Psalmoj第50章

学习

   

1 Psalmo de Asaf. Dio de la dioj, la Eternulo, ekparolis, Kaj vokis la teron de la sunlevigxo gxis la sunsubiro.

2 El Cion, la perfektajxo de beleco, Dio ekbrilis.

3 Nia Dio venas kaj ne silentas; Fajro ekstermanta estas antaux Li, CXirkaux Li estas granda ventego.

4 Li vokas la cxielon supre kaj la teron, Por jugxi Sian popolon:

5 Kolektu al Mi Miajn fidelulojn, Kiuj faris kun Mi interligon cxe oferdono.

6 Kaj la cxielo proklamis Lian justecon, CXar Dio estas tiu jugxanto. Sela.

7 Auxskultu, ho Mia popolo, kaj Mi parolos; Ho Izrael, Mi atestos pri vi; Mi estas Dio, via Dio.

8 Ne pro viaj oferdonoj Mi vin riprocxos, CXar viaj bruloferoj estas cxiam antaux Mi.

9 Mi ne prenos el via domo bovidon, Nek el viaj kortoj kaprojn:

10 CXar al Mi apartenas cxiuj bestoj en la arbaroj, Miloj da brutoj sur la montoj;

11 Mi konas cxiujn birdojn sur la montoj, Kaj cxiuj bestoj de la kampoj estas antaux Mi.

12 Se Mi farigxus malsata, Mi ne dirus al vi, CXar al Mi apartenas la mondo, kaj cxio, kio gxin plenigas.

13 CXu Mi mangxas viandon de bovoj, Kaj cxu Mi trinkas sangon de kaproj?

14 Oferdonu al Dio dankon, Kaj plenumu antaux la Plejaltulo viajn promesojn.

15 Voku Min en la tago de mizero; Mi vin liberigos, kaj vi Min gloros.

16 Sed al la malpiulo Dio diris: Por kio vi parolas pri Miaj legxoj Kaj portas Mian interligon en via busxo,

17 Dum vi malamas moralinstruon Kaj jxetas Miajn vortojn malantauxen de vi?

18 Kiam vi vidas sxteliston, vi aligxas al li, Kaj kun adultuloj vi estas partoprenanto;

19 Vian busxon vi uzas por malbono, Kaj via lango plektas falsajxon;

20 Vi sidas kaj parolas kontraux via frato, Pri la filo de via patrino vi kalumnias.

21 Tion vi faris, kaj Mi silentis; Kaj vi pensis, ke Mi estas tia, kiel vi. Mi punos vin, kaj Mi metos cxion antaux viajn okulojn.

22 Komprenu cxi tion, vi, kiuj forgesas Dion; Alie Mi dissxiros, kaj neniu savos.

23 Kiu oferdonas dankon, tiu Min honoras; Kaj kiu estas singarda en la vojo, Al tiu Mi aperigos Dian helpon.

   
Scroll to see more.