Biblija

 

Deuteronomio 1:20

Studija

       

20 Kaj mi diris al vi:Vi venis al la monto de la Amoridoj, kiun la Eternulo, nia Dio, donas al ni;

Biblija

 

Psalmoj 82

Studija

   

1 Psalmo de Asaf. Dio starigxis en Dia anaro; Inter la dioj Li jugxas.

2 GXis kiam vi jugxos maljuste, Kaj privilegios la personojn de malvirtuloj? Sela.

3 Estu justaj al malricxulo kaj orfo; Rilate afliktiton kaj senhavulon estu virtaj.

4 Liberigu malricxulon kaj mizerulon; El la mano de malvirtulo ilin savu.

5 Ili ne scias kaj ne komprenas, En mallumo ili marsxas; Eksxanceligxis cxiuj fundamentoj de la tero.

6 Mi diris:Vi estas dioj, Kaj cxiuj vi estas filoj de la Plejaltulo;

7 Sed vi mortos, kiel homoj, Kaj vi falos, kiel cxiu el la potenculoj.

8 Levigxu, ho Dio, jugxu la teron; CXar Vi heredas cxiujn popolojn.