Leviticus第12章

Esperanto

研究内在含义

← Leviticus第11章   Leviticus第13章 →

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

2 Diru al la Izraelidoj jene:Se virino fruktigos semon kaj naskos knabeton, tiam sxi estos malpura dum sep tagoj; kiel en la tagoj de sia monatajxa suferado sxi estos malpura.

3 Kaj en la oka tago oni cirkumcidu la karnon de lia prepucio.

4 Tridek tri tagojn sxi restu en la sango de sia purigxo; nenion sanktan sxi tusxu kaj en la sanktejon sxi ne venu, gxis finigxos la tagoj de sxia purigxo.

5 Se sxi naskos knabineton, tiam sxi estu malpura dum du semajnoj kiel cxe sia monatajxo, kaj sesdek ses tagojn sxi restu en la sango de sia purigxo.

6 Kaj kiam finigxos la tagoj de sxia purigxo post filo aux filino, sxi alportu jaragxan sxafidon kiel bruloferon, kaj kolombidon aux turton kiel pekoferon, al la pordo de la tabernaklo de kunveno, al la pastro.

7 Kaj li tion alportos antaux la Eternulon kaj pekliberigos sxin, kaj sxi purigxos de sia sangofluado. Tio estas la legxo pri naskintino, cxu de knabo, cxu de knabino.

8 Kaj se sxi ne estas suficxe bonstata, por alporti sxafidon, tiam sxi prenu du turtojn aux du kolombidojn, unu kiel bruloferon kaj la duan kiel pekoferon; kaj la pastro pekliberigos sxin, kaj sxi purigxos.

← Leviticus第11章   Leviticus第13章 →
研究内在含义

本章评论:

故事:

从斯威登堡的著作的解释和参考:

Arcana Coelestia 9, 870, 2906, 3994, 7839, 10132, 10296

Apocalypse Revealed 417

Show Unpublished Work(s)


Commentary (pdf)

Bible Study Notes Volume 2


翻译:
分享: