1
Kaj la loto por la Jozefidoj donis:de Jordan kontraux Jerihxo , cxe la akvo de Jerihxo , orienten, la dezerton, kiu etendigxas de Jerihxo gxis la monto Bet-El.
2
Kaj la limo iras de Bet-El gxis Luz , kaj transiras gxis la limo de la Arkanoj al Atarot;
3
kaj gxi mallevigxas okcidenten al la limo de la Jafletidoj, gxis la limo de la malsupra Bet-HXoron kaj gxis Gezer; kaj gxi finigxas cxe la maro .
4
Tion ricevis kiel posedajxon Manase kaj Efraim , filoj de Jozef .
5
Kaj la regiono de la Efraimidoj estis laux iliaj familioj :la limo de ilia posedajxo oriente estis de Atrot-Adar gxis la supra Bet-HXoron.
6
Kaj la limo iras al la maro cxe Mihxmetat norde ; kaj la limo turnigxas orienten cxe Taanat-SXilo, kaj trapasas gxin orienten al Janoahx.
7
Kaj gxi mallevigxas de Janoahx al Atarot kaj Naara, kaj tusxas Jerihxon, kaj finigxas cxe Jordan .
8
De Tapuahx la limo iras okcidenten al la torento Kana, kaj finigxas cxe la maro . Tio estas la posedajxo de la tribo de la Efraimidoj laux iliaj familioj ;
9
kaj la urboj , kiuj estas apartigitaj por la Efraimidoj meze de la posedajxo de la Manaseidoj, cxiuj urboj kun iliaj vilagxoj.
10
Kaj ili ne forpelis la Kanaanidojn, kiuj logxis en Gezer; kaj la Kanaanidoj restis meze de la Efraimidoj gxis la nuna tago , servante kiel tributuloj.