Ijob 23

Funda

   

1 Ijob respondis kaj diris:

2 Ecx hodiaux mia parolado restas maldolcxa; Mia suferado estas pli peza, ol miaj gxemoj.

3 Ho, se mi scius, kiamaniere mi povas Lin trovi, Veni al Lia trono!

4 Mi prezentus al Li jugxan aferon, Kaj mian busxon mi plenigus per argumentoj.

5 Mi ekscius la vortojn, kiujn Li respondus al mi; Mi komprenus, kion Li dirus al mi.

6 CXu en la grandeco de Sia forto Li luktus kontraux mi? Ne, Li nur atentu min;

7 Tiam pravulo procesus kun Li, Kaj mi liberigxus por cxiam de mia Jugxanto.

8 Sed jen mi iras antauxen, kaj Li tie ne estas; Mi iras malantauxen, kaj mi Lin ne rimarkas;

9 Se Li faras ion maldekstre, mi Lin ne trovas; Se Li kasxas Sin dekstre, mi Lin ne vidas.

10 Sed mian vojon Li konas; Se Li min elprovos, mi eliros kiel oro.

11 Sur Lia irejo forte tenigxas mia piedo; Lian vojon mi konservis, kaj ne forklinigxis.

12 Mi ne deturnas min de la ordonoj de Liaj lipoj; Pli ol mian propran legxon mi konservis la dirojn de Lia busxo.

13 Sed Li estas sola:kiu kontrauxstaros al Li? Kion Lia animo deziras, tion Li faras.

14 Kio estas destinita por mi, tion Li plenumos; Kaj Li havas multe da similaj aferoj.

15 Tial mi tremas antaux Lia vizagxo, Mi primeditas, kaj mi timas Lin.

16 Dio senkuragxigis mian koron, Kaj la Plejpotenculo min konfuzis.

17 CXar mi ne estas neniigita antaux la mallumo, Kaj antaux mia vizagxo Li ne kovris la mallumon.