1
De David. Al Vi, ho Eternulo, mi vokas; Mia Roko, ne silentu al mi; Se Vi silentos al mi, mi similigxos al tiuj, Kiuj iras en la tombon.
2
Auxskultu la vocxon de mia petego, kiam mi krias al Vi, Kiam mi levas miajn manojn al Via plejsanktejo.
3
Ne kunpereigu min kune kun malpiuloj, kaj kun krimfarantoj, Kiuj parolas pace kun siaj proksimuloj, Dum malbono estas en ilia koro.
4
Redonu al ili laux iliaj faroj kaj laux iliaj malbonaj agoj; Laux la faroj de iliaj manoj redonu al ili; Redonu al ili, kion ili meritas.
5
CXar ili ne atentas la agojn de la Eternulo Kaj la farojn de Liaj manoj, Li disbatos ilin kaj ne rekonstruos.
6
Glorata estu la Eternulo, CXar Li auxskultis la vocxon de mia petego.
7
La Eternulo estas mia forto kaj mia sxildo; Lin fidis mia koro, kaj Li helpis min; Tial ekgxojas mia koro, Kaj per mia kanto mi Lin gloros.
8
La Eternulo estas ilia forto, Li estas savanta forto por Sia sanktoleito.
9
Helpu Vian popolon kaj benu Vian heredon, Kaj pasxtu kaj altigu ilin eterne.