1
Kaj Elija, la Tesxebano, el la logxantoj de Gilead, diris al Ahxab:Kiel vivas la Eternulo, Dio de Izrael, antaux kiu mi staras, ne estos en cxi tiuj jaroj roso nek pluvo, krom en la okazo, se mi tion diros.
2
Kaj aperis la vorto de la Eternulo al li, dirante:
3
Foriru de cxi tie, kaj direktu vin orienten, kaj kasxu vin cxe la torento Kerit, kiu estas oriente de Jordan.
4
El tiu torento vi trinkados, kaj al la korvoj Mi ordonis, ke ili tie vin nutru.
5
Kaj li iris kaj faris, kiel ordonis la Eternulo; li iris kaj restis cxe la torento Kerit, kiu estas oriente de Jordan.
6
Kaj la korvoj alportadis al li panon kaj viandon matene kaj panon kaj viandon vespere; kaj el la torento li trinkadis.
7
Post kelka tempo la torento elsekigxis, cxar ne estis pluvo en la lando.