圣经文本

 

Eliro第16章

学习

   

1 Ili elmovigxis el Elim, kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj venis en la dezerton Sin, kiu trovigxas inter Elim kaj Sinaj, en la dek-kvina tago de la dua monato, post sia eliro el la lando Egipta.

2 Kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj ekmurmuris kontraux Moseo kaj Aaron en la dezerto.

3 Kaj la Izraelidoj diris al ili:Ho, ni dezirus morti per la mano de la Eternulo en la lando Egipta, sidante super la potoj kun viando, mangxante panon gxissate! vi elkondukis nin en cxi tiun dezerton, por mortigi cxi tiun tutan komunumon per malsato.

4 Tiam la Eternulo diris al Moseo:Jen Mi pluvigos por vi panon el la cxielo; kaj la popolo eliru kaj kolektu cxiutage tiom, kiom gxi bezonas por la tago, por ke Mi esploru gxin, cxu gxi sekvos Mian legxon aux ne.

5 Sed en la sesa tago ili preparu tion, kion ili devas enporti, kaj tiam estos duobla porcio kompare kun tio, kion ili kolektas cxiutage.

6 Kaj Moseo kaj Aaron diris al cxiuj Izraelidoj:Vespere vi sciigxos, ke la Eternulo elkondukis vin el la lando Egipta.

7 Kaj matene vi vidos la gloron de la Eternulo; cxar Li auxdis vian murmuradon kontraux la Eternulo. Sed kio estas ni, ke vi murmuras kontraux ni?

8 Kaj Moseo diris:La Eternulo donos al vi vespere viandon por mangxi kaj matene panon por satigxi; cxar la Eternulo auxdis vian murmuradon, kiun vi murmuris kontraux Li. Sed ni, kio ni estas? ne kontraux ni estas via murmurado, sed kontraux la Eternulo.

9 Kaj Moseo diris al Aaron:Diru al la tuta komunumo de la Izraelidoj:Alproksimigxu antaux la Eternulon, cxar Li auxdis vian murmuradon.

10 Kaj dum Aaron estis parolanta al la tuta komunumo de la Izraelidoj, ili turnigxis al la dezerto, kaj jen la gloro de la Eternulo aperis en nubo.

11 Kaj la Eternulo parolis al Moseo, dirante:

12 Mi auxdis la murmuradon de la Izraelidoj; diru al ili jenon:En la komenco de la vespero vi mangxos viandon, kaj matene vi satigxos per pano, kaj vi sciigxos, ke Mi estas la Eternulo, via Dio.

13 Kiam venis la vespero, alflugis koturnoj kaj kovris la tendaron, kaj matene estis tavolo da roso cxirkaux la tendaro.

14 Kiam la tavolo da roso forlevigxis, tiam montrigxis, ke sur la suprajxo de la dezerto kusxas io delikata, sensxela, delikata kiel prujno sur la tero.

15 Kiam la Izraelidoj ekvidis, ili diris unuj al la aliaj:Kio gxi estas? cxar ili ne sciis, kio gxi estas. Kaj Moseo diris al ili:GXi estas la pano, kiun la Eternulo donis al vi por mangxi.

16 Jen estas tio, kion ordonis la Eternulo:Kolektu gxin cxiu en tia kvanto, kiom li bezonas por mangxi; prenu po unu omero por cxiu kapo, laux la nombro de viaj animoj, kiujn cxiu havas en sia tendo.

17 Kaj tiel faris la Izraelidoj, kaj ili kolektis, unu pli, alia malpli.

18 Kaj oni mezuris per omero; kaj kiu kolektis pli, ne havis superflue, kaj kiu kolektis malpli, ne havis mankon; cxiu kolektis tiom, kiom li povis mangxi.

19 Kaj Moseo diris al ili:Neniu restigu iom el gxi gxis la mateno.

20 Sed ili ne obeis Moseon, kaj kelkaj restigis iom el gxi gxis la mateno; kaj aperis en gxi vermoj, kaj gxi malbonodorigxis; kaj Moseo ekkoleris ilin.

21 Ili kolektadis gxin cxiumatene, cxiu tiom, kiom li bezonis por mangxi; kaj kiam la suno farigxis pli varma, tio fandigxadis.

22 Kiam venis la sesa tago, ili kolektis duoble da pano, po du omeroj por cxiu; kaj cxiuj cxefoj de la komunumo venis kaj diris tion al Moseo.

23 Kaj li diris al ili:Jen estas, kion diris la Eternulo:ripozo de sankta sabato de la Eternulo estas morgaux; kion vi estas bakontaj, baku, kaj kion vi estas kuirontaj, kuiru; sed cxion superfluan formetu, por ke gxi estu konservata gxis la mateno.

24 Kaj ili formetis gxin gxis la mateno, kiel ordonis Moseo, kaj gxi ne malbonodorigxis, kaj vermoj ne aperis en gxi.

25 Kaj Moseo diris:Mangxu gxin hodiaux, cxar hodiaux estas sabato de la Eternulo; hodiaux vi ne trovos gxin sur la kampo.

26 Dum ses tagoj kolektu gxin, sed la sepa tago estas sabato, en tiu tago gxi ne trovigxos.

27 En la sepa tago eliris kelkaj el la popolo, por kolekti, sed ili ne trovis.

28 Kaj la Eternulo diris al Moseo:GXis kiam vi rifuzos observi Miajn ordonojn kaj Mian instruon?

29 Rigardu, la Eternulo donis al vi la sabaton, tial Li donas al vi en la sesa tago panon por du tagoj; restu cxiu hejme, neniu eliru for de sia loko en la sepa tago.

30 Kaj la popolo ripozis en la sepa tago.

31 Kaj la domo de Izrael donis al gxi la nomon manao; gxi estis kiel la semo de koriandro, blanka, kaj gxia gusto estis kiel blankpaneto kun mielo.

32 Kaj Moseo diris:Jen estas tio, kion ordonis la Eternulo:Plenigu per gxi omeron, ke gxi estu konservata en viaj generacioj, por ke oni vidu la panon, kiun Mi mangxigis al vi en la dezerto, kiam Mi elkondukis vin el la lando Egipta.

33 Kaj Moseo diris al Aaron:Prenu unu vazon kaj enmetu tien plenan omeron da manao kaj starigu gxin antaux la Eternulo, por ke gxi estu konservata en viaj generacioj.

34 Kiel la Eternulo ordonis al Moseo, Aaron starigis gxin antaux la Atesto, por konservigxi.

35 Kaj la Izraelidoj mangxis la manaon dum kvardek jaroj, gxis ili venis en landon logxeblan; la manaon ili mangxis, gxis ili venis al la limo de la lando Kanaana.

36 Kaj omero estas dekono de efo.

   

来自斯威登堡的著作

 

Arcana Coelestia#8533

学习本章节

  
/10837  
  

8533. 'To be kept for your generations' means to be the measure for those belonging to that spiritual Church. This is clear from the meaning of the omer of man[na] which was laid up 'to be kept', as the sufficient amount, dealt with in 8468, thus also the measure, that is to say, amount of good this Church had, 'your generations' being those who belong to the spiritual Church, see above in 8526. As regards the measure or degree of the good the Church possesses, it should be recognized that all good in the next life is clearly defined so far as the character and volume of it is concerned, and that it is clearly defined with every person while he lives in the world. What defines it is the character and amount of the particular person's faith and charity in life. The character and volume of every person's good is revealed in the next life before angels when the Lord allows such to be revealed; for they can be demonstrated in the light of heaven, but not in the light of the world. The same is so with good in general, that is to say, with the Church's good. The volume and character of the good which each person or the Church possesses is represented in the Word by weights and measures; in the present instance the volume or amount of good in the spiritual Church, the Church represented by the children of Israel, is represented by the omer of manna that was laid up to be kept, before Jehovah.

  
/10837  
  

Thanks to the Swedenborg Society for the permission to use this translation.