Biblija

 

Nombroj 12

Studija

   

1 Kaj ekparolis Mirjam kaj Aaron kontraux Moseo pro la edzino Etiopino, kiun li prenis; cxar li prenis al si edzinon Etiopinon.

2 Kaj ili diris:CXu nur kun Moseo parolis la Eternulo? Li parolis ja ankaux kun ni. Kaj la Eternulo tion auxdis.

3 Sed Moseo estis homo tre modesta, pli ol cxiuj homoj sur la tero.

4 Kaj subite diris la Eternulo al Moseo kaj al Aaron kaj al Mirjam:Eliru vi tri al la tabernaklo de kunveno. Kaj ili eliris cxiuj tri.

5 Kaj la Eternulo mallevigxis en nuba kolono kaj starigxis cxe la pordo de la tabernaklo, kaj Li vokis Aaronon kaj Mirjamon, kaj ili ambaux eliris.

6 Kaj Li diris:Auxskultu Miajn vortojn:se iu el vi estas profeto de la Eternulo, Mi aperas al li en vizio, Mi parolas kun li en songxo;

7 sed ne tiel estas kun Mia sklavo Moseo:en Mia tuta domo li estas konfidato.

8 Busxon kontraux busxo Mi parolas kun li, kaj malkasxe, ne per enigmoj; kaj la bildon de la Eternulo li vidas. Kial vi ne timis paroli kontraux Mia sklavo Moseo?

9 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux ili, kaj Li foriris.

10 Kaj la nubo forturnigxis de super la tabernaklo, kaj jen Mirjam kovrigxis per lepro, kiel per negxo. Kaj Aaron turnigxis al Mirjam, kaj li ekvidis, ke sxi estas lepra.

11 Kaj Aaron diris al Moseo:Mi petas, mia sinjoro, ne kalkulu al ni kiel pekon, ke ni agis malsagxe kaj ke ni pekis;

12 ho, sxi ne estu kiel malvivulo, cxe kiu tuj post la eliro el la ventro de sia patrino forkonsumigxis jam duono de la korpo.

13 Kaj Moseo ekkriis al la Eternulo, dirante:Mi petas Vin, ho Dio, sanigu sxin.

14 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Se sxia patro estus kracxinta sur sxian vizagxon, cxu sxi tiam ne hontus sep tagojn? sxi estu do ensxlosita dum sep tagoj ekster la tendaro, kaj poste sxi revenu.

15 Kaj Mirjam estis ensxlosita ekster la tendaro dum sep tagoj; kaj la popolo ne elmovigxis, gxis Mirjam revenis.

16 Poste la popolo ekvojiris de HXacerot kaj haltis tendare en la dezerto Paran.

   

Komentar

 

Explanation of Numbers 12

Po Henry MacLagan

Verses 1-5. On the opposition of perverted good and perverted truth to Divine Truth in a state of temptation.

Verses 6-9. There is revelation in consequence, showing the distinction between the manifestation of truth to the internal and the external, or to the celestial and spiritual man, and also that the external man is averted from the Lord and ceases to recognize the truth.

Verses 10-12. And then, when truth is revealed without appearances, there is profanation, which, seen and acknowledged, induces a state of repentance.

Verses 13-16. Consequently, there is, internally, a desire for restoration from a state of profanation; and revelation is made that this can only be removed by regeneration successively.

Biblija

 

Joel 2:28

Studija

       

28 "It will happen afterward, that I will pour out my Spirit on all flesh; and your sons and your daughters will prophesy. Your old men will dream dreams. Your young men will see visions.