圣经文本

 

Genezo第25章

学习

   

1 Kaj Abraham prenis alian edzinon, kiu estis nomata Ketura.

2 Kaj sxi naskis al li Zimranon kaj Joksxanon kaj Medanon kaj Midjanon kaj Jisxbakon kaj SXuahxon.

3 Kaj de Joksxan naskigxis SXeba kaj Dedan. Kaj la filoj de Dedan estis la Asxuridoj, Letusxidoj, kaj Leumidoj.

4 Kaj la filoj de Midjan estis Efa kaj Efer kaj HXanohx kaj Abida kaj Eldaa. CXiuj cxi tiuj estis la filoj de Ketura.

5 Kaj Abraham fordonis cxion, kion li havis, al Isaak.

6 Kaj al la filoj de siaj kromvirinoj Abraham donis donacojn, kaj foririgis ilin de sia filo Isaak, ankoraux dum sia vivo, orienten, en landon orientan.

7 Kaj la nombro de la jaroj de vivo de Abraham, kiujn li travivis, estis cent sepdek kvin jaroj.

8 Kaj Abraham konsumigxis kaj mortis en bona maljuneco, profundagxa kaj sata de vivo, kaj li alkolektigxis al sia popolo.

9 Kaj enterigis lin liaj filoj Isaak kaj Isxmael en la duobla kaverno, kiu trovigxas antaux Mamre, sur la kampo de Efron, filo de Cohxar, la HXetido.

10 Sur la kampo, kiun acxetis Abraham de la filoj de HXet, tie estas enterigitaj Abraham kaj lia edzino Sara.

11 Kaj post la morto de Abraham Dio benis lian filon Isaak. Kaj Isaak logxis cxe la puto de la Vivanto-Vidanto.

12 Kaj jen estas la generaciaro de Isxmael, filo de Abraham, kiun Hagar, la Egiptino, sklavino de Sara, naskis al Abraham;

13 kaj jen estas la nomoj de la filoj de Isxmael, laux iliaj nomoj kaj generacioj: Nebajot, la unuenaskita de Isxmael, kaj Kedar kaj Adbeel kaj Mibsam

14 kaj Misxma kaj Duma kaj Masa,

15 HXadad kaj Tema, Jetur, Nafisx, kaj Kedma.

16 Tio estas la filoj de Isxmael, kaj tio estas iliaj nomoj en iliaj vilagxoj kaj tendaroj, dek du princoj super siaj gentoj.

17 Kaj la dauxro de la vivo de Isxmael estis cent tridek sep jaroj; kaj li konsumigxis kaj mortis kaj alkolektigxis al sia popolo.

18 Kaj ili logxis de HXavila gxis SXur, kiu estas antaux Egiptujo, sur la vojo al Asirio. Antaux cxiuj siaj fratoj li logxis.

19 Kaj jen estas la generaciaro de Isaak, filo de Abraham: de Abraham naskigxis Isaak.

20 Kaj Isaak havis la agxon de kvardek jaroj, kiam li prenis kiel edzinon Rebekan, filinon de Betuel la Siriano, el Mezopotamio, fratinon de Laban la Siriano.

21 Kaj Isaak pregxis al la Eternulo pri sia edzino, cxar sxi estis senfrukta; kaj la Eternulo cedis al lia pregxo, kaj lia edzino Rebeka gravedigxis.

22 Kaj la infanoj interpusxigxis en sxia interno, kaj sxi diris: Se estas tiel, por kio do mi gravedigxis? Kaj sxi iris, por demandi la Eternulon.

23 Kaj la Eternulo diris al sxi: Du popoloj estas en via ventro, Kaj Du gentoj disapartigxos el via interno; Kaj unu popolo estos pli forta ol la dua, Kaj la pli granda servos la malpli grandan.

24 Kaj kiam venis la tempo, ke sxi nasku, tiam montrigxis, ke gxemeloj estas en sxia ventro.

25 Kaj la unua eliris rugxa, li estis tuta kiel harkovrita felo; kaj oni donis al li la nomon Esav.

26 Kaj poste eliris lia frato, tenante per la mano la kalkanon de Esav; kaj oni donis al li la nomon Jakob. Kaj Isaak havis la agxon de sesdek jaroj, kiam ili naskigxis.

27 Kaj la knaboj grandigxis; kaj Esav farigxis lerta cxasisto, kampisto, kaj Jakob farigxis homo kvieta, sidanta en la tendo.

28 Kaj Isaak amis Esavon, cxar li mangxadis lian cxasajxon; sed Rebeka amis Jakobon.

29 Kaj Jakob kuiris kuirajxon; kaj Esav venis de la kampo kaj estis laca.

30 Kaj Esav diris al Jakob: Donu al mi mangxi de cxi tiu rugxa kuirajxo, cxar mi estas laca. Tial oni donis al li la nomon Edom.

31 Kaj Jakob diris: Vendu al mi hodiaux vian unuenaskitecon.

32 Kaj Esav diris: Jen mi tuj mortos; por kio do mi bezonas la unuenaskitecon?

33 Kaj Jakob diris: JXuru al mi hodiaux; kaj tiu jxuris al li kaj vendis sian unuenaskitecon al Jakob.

34 Kaj Jakob donis al Esav panon kaj kuirajxon el lentoj, kaj li mangxis kaj trinkis, kaj levigxis kaj foriris. Kaj Esav malsxatis la unuenaskitecon.

   

来自斯威登堡的著作

 

Arcana Coelestia#3299

学习本章节

  
/10837  
  

3299. 'And behold, there were twins in her womb' means that the two were conceived simultaneously. This is clear from the meaning of 'twins' as the two, that is to say, good represented by 'Esau' and truth represented by Jacob', and from the meaning of 'in the womb' as conception, dealt with above in 3293. With regard to the two, that is to say, the good and the truth of the natural, being conceived simultaneously, the situation is that anything that is born owes its being (esse) to the father but its manifestation (existere) to the mother. Both are necessary if anything is to come into existence. As regards good the natural is conceived from the good of the rational as the father, and as regards truth from the truth of the rational as the mother, 3286, 3288. It is good that confers life, but it does so through truth. Though both are called the soul good is nevertheless primarily the soul, while truth clothes it in a kind of thin casing or body, so that the good resides within the truth. This is what is meant by 'twins in her womb'.

  
/10837  
  

Thanks to the Swedenborg Society for the permission to use this translation.