxi,

22 kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iras kontraux vin, ho Cidon; kaj Mi glorigxos inter vi, kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi faros kontraux gxi jugxon kaj montros sur gxi Mian sanktecon.

23 Mi sendos sur gxin peston, kaj sangoversxadon sur gxiajn stratojn, kaj falos en gxi mortigitoj de glavo, kiu estos direktita kontraux gxin de cxiuj flankoj; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

24 Kaj gxi ne plu estos por la domo de Izrael pikanta dorno nek doloriganta pikilo pli ol cxiuj malbondezirantaj najbaroj; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo.

25 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kiam Mi kolektos la domon de Izrael el la popoloj, inter kiujn gxi estis disjxetita, kaj montros sur gxi Mian sanktecon antaux la okuloj de la nacioj, tiam ili logxos sur sia tero, kiun Mi donis al Mia servanto Jakob.

26 Kaj ili logxos sur gxi sendangxere, kaj konstruos domojn kaj plantos vinbergxardenojn; jes, ili logxos en sendangxereco, kiam Mi faros jugxon kontraux cxiuj iliaj malbondezirantoj cxirkaux ili; kaj ili ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas ilia Dio.

   

Біблія

 

Genezo 43

Дослідження

   

1 La malsato estis tre premanta en la lando.

2 Kiam ili formangxis la grenon, kiun ili venigis el Egiptujo, ilia patro diris al ili: Iru denove kaj acxetu por ni iom da pano.

3 Tiam Jehuda diris al li jene: Tiu homo tre severe diris al ni: Ne aperu antaux mi, se via frato ne estos kun vi.

4 Se vi sendos nian fraton kun ni, tiam ni iros kaj acxetos por vi panon;

5 sed se vi ne sendos, tiam ni ne iros; cxar tiu homo diris al ni: Ne aperu antaux mi, se via frato ne estos kun vi.

6 Kaj Izrael diris: Kial vi faris al mi tian malbonon, kaj diris al la homo, ke vi havas ankoraux fraton?

7 Kaj ili diris: La homo severe demandis pri ni kaj pri nia familio, dirante: CXu via patro ankoraux vivas? cxu vi havas fraton? Kaj ni respondis al li tiujn demandojn. CXu ni povis scii, ke li diros: Venigu vian fraton?

8 Kaj Jehuda diris al sia patro Izrael: Sendu la knabon kun mi, tiam ni levigxos kaj iros, por ke ni vivu kaj ne mortu, ni kaj vi kaj niaj infanoj.

9 Mi garantios por li, el miaj manoj vi lin postulos. Se mi ne revenigos lin al vi kaj ne starigos antaux via vizagxo, tiam mi estos kulpa antaux vi dum la tuta vivo.

10 Se ni ne prokrastus, ni jam du fojojn estus revenintaj.

11 Tiam diris al ili ilia patro Izrael: Se estas tiel, tiam faru jene: prenu el la plej bonaj fruktoj de la lando en viajn vazojn, kaj alportu al la homo donacon: iom da balzamo kaj iom da mielo, aromajxon kaj mirhon, pistakojn kaj migdalojn.

12 Kaj da mono prenu duoblan sumon en viajn manojn, kaj la monon, kiu estis metita returne en la aperturojn de viaj sakoj, redonu per viaj manoj: eble okazis eraro.

13 Kaj vian fraton prenu, kaj levigxu kaj iru returne al tiu homo.

14 Kaj Dio la Plejpotenca akirigu al vi kompaton de tiu homo, ke li resendu kun vi vian alian fraton kaj Benjamenon; sed mi, se mi seninfanigxis, mi restu seninfana.

15 Kaj la homoj prenis tiujn donacojn, kaj da mono ili prenis duoblan sumon en siajn manojn, kaj ankaux Benjamenon; kaj ili levigxis kaj iris Egiptujon kaj starigxis antaux Jozef.

16 Kiam Jozef vidis kun ili Benjamenon, li diris al la estro de sia domo: Enkonduku tiujn homojn en la domon, kaj bucxu bruton kaj pretigu; cxar kun mi mangxos tiuj homoj hodiaux tagmeze.

17 Kaj la homo faris, kiel diris Jozef, kaj la homo enkondukis tiujn homojn en la domon de Jozef.

18 Kaj tiuj homoj ektimis, kiam oni enkondukis ilin en la domon de Jozef, kaj ili diris: Pro la mono, kiu antauxe estis metita returne en niajn sakojn, oni enkondukis nin, por jxeti sur nin kalumnion kaj ataki nin, kaj preni nin kiel sklavojn kune kun niaj azenoj.

19 Kaj ili aliris al la homo, kiu estis estro super la domo de Jozef, kaj ekparolis al li cxe la pordo de la domo.

20 Kaj ili diris: Pardonu, nia sinjoro! ni estis venintaj, por acxeti panon;

21 sed kiam ni venis al la noktohaltejo kaj ni malfermis niajn sakojn, ni ekvidis, ke la mono de cxiu el ni estas en la aperturo de lia sako, nia mono laux gxia plena pezo; tial ni gxin realportis per niaj manoj.

22 Kaj alian monon ni alportis per niaj manoj, por acxeti panon. Ni ne scias, kiu metis nian monon en niajn sakojn.

23 Kaj li diris: Estu trankvilaj, ne timu. Via Dio kaj la Dio de via patro donis al vi trezoron en viajn sakojn; vian monon mi ricevis. Kaj li elkondukis al ili Simeonon.

24 Kaj tiu homo enkondukis ilin en la domon de Jozef kaj donis akvon, kaj ili lavis siajn piedojn; kaj li donis mangxon al iliaj azenoj.

25 Kaj ili pretigis la donacojn por la veno de Jozef tagmeze; cxar ili auxdis, ke tie ili mangxos panon.

26 Kaj Jozef venis hejmen; kaj ili alportis al li en la domon la donacojn, kiujn ili havis en la manoj, kaj klinigxis al li gxis la tero.

27 Kaj li demandis ilin pri ilia farto, kaj diris: CXu bone fartas via maljuna patro, pri kiu vi diris al mi? cxu li vivas ankoraux?

28 Kaj ili diris: Via sklavo nia patro fartas bone; li vivas ankoraux. Kaj ili klinigxis kaj jxetis sin antaux li sur la teron.

29 Kaj li levis siajn okulojn, kaj ekvidis sian fraton Benjamen, la filon de lia patrino, kaj li diris: CXu tio estas via plej juna frato, pri kiu vi diris al mi? Kaj li diris: Dio vin favoru, mia filo.

30 Kaj Jozef forrapidis, cxar ekflamis lia interno pro lia frato kaj li volis plori. Kaj li eniris en internan cxambron kaj ploris tie.

31 Sed li lavis sian vizagxon kaj eliris, kaj tenis sin forte, kaj diris: Surtabligu panon!

32 Kaj oni surtabligis por li aparte, kaj por ili aparte, kaj por la Egiptoj, kiuj mangxis kun li, aparte; cxar la Egiptoj ne povas mangxi panon kun Hebreoj: tio estas abomenindajxo por ili.

33 Kaj ili sidigxis antaux li, pli maljuna laux sia maljuneco kaj pli juna laux sia juneco; kaj la homoj miris unu antaux alia.

34 Kaj oni portis al ili mangxajxon de lia tablo; sed la porcio de Benjamen estis kvinoble pli granda, ol la porcioj de cxiuj. Kaj ili trinkis kaj ebriigxis kun li.