Psalmoj 73

Funda

   

1 Psalmo de Asaf. Jes, bona estas Dio por Izrael, Por tiuj, kiuj havas puran koron.

2 Sed mi-apenaux ne falsxanceligxis miaj piedoj, Preskaux elglitis miaj pasxoj.

3 CXar mi cxagrenigxis pro la fanfaronuloj, Vidante la bonstaton de la malvirtuloj.

4 CXar ili ne havas suferojn de morto, Kaj iliaj fortoj estas fortikaj.

5 Ili ne partoprenas en la zorgoj de homoj, Kaj ili ne suferas kun aliaj homoj.

6 Tial ilian kolon cxirkauxvolvis fiereco, Kaj perforteco ilin vestas kiel ornamo.

7 Pro graso elmetigxis iliaj okuloj, Superbordigxis en ilia koro la intencoj.

8 Ili mokas, ili parolas malbonintence pri premado; Ili parolas de alte.

9 Kontraux la cxielon ili levas sian busxon, Kaj ilia lango promenas sur la tero.

10 Tial tien ankaux iras Lia popolo, Kaj ili akvon cxerpas abunde.

11 Kaj ili diras:Kiel Dio scias? Kaj cxu la Plejaltulo komprenas?

12 Jen tiuj estas malvirtuloj, Kaj ili estas felicxuloj de la mondo kaj atingis ricxecon!

13 Nur vane mi purigis mian koron Kaj lavis per senkulpeco miajn manojn,

14 Kaj mi turmentigxas cxiutage Kaj mi suferas punon cxiumatene!

15 Se mi intencus paroli kiel ili, Tiam mi farigxus perfida al la generacio de Viaj filoj.

16 Mi meditis, por kompreni cxi tion; Sed gxi estis malfacila en miaj okuloj,

17 GXis mi venis en la sanktejon de Dio Kaj ekkomprenis la finon de tio.

18 Vi starigas ilin sur glitiga loko; Kaj Vi jxetas ilin en pereon.

19 Kiel momente ili ruinigxis! Pereis, malaperis de subita teruro!

20 Simile al songxo post la vekigxo, Vi, ho mia Sinjoro, en kolero tute sensignifigas ilian bildon.

21 Kiam bolis mia koro Kaj turmentigxis mia internajxo,

22 Tiam mi estis senklerulo kaj mi ne komprenis; Mi estis kiel bruto antaux Vi.

23 Sed mi cxiam estas apud Vi; Vi tenas min je la dekstra mano.

24 Per Via konsilo Vi min kondukas, Kaj poste Vi akceptas min kun honoro.

25 Kiu estas por mi en la cxielo? Kaj krom Vi mi nenion volas sur la tero.

26 Konsumigxas mia karno kaj mia koro; Sed la fortikajxo de mia koro kaj mia parto estas Dio por eterne.

27 Jen tiuj, kiuj malproksimigxas de Vi, pereas; Vi ekstermas cxiun, kiu perfidigxis al Vi.

28 Sed al mi estas bone, ke mi estas proksima al Dio; Sur mian Sinjoron, sur la Eternulon, mi metis mian fidon, Por rakonti cxiujn Viajn farojn.

   
Scroll to see more.