Jeremia 45

pag-aaral

   

1 Jen estas la vorto, kiun la profeto Jeremia diris al Baruhx, filo de Nerija, kiam cxi tiu skribis tiujn vortojn en libron sub diktado de Jeremia, en la kvara jaro de Jehojakim, filo de Josxija, regxo de Judujo:

2 Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri vi, ho Baruhx:

3 Vi diris:Ve al mi! cxar la Eternulo aldonis malgxojon al mia suferado; mi lacigxis de mia gxemado, kaj mi ne trovas ripozon.

4 Tiele diru al li:Tiele diras la Eternulo:Jen tion, kion Mi konstruis, Mi detruas, kaj kion Mi plantis, tion Mi elradikigas, cxi tiun tutan Mian landon;

5 kaj vi postulas por vi grandajxon! Ne postulu; cxar jen Mi venigos malbonon sur cxiun karnon, diras la Eternulo, sed al vi Mi donos vian animon kiel akiron sur cxiuj lokoj, kien vi iros.