Biblija

 

Eliro 7

Studija

   

1 Sed la Eternulo diris al Moseo:Vidu, mi faris vin dio por Faraono; kaj via frato Aaron estos via profeto.

2 Vi parolos cxion, kion Mi ordonos al vi; kaj via frato Aaron parolos al Faraono, ke li ellasu la Izraelidojn el sia lando.

3 Sed Mi malmoligos la koron de Faraono, kaj Mi multigos Miajn signojn kaj Miajn miraklojn en la lando Egipta.

4 Kaj Faraono vin ne auxskultos, kaj Mi metos Mian manon sur Egiptujon, kaj Mi elirigos Mian militistaron, Mian popolon, la Izraelidojn, el la lando Egipta per grandaj jugxoj.

5 Kaj la Egiptoj sciigxos, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi etendos Mian manon super la Egiptojn kaj elirigos la Izraelidojn el inter ili.

6 Kaj Moseo kaj Aaron faris, kiel ordonis al ili la Eternulo; tiel ili faris.

7 Moseo havis la agxon de okdek jaroj, kaj Aaron havis la agxon de okdek tri jaroj, kiam ili parolis al Faraono.

8 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:

9 Se Faraono diros al vi, ke vi faru miraklon, tiam diru al Aaron:Prenu vian bastonon kaj jxetu gxin antaux Faraonon; gxi farigxos serpento.

10 Moseo kaj Aaron venis al Faraono, kaj faris tiel, kiel ordonis la Eternulo. Aaron jxetis sian bastonon antaux Faraonon kaj antaux liajn servantojn, kaj gxi farigxis serpento.

11 Tiam ankaux Faraono alvokis la sagxulojn kaj sorcxistojn; kaj ankaux ili, la Egiptaj sorcxistoj, per siaj sorcxoj faris tiel.

12 CXiu el ili jxetis sian bastonon, kaj ili farigxis serpentoj; sed la bastono de Aaron englutis iliajn bastonojn.

13 Kaj malmoligxis la koro de Faraono, kaj li ne auxskultis ilin, kiel diris la Eternulo.

14 Tiam la Eternulo diris al Moseo:Obstina estas la koro de Faraono, li ne volas forliberigi la popolon.

15 Iru al Faraono matene; li eliros al la akvo; starigxu renkonte al li sur la bordo de la rivero, kaj la bastonon, kiu transformigxis en serpenton, prenu en vian manon.

16 Kaj diru al li:La Eternulo, Dio de la Hebreoj, sendis min al vi, por diri:Permesu al Mia popolo iri kaj fari al Mi servon en la dezerto; sed jen vi gxis nun ne obeis.

17 Tiel diris la Eternulo:Per tio vi sciigxos, ke Mi estas la Eternulo:jen per la bastono, kiu estas en mia mano, mi frapos la akvon, kiu estas en la rivero, kaj gxi transformigxos en sangon.

18 Kaj la fisxoj, kiuj estas en la rivero, mortos, kaj la rivero malbonodoros, kaj la Egiptoj abomenos trinki akvon el la rivero.

19 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Diru al Aaron:Prenu vian bastonon, kaj etendu vian manon super la akvojn de la Egiptoj, super iliajn riverojn, super iliajn torentojn kaj super iliajn lagojn kaj super cxian kolektigxon de iliaj akvoj, kaj ili farigxu sango; kaj estu sango en la tuta lando Egipta, en la vazoj lignaj kaj en la vazoj sxtonaj.

20 Kaj Moseo kaj Aaron faris tiel, kiel ordonis la Eternulo. Kaj li levis la bastonon, kaj frapis la akvon, kiu estis en la rivero, antaux la okuloj de Faraono kaj antaux la okuloj de liaj servantoj; kaj la tuta akvo, kiu estis en la rivero, transformigxis en sangon.

21 Kaj la fisxoj, kiuj estis en la rivero, mortis, kaj la rivero farigxis malbonodora, kaj la Egiptoj ne povis trinki akvon el la rivero; kaj estis sango en la tuta lando Egipta.

22 Sed tiel same faris la sorcxistoj de Egiptujo per siaj sorcxoj. Kaj malmoligxis la koro de Faraono, kaj li ne auxskultis ilin, kiel diris la Eternulo.

23 Kaj Faraono turnigxis kaj eniris en sian domon, kaj lia koro ne atentis ecx tion.

24 Kaj cxiuj Egiptoj ekfosis cxirkaux la rivero pro akvo por trinki, cxar ili ne povis trinki la akvon el la rivero.

25 Pasis sep tagoj, post kiam la Eternulo frapis la riveron.

   

Iz Swedenborgovih djela

 

Apocalypse Explained #574

Proučite ovaj odlomak

  
/ 1232  
  

574. And I heard the number of them.- This signifies their quality perceived, as is evident from the signification of hearing, as denoting to perceive (see above, n. 14, 529); and from the signification of number, as denoting the quality of the thing treated of, concerning which, see above (n. 429); here, the quality of the falsities of evil that conspire against the truths of good, from which and on behalf of which are the reasonings of the sensual man, which are signified by the number of the armies of the horsemen, spoken of just above. But the quality of these is further described in the next verse in these words: "And thus I saw the horses in the vision, and them that sat on them, having breast-plates fiery, and purple, and sulphurous; and the heads of the horses as the heads of lions; and out of their mouths went forth fire, smoke, and brimstone." These words are expressive of the quality that is here signified by number. Some reference to number appears to be meant here by number, but in the spiritual world numbers do not exist, for spaces and times there are not measured and determined by numbers, as in the natural world, therefore all numbers, in the Word, signify things, and the number itself signifies the quality of the thing treated of, see above (n. 203, 336, 429, 430); and in Heaven and Hell 263).

  
/ 1232  
  

Translation by Isaiah Tansley. Many thanks to the Swedenborg Society for the permission to use this translation.

Biblija

 

Isaiah 14:27

Studija

       

27 For Yahweh of Armies has planned, and who can stop it? His hand is stretched out, and who can turn it back?"