1 Kronikoj 26

Studie

   

1 La klasoj de la pordegistoj:el la Korahxidoj:Mesxelemja, filo de Kore, el la filoj de Asaf.

2 Mesxelemja havis filojn:la unuenaskito estis Zehxarja, la dua estis Jediael, la tria estis Zebadja, la kvara estis Jatniel;

3 la kvina estis Elam, la sesa estis Jehohxanan, la sepa estis Eljehoenaj.

4 Obed-Edom havis filojn:SXemaja estis la unuenaskito, Jehozabad la dua, Joahx la tria, Sahxar la kvara, Netanel la kvina,

5 Amiel la sesa, Isahxar la sepa, Peultaj la oka; cxar benis lin Dio.

6 Al lia filo SXemaja naskigxis filoj, kiuj regis en siaj patrodomoj, cxar ili estis bravaj homoj.

7 La filoj de SXemaja:Otni, Refael, Obed, Elzabad, liaj fratoj, bravaj homoj, Elihu kaj Semahxja.

8 CXiuj ili estis el la idoj de Obed-Edom; ili kaj iliaj filoj kaj iliaj fratoj estis bravaj homoj, tauxgaj por servado:sesdek du ili estis cxe Obed- Edom.

9 Mesxelemja havis filojn kaj fratojn, bravajn homojn dek ok.

10 HXosa el la Merariidoj havis filojn:SXimri estis la cxefo (kvankam li ne estis unuenaskito, tamen lia patro faris lin cxefo),

11 HXilkija estis la dua, Tebalja la tria, Zehxarja la kvara; cxiuj filoj kaj fratoj de HXosa estis dek tri.

12 Al tiuj grupoj da pordegistoj, al la cxefoj de viroj, estis komisiita la servado en la domo de la Eternulo kune kun iliaj fratoj.

13 Kaj ili lotis, kiel la malgrandaj, tiel ankaux la grandaj, laux siaj patrodomoj, por cxiu pordego aparte.

14 Kaj la loto pri la oriento falis por SXelemja; kaj pri lia filo Zehxarja, la sagxa konsilanto, oni lotis, kaj lia loto eliris por la nordo;

15 pri Obed-Edom por la sudo, kaj pri liaj filoj por la provizejo;

16 pri SXupim kaj HXosa por la okcidento, por la Pordego SXalehxet, kie la vojo levigxas, kie gardo staras apud gardo.

17 Oriente estis ses Levidoj, norde kvar cxiutage, sude kvar cxiutage, kaj cxe la provizejoj po du.

18 CXe la alirejo okcidente estis:kvar cxe la vojo, kaj du cxe la alirejo.

19 Tio estis la grupoj da pordegistoj el la Korahxidoj kaj el la Merariidoj.

20 El la Levidoj, Ahxija estis super la trezoroj de la domo de Dio kaj super la trezoroj de la sanktajxoj.

21 El la idoj de Ladan, idoj de la Gersxonido Ladan, cxefoj de patrodomoj de la Gersxonido Ladan estis la Jehxielidoj.

22 La Jehxielidoj:Zetam, kaj Joel, lia frato, estis super la trezoroj de la domo de la Eternulo.

23 El la Amramidoj, Jicharidoj, HXebronidoj, kaj Uzielidoj,

24 SXebuel, ido de Gersxom, filo de Moseo, estis estro super la trezoroj.

25 Lia frato Eliezer havis filon Rehxabja; lia filo estis Jesxaja, lia filo estis Joram, lia filo estis Zihxri, kaj lia filo estis SXelomit.

26 CXi tiu SXelomit kaj liaj fratoj estis super cxiuj trezoroj de la sanktajxoj, kiujn sanktigis la regxo David, la cxefoj de patrodomoj, la milestroj, kaj la centestroj, kaj la militestroj.

27 El la militoj kaj el la militakirajxoj ili konsekris partojn, por subteni la domon de la Eternulo.

28 Ankaux cxio, kion sanktigis la antauxvidisto Samuel, kaj Saul, filo de Kisx, kaj Abner, filo de Ner, kaj Joab, filo de Ceruja, cxio sanktigita estis sub la gardado de SXelomit kaj liaj fratoj.

29 El la Jicharidoj, Kenanja kaj liaj filoj estis por la aferoj eksteraj de Izrael, kiel inspektistoj kaj jugxistoj.

30 El la HXebronidoj, HXasxabja kaj liaj fratoj, bravaj homoj, mil sepcent, havis oficojn en Izrael transe de Jordan, okcidente, por cxiuj aferoj koncernantaj la Eternulon kaj por la aferoj de la regxo.

31 El la HXebronidoj, Jerija estis cxefo de la HXebronidoj en iliaj generacioj kaj patrodomoj. En la kvardeka jaro de la regxado de David ili estis esploritaj, kaj oni trovis cxe ili bravajn homojn en Jazer en Gilead.

32 Kaj liaj fratoj, bravaj homoj, du mil sepcent, cxefoj de patrodomoj; al ili la regxo David donis oficojn cxe la Rubenidoj, la Gadidoj, kaj la duontribo de Manase, por cxiuj aferoj de Dio kaj aferoj de la regxo.