圣经文本

 

Genezo第13章

学习

   

1 Kaj Abram supreniris el Egiptujo, li kaj lia edzino, kaj cxio, kio estis kun li, kaj kun li ankaux Lot, direktante sin al sudo.

2 Kaj Abram estis tre ricxa je brutoj, argxento, kaj oro.

3 Kaj li dauxrigis sian migradon de sudo gxis Bet-El, gxis la loko, kie antauxe estis lia tendo inter Bet-El kaj Aj,

4 al la loko de la altaro, kiun li tie faris antauxe; kaj Abram tie pregxis al la Eternulo.

5 Kaj ankaux Lot, kiu iris kun Abram, havis sxafojn kaj bovojn kaj tendojn.

6 Kaj ne suficxis por ili la tero, ke ili logxu kune, cxar ilia havo estis granda kaj ili ne povis logxi kune.

7 Kaj estis malpaco inter la pasxtistoj de la brutaro de Abram kaj la pasxtistoj de la brutaro de Lot; kaj la Kanaanidoj kaj Perizidoj tiam logxis en la lando.

8 Kaj Abram diris al Lot: Ne estu malpaco inter mi kaj vi kaj inter miaj pasxtistoj kaj viaj pasxtistoj, cxar ni estas fratoj.

9 La tuta tero estas ja antaux vi; apartigxu do de mi: se vi iros maldekstren, mi iros dekstren; se vi iros dekstren, mi iros maldekstren.

10 Kaj Lot levis siajn okulojn kaj vidis, ke la tuta cxirkauxajxo de Jordan, antaux ol la Eternulo pereigis Sodomon kaj Gomoran, tuta estas akvumata kiel gxardeno de la Eternulo, kiel la lando Egipta, gxis Coar.

11 Kaj Lot elektis al si la tutan cxirkauxajxon de Jordan; kaj Lot ekiris orienten; kaj ili apartigxis unu de la alia:

12 Abram enlogxigxis en la lando Kanaana, kaj Lot enlogxigxis en la urboj de la cxirkauxajxo kaj starigis siajn tendojn gxis Sodom.

13 Kaj la logxantoj de Sodom estis malbonaj kaj tre pekaj kontraux la Eternulo.

14 Kaj la Eternulo diris al Abram, post kiam Lot apartigxis de li: Levu viajn okulojn, kaj rigardu de la loko, sur kiu vi nun estas, norden kaj suden kaj orienten kaj okcidenten;

15 cxar la tutan teron, kiun vi vidas, Mi donos al vi kaj al via idaro por eterne.

16 Kaj Mi faros vian idaron kiel polvo de la tero; se iu povos kalkuli la polvon de la tero, li kalkulos ankaux vian idaron.

17 Levigxu, trairu la landon lauxlonge kaj lauxlargxe, cxar al vi Mi gxin donos.

18 Kaj Abram forprenis sian tendon, kaj iris kaj eklogxis en la arbareto Mamre, kiu estas en HXebron; kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo.

   

来自斯威登堡的著作

 

Arcana Coelestia#1601

学习本章节

  
/10837  
  

1601. Verse 14 And Jehovah said to Abram after Lot had been separated from him, Lift up your eyes, now, and look from the place where you are, towards the north, and towards the south, and towards the east, and towards the west.

'Jehovah said to Abram' means that Jehovah so spoke to the Lord. 'After Lot had been separated from him' means when the desires of the External Man had been removed so that they did not obstruct. 'Lift up your eyes, now, and look from the place where you are' means the Lord's state at that time from which He was able to perceive things to come. 'Towards the north, and towards the south, and towards the east, and towards the west' means all men, as many as there are in the entire universe.

  
/10837  
  

Thanks to the Swedenborg Society for the permission to use this translation.