Nombroj 8

Студија

   

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

2 Parolu al Aaron, kaj diru al li:Kiam vi ekbruligos la lucernojn, tiam sur la antauxan flankon de la kandelabro lumu la sep lucernoj.

3 Kaj Aaron tiel faris; sur la antauxan flankon de la kandelabro li lumigis la lucernojn, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

4 Kaj jen estas la arangxo de la kandelabro:forgxita el oro, de gxia trunko gxis gxiaj floroj, forgxita gxi estis; laux la modelo, kiun montris la Eternulo al Moseo, tiel li faris la kandelabron.

5 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

6 Prenu la Levidojn el inter la Izraelidoj kaj purigu ilin.

7 Kaj tiel agu kun ili, por purigi ilin:aspergu ilin per akvo propeka, kaj ili prirazu sian tutan korpon kaj lavu siajn vestojn kaj purigu sin.

8 Kaj ili prenu bovidon kaj al gxi farunoferon, delikatan farunon, miksitan kun oleo, kaj duan bovidon prenu por pekofero.

9 Kaj venigu la Levidojn antaux la tabernaklon de kunveno, kaj kunvenigu la tutan komunumon de la Izraelidoj.

10 Kaj alvenigu la Levidojn antaux la Eternulon, kaj la Izraelidoj metu siajn manojn sur la Levidojn.

11 Kaj Aaron faru super la Levidoj skuon antaux la Eternulo en la nomo de la Izraelidoj, por ke ili komencu fari la servon al la Eternulo.

12 Kaj la Levidoj metu siajn manojn sur la kapojn de la bovidoj, kaj faru el unu pekoferon kaj el la dua bruloferon al la Eternulo, por pekliberigi la Levidojn.

13 Kaj starigu la Levidojn antaux Aaron kaj antaux liaj filoj, kaj faru super ili skuon antaux la Eternulo.

14 Kaj tiel apartigu la Levidojn el inter la Izraelidoj, kaj la Levidoj apartenu al Mi.

15 Kaj post tio la Levidoj eniros, por servi en la tabernaklo de kunveno, kiam vi estos puriginta ilin kaj plenuminta super ili la skuon.

16 CXar ili estas fordonitaj al Mi el inter la Izraelidoj; anstataux cxiuj utermalfermintoj unuenaskitoj el cxiuj Izraelidoj Mi prenis ilin por Mi.

17 CXar al Mi apartenas cxiuj unuenaskitoj de la Izraelidoj, el la homoj kaj el la brutoj; en la tago, en kiu Mi batis cxiujn unuenaskitojn en la lando Egipta, Mi sanktigis ilin por Mi.

18 Kaj Mi prenis la Levidojn anstataux cxiuj unuenaskitoj inter la Izraelidoj.

19 Kaj Mi fordonis la Levidojn al Aaron kaj al liaj filoj el inter la Izraelidoj, por ke ili faru servon pro la Izraelidoj en la tabernaklo de kunveno kaj por pekliberigi la Izraelidojn; por ke ne trafu la Izraelidojn frapo, se la Izraelidoj alproksimigxus al la sanktejo.

20 Kaj Moseo kaj Aaron kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj agis kun la Levidoj konforme al cxio, kion la Eternulo ordonis al Moseo pri la Levidoj; tiel agis kun ili la Izraelidoj.

21 Kaj la Levidoj sin purigis kaj lavis siajn vestojn, kaj Aaron faris super ili skuon antaux la Eternulo, kaj Aaron pekliberigis ilin, por purigi ilin.

22 Kaj post tio la Levidoj eniris, por plenumi sian servon en la tabernaklo de kunveno antaux Aaron kaj antaux liaj filoj; kiel la Eternulo ordonis al Moseo pri la Levidoj, tiel oni agis kun ili.

23 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

24 Jen estas, kio koncernas la Levidojn:de la agxo de dudek kvin jaroj kaj pli ili devas eniri en sian oficon pri la servado en la tabernaklo de kunveno.

25 Kaj de la agxo de kvindek jaroj ili retirigxos el la ofico de la servado kaj ne servos plu.

26 Tiam ili servos siajn fratojn en la tabernaklo de kunveno, plenumante gardadon, sed ne farante servadon. Tiel agu kun la Levidoj koncerne ilian oficon.