Ijob第11章

学习

   

1 Kaj ekparolis Cofar, la Naamano, kaj diris:

2 CXu kontraux multe da vortoj oni ne povas doni respondon? Kaj cxu tiu, kiu multe parolas, estas prava?

3 CXu via senenhava parolado devas silentigi la homojn, Por ke vi mokinsultu kaj neniu vin hontigu?

4 Vi diras:Mia opinio estas gxusta, Kaj mi estas pura antaux Viaj okuloj.

5 Sed ho, se Dio ekparolus, Kaj malfermus antaux vi Siajn lipojn,

6 Kaj malkasxus antaux vi la sekretojn de la sagxo, Kiu havas multoblan forton! Sciu, ke ne cxiujn viajn pekojn Dio rememoras.

7 CXu vi povas eltrovi la esencon de Dio? CXu vi povas plene kompreni la perfektecon de la Plejpotenculo?

8 Tio estas pli alta ol la cxielo; Kion vi povas fari? Tio estas pli profunda ol SXeol; Kion vi povas ekscii?

9 Pli longa ol la tero estas gxia mezuro, Kaj pli largxa ol la maro.

10 Se Li preteriros, kaj fermos, kaj faros jugxon, Tiam kiu repusxos Lin?

11 CXar Li konas la homojn malvirtajn; Li vidas la malbonagojn, kiujn oni ne rimarkas.

12 Ecx vanta homo devas kompreni, Ecx homo, kiu naskigxis sovagxulo.

13 Se vi arangxas vian koron Kaj etendas al Li viajn manojn;

14 Se vi forigas la malvirton, kiu estas en via mano, Kaj vi ne permesos al malbonajxoj resti en via tendo:

15 Tiam vi povos levi vian vizagxon sen difekto; Vi estos firma kaj ne timos.

16 Tiam vi forgesos mizeron; Vi rememoros gxin kiel forfluintan akvon.

17 Kaj via vivo levigxos pli hele ol la tagmezo, La mallumo farigxos kiel mateno.

18 Kaj vi estos trankvila, cxar ekzistas espero; Vi rigardos cxirkauxen, kaj iros dormi en sendangxereco.

19 Vi kusxos, kaj neniu vin timigos; Kaj multaj sercxos vian favoron.

20 Sed la okuloj de malpiuloj konsumigxos, Pereos por ili la rifugxo, Kaj ilia espero elspiros sian vivon.