Eliro第8章

学习

   

1 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Iru al Faraono, kaj diru al li:Tiel diris la Eternulo:Permesu al Mia popolo iri, por ke gxi faru servon al Mi.

2 Kaj se vi ne volos permesi tion, jen Mi frapos vian tutan regionon per ranoj;

3 kaj eksvarmos la rivero per ranoj, kaj ili elrampos kaj venos en vian domon kaj en vian dormocxambron kaj sur vian liton kaj en la domojn de viaj servantoj kaj de via popolo kaj en viajn fornojn kaj en viajn pastujojn;

4 kaj sur vin kaj sur vian popolon kaj sur cxiujn viajn servantojn rampos la ranoj.

5 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Diru al Aaron:Etendu vian manon kun via bastono super la riverojn, super la torentojn, kaj super la lagojn, kaj elirigu la ranojn sur la landon Egiptan.

6 Kaj Aaron etendis sian manon super la akvojn de Egiptujo, kaj la ranoj eliris kaj kovris la landon Egiptan.

7 Tion saman faris la sorcxistoj per siaj sorcxoj, kaj ili elirigis la ranojn sur la landon Egiptan.

8 Tiam Faraono alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris:Pregxu al la Eternulo, ke Li forigu la ranojn for de mi kaj de mia popolo; tiam mi forliberigos la popolon, ke gxi alportu oferon al la Eternulo.

9 Kaj Moseo diris al Faraono:Ordonu al mi, por kiu tempo mi devas pregxi pro vi kaj pro viaj servantoj kaj pro via popolo, ke malaperu la ranoj for de vi kaj el viaj domoj kaj nur en la rivero ili restu.

10 Tiu diris:Por morgaux. Kaj li diris:GXi estu, kiel vi diris, por ke vi sciu, ke ekzistas neniu tia, kiel la Eternulo, nia Dio.

11 Kaj forigxos la ranoj for de vi kaj de viaj domoj kaj de viaj servantoj kaj de via popolo; nur en la rivero ili restos.

12 Moseo kaj Aaron eliris for de Faraono, kaj Moseo ekvokis al la Eternulo pri la ranoj, kiujn li venigis sur Faraonon.

13 Kaj la Eternulo faris laux la vortoj de Moseo; kaj mortis la ranoj en la domoj, en la kortoj, kaj sur la kampoj.

14 Kaj oni kunsxovelis ilin en multajn amasojn, kaj la lando malbonodorigxis.

15 Sed kiam Faraono vidis, ke farigxis faciligxo, li malmoligis sian koron kaj ne auxskultis ilin, kiel diris la Eternulo.

16 Tiam la Eternulo diris al Moseo:Diru al Aaron:Etendu vian bastonon, kaj frapu la polvon de la tero, kaj el gxi farigxos pikmusxoj en la tuta lando Egipta.

17 Ili faris tiel:Aaron etendis sian manon kun sia bastono kaj frapis la polvon de la tero, kaj aperis pikmusxoj sur la homoj kaj la brutoj. La tuta polvo de la tero farigxis pikmusxoj en la tuta lando Egipta.

18 Tiel faris la sorcxistoj per siaj sorcxoj, por elirigi pikmusxojn, sed ili ne povis. Kaj la pikmusxoj estis sur la homoj kaj sur la brutoj.

19 Tiam la sorcxistoj diris al Faraono:GXi estas fingro de Dio. Sed la koro de Faraono restis obstina, kaj li ne auxskultis ilin, kiel diris la Eternulo.

20 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Levigxu frue matene, kaj starigxu antaux Faraono, kiam li iros al la akvo, kaj diru al li:Tiel diris la Eternulo:Forliberigu Mian popolon, ke gxi faru servon al Mi.

21 CXar se vi ne forliberigos Mian popolon, jen Mi venigos sur vin kaj sur viajn servantojn kaj sur vian popolon kaj en viajn domojn fiinsektojn; kaj plenigxos de la fiinsektoj la domoj de la Egiptoj, kaj ankaux la tero, sur kiu ili estas.

22 Kaj Mi distingos en tiu tago la teron de Gosxen, sur kiu trovigxas Mia popolo, ke tie ne estu fiinsektoj; por ke vi sciigxu, ke Mi estas la Eternulo meze de la tero.

23 Kaj Mi faros apartigon inter Mia popolo kaj via popolo; morgaux okazos tiu signo.

24 Kaj la Eternulo faris tiel, kaj aperis multego da fiinsektoj en la domo de Faraono kaj en la domoj de liaj servantoj kaj en la tuta lando Egipta; difektigxis la tero kauxze de la fiinsektoj.

25 Tiam Faraono alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris:Iru, alportu oferon al via Dio en la lando.

26 Sed Moseo diris:Ne estas oportune fari tiel; cxar abomenindajxo por la Egiptoj estus nia oferado al la Eternulo, nia Dio; se oferadon abomenindan por la Egiptoj ni faros antaux iliaj okuloj, cxu ili tiam nin ne sxtonmortigos?

27 Vojon de tri tagoj ni iros en la dezerton, kaj ni faros oferon al la Eternulo, nia Dio, kiel Li diros al ni.

28 Tiam Faraono diris:Mi forliberigos vin, kaj vi faros oferon al la Eternulo, via Dio, en la dezerto; nur ne foriru malproksime; pregxu pro mi.

29 Kaj Moseo diris:Jen mi foriras de vi, kaj mi pregxos al la Eternulo, ke forigxu la fiinsektoj for de Faraono, de liaj servantoj, kaj de lia popolo morgaux; sed Faraono ne plu trompu, ne forliberigante la popolon, por fari oferon al la Eternulo.

30 Moseo eliris for de Faraono kaj pregxis al la Eternulo.

31 Kaj la Eternulo faris, kiel diris Moseo, kaj forigis la fiinsektojn for de Faraono, de liaj servantoj, kaj de lia popolo; ne restis ecx unu.

32 Sed Faraono obstinigis sian koron ankaux cxi tiun fojon, kaj ne forliberigis la popolon.

   
Scroll to see more.