2 Kronikoj第6章

学习

   

1 Tiam Salomono ekparolis:La Eternulo diris, ke Li deziras logxi en mallumo;

2 tial mi konstruis domon por Via logxado, kaj lokon por Via restado eterna.

3 Kaj la regxo turnis sian vizagxon kaj benis la tutan komunumon de Izrael; kaj la tuta komunumo de Izrael staris.

4 Kaj li diris:Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu parolis per Sia busxo al mia patro David, kaj nun plenumis per Sia mano, dirante:

5 De post la tago, kiam Mi elkondukis Mian popolon el la lando Egipta, Mi elektis neniun urbon inter cxiuj triboj de Izrael, por konstrui domon, en kiu estus Mia nomo; kaj Mi ne elektis homon, ke li estu reganto super Mia popolo Izrael.

6 Sed Mi elektis Jerusalemon, ke Mia nomo tie estu; kaj Mi elektis Davidon, ke li estu super Mia popolo Izrael.

7 Mia patro David havis la intencon konstrui domon al la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael.

8 Sed la Eternulo diris al mia patro David:Intencante konstrui domon al Mia nomo, vi agis bone, havante tian intencon;

9 tamen la domon konstruos ne vi, sed nur via filo, kiu eliris el viaj lumboj, li konstruos la domon al Mia nomo.

10 Kaj la Eternulo plenumis Sian vorton, kiun Li diris:mi levigxis anstataux mia patro David kaj sidigxis sur la trono de Izrael, kiel diris la Eternulo, kaj mi konstruis la domon al la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael.

11 Kaj mi metis tien la keston, en kiu trovigxas la interligo de la Eternulo, kiun Li faris kun la Izraelidoj.

12 Kaj li starigxis antaux la altaro de la Eternulo kontraux la tuta komunumo de Izrael, kaj li etendis siajn manojn

13 (cxar Salomono estis farinta kupran ambonon, havantan la longon de kvin ulnoj, la largxon de kvin ulnoj, kaj la alton de tri ulnoj, kaj li estis lokinta gxin meze de la antauxkorto:li nun starigxis sur gxi, ekgenuis antaux la tuta komunumo de Izrael, etendis siajn manojn al la cxielo),

14 kaj li parolis:Ho Eternulo, Dio de Izrael! ne ekzistas Dio simila al Vi en la cxielo nek sur la tero; Vi konservas la interligon kaj la favorkorecon al Viaj servantoj, kiuj iradas antaux Vi per sia tuta koro;

15 Vi plenumis al Via servanto David, mia patro, kion Vi promesis al li; Vi parolis per Via busxo, kaj Vi plenumis per Via mano, kiel ni nun vidas.

16 Nun, ho Eternulo, Dio de Izrael, plenumu plue al Via servanto David, mia patro, kion Vi promesis al li, dirante:Ne mankos cxe vi antaux Mi viro, sidanta sur la trono de Izrael, se viaj filoj nur observados sian vojon, por iri laux Mia instruo, kiel vi iradis antaux Mi.

17 Nun, ho Eternulo, Dio de Izrael, verigxu Via vorto, kiun Vi diris al Via servanto David.

18 CXu efektive Dio logxus kun homoj sur la tero? ja la cxielo kaj la cxielo de cxieloj ne povas Vin ampleksi; des pli tion ne povas cxi tiu domo, kiun mi konstruis!

19 Sed turnu Vin al la pregxo de Via servanto kaj al lia petego, ho Eternulo, mia Dio, por auxskulti la vokadon kaj la pregxon, per kiu Via servanto pregxas antaux Vi,

20 por ke Viaj okuloj estu nefermitaj super cxi tiu domo tage kaj nokte, super la loko, pri kiu Vi promesis, ke Vi estigos tie Vian nomon; por auxskulti la pregxon, kiun Via servanto faros sur cxi tiu loko.

21 Kaj auxskultu la petegojn de Via servanto kaj de Via popolo Izrael, per kiuj ili pregxos sur cxi tiu loko; auxskultu el la loko de Via logxado, el la cxielo; kaj kiam Vi auxskultos, Vi pardonu.

22 Se iu pekos kontraux sia proksimulo, kaj oni postulos de li jxuron, ke li jxuru, kaj la jxuro estos farata antaux Via altaro en cxi tiu domo:

23 tiam auxskultu el la cxielo, kaj faru jugxon pri Viaj servantoj, repagante al la malbonagulo, metante lian konduton sur lian kapon, kaj elmontrante la pravecon de virtulo, rekompencante lin laux lia virteco.

24 Se Via popolo Izrael estos frapita de malamiko, pekinte antaux Vi, sed ili returnos sin kaj gloros Vian nomon kaj pregxos kaj petegos antaux Vi en cxi tiu domo:

25 tiam auxskultu el la cxielo, kaj pardonu la pekon de Via popolo Izrael, kaj revenigu ilin sur la teron, kiun Vi donis al ili kaj al iliaj patroj.

26 Se la cxielo sxlosigxos tiel, ke ne estos pluvo pro tio, ke ili pekis antaux Vi, sed ili ekpregxos sur cxi tiu loko kaj gloros Vian nomon kaj returnos sin de sia peko, por ke Vi auxskultu ilin:

27 tiam auxskultu el la cxielo, kaj pardonu la pekon de Viaj servantoj kaj de Via popolo Izrael, montrante al ili la bonan vojon, kiun ili devas iri; kaj donu pluvon sur Vian landon, kiun Vi donis al Via popolo kiel heredajxon.

28 Se estos malsato en la lando, aux se estos pesto, brulsekeco, velkado, akridoj, aux vermoj, aux se premos ilin malamiko en la lando de ilia logxado, aux se estos ia plago aux malsano;

29 cxe cxiu pregxo, cxe cxiu petego, kiun faros iu homo aux Via tuta popolo Izrael, kiam cxiu el ili sentos sian malfelicxon kaj sian doloron kaj etendos siajn manojn al cxi tiu domo:

30 auxskultu el la cxielo, el la loko de Via logxado, kaj pardonu, kaj redonu al cxiu konforme al lia tuta konduto, kiel Vi konas lian koron (cxar Vi sola konas la koron de la homidoj);

31 por ke ili Vin timu, kaj por ke ili iradu laux Viaj vojoj dum la tuta tempo, kiun ili vivas sur la tero, kiun Vi donis al niaj patroj.

32 Ankaux koncerne aligentulon, kiu ne estas el Via popolo Izrael, sed venos el malproksima lando pro Via granda nomo, pro Via forta mano, kaj pro Via etendita brako, kaj li venos kaj pregxos en cxi tiu domo:

33 Vi auxskultu el la cxielo, el la loko de Via logxado, kaj faru cxion, pri kio vokos al Vi la aligentulo; por ke cxiuj popoloj de la tero konu Vian nomon, kaj timu Vin tiel, kiel Via popolo Izrael, kaj por ke ili sciu, ke per Via nomo estas nomata cxi tiu domo, kiun mi konstruis.

34 Kiam Via popolo eliros milite kontraux siajn malamikojn laux la vojo, laux kiu Vi ilin sendos, kaj ili pregxos al Vi, turninte sin al cxi tiu urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo:

35 tiam auxskultu el la cxielo ilian pregxon kaj ilian petegon, kaj defendu ilian aferon.

36 Se ili pekos antaux Vi (cxar ne ekzistas homo, kiu ne pekus), kaj Vi ekkoleros kontraux ili kaj transdonos ilin al malamiko, kaj iliaj kaptintoj forkondukos ilin en landon malproksiman aux proksiman;

37 sed ili rekonsciigxos en la lando, en kiu ili estos kaptitaj, konvertigxos, kaj petegos Vin en la lando de sia kaptiteco, dirante:Ni pekis, ni malbonagis, ni krimis;

38 kaj ili returnos sin al Vi per sia tuta koro kaj per sia tuta animo en la lando de sia kaptiteco, kien oni forkondukis ilin, kaj ili pregxos, turninte sin al sia lando, kiun Vi donis al iliaj patroj, kaj al la urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo:

39 tiam auxskultu el la cxielo, el la loko de Via logxado, ilian pregxon kaj ilian petegon, defendu ilian aferon, kaj pardonu al Via popolo tion, per kio ili pekis antaux Vi.

40 Nun, ho mia Dio, Viaj okuloj estu nefermitaj kaj Viaj oreloj estu atentaj al la pregxo sur cxi tiu loko.

41 Kaj nun levigxu, ho Dio Eternulo, en Vian ripozejon, Vi kaj la arkeo de Via potenco. Viaj pastroj, ho Dio Eternulo, vestigxu per savo, kaj Viaj fideluloj gxuu bonon.

42 Ho Dio Eternulo, ne forturnu la vizagxon de Via sanktoleito; memoru la favorkorecon koncerne Davidon, Vian servanton.