1 Kronikoj 28

Студија

   

1 David kunvenigis en Jerusalemon cxiujn estrojn de Izrael, la estrojn de la triboj, la estrojn de la apartajxoj, kiuj servis al la regxo, la milestrojn kaj centestrojn, la estrojn super cxiuj havajxoj kaj super la brutoj de la regxo kaj de liaj filoj, ankaux la korteganojn, heroojn, kaj cxiujn distingitojn.

2 Kaj la regxo David starigxis sur siaj piedoj, kaj diris:Auxskultu min, ho miaj fratoj kaj mia popolo! Mi intencis konstrui domon de ripozo por la kesto de interligo de la Eternulo kaj por piedbenketo por nia Dio, kaj mi preparis min, por konstrui.

3 Sed Dio diris al mi:Ne konstruu domon al Mia nomo, cxar vi estas homo de milito kaj vi versxadis sangon.

4 Tamen la Eternulo, Dio de Izrael, elektis min el la tuta domo de mia patro, por ke mi estu regxo super Izrael por cxiam; cxar Jehudan Li elektis kiel reganton, kaj en la domo de Jehuda la domon de mia patro, kaj inter la filoj de mia patro Li favoris min, farante min regxo super la tuta Izrael.

5 Kaj el cxiuj miaj filoj-cxar multe da filoj donis al mi la Eternulo- Li elektis mian filon Salomono, ke li sidu sur la trono de la regxado de la Eternulo super Izrael.

6 Kaj Li diris al mi:Via filo Salomono, li konstruos Mian domon kaj Miajn kortojn; cxar Mi elektis lin al Mi kiel filon, kaj Mi estos al li patro.

7 Kaj Mi fortikigos lian regnon por cxiam, se li persistos en la plenumado de Miaj ordonoj kaj preskriboj kiel gxis nun.

8 Kaj nun antaux la okuloj de la tuta Izrael, la komunumo de la Eternulo, kaj antaux la oreloj de nia Dio:observu kaj atentu cxiujn ordonojn de la Eternulo, via Dio, por ke vi posedu cxi tiun bonan landon kaj heredigu gxin al viaj infanoj post vi eterne.

9 Kaj vi, mia filo Salomono, konu la Dion de via patro, kaj servu al Li el plena koro kaj kun animo sincera; cxar cxiujn korojn la Eternulo esploras, kaj cxiujn pensojn kaj intencojn Li komprenas. Se vi sercxos Lin, vi Lin trovos; kaj se vi forlasos Lin, Li forpusxos vin por cxiam.

10 Vidu nun, kiam la Eternulo elektis vin, por konstrui domon por la sanktejo; estu forta, kaj agu.

11 Kaj David donis al sia filo Salomono la desegnon de la portiko, de la domoj, provizejoj, supraj cxambroj, internaj cxambroj, kaj de la loko por la sankta kesto;

12 kaj la desegnon de cxio, kion li havis en sia animo koncerne la kortojn de la domo de la Eternulo kaj koncerne cxiujn cxambrojn cxirkauxe, koncerne la trezorojn de la domo de Dio kaj la trezorojn de la sanktajxoj,

13 koncerne la ordojn de la pastroj kaj de la Levidoj, koncerne la tutan servadon en la domo de la Eternulo, kaj koncerne cxiujn objektojn de servado en la domo de la Eternulo;

14 ankaux la oron, laux la pezo de la oro por cxiuj objektoj de servado, kaj la pezon de cxiuj argxentaj objektoj de servado;

15 ankaux la pezon de la oraj kandelabroj kaj de iliaj oraj lucernoj, montrante aparte la pezon de cxiu kandelabro kaj de gxiaj lucernoj, kaj la pezon de la argxentaj kandelabroj, de cxiu kandelabro kaj de gxiaj lucernoj, laux la destino de cxiu kandelabro.

16 Li donis ankaux la pezon de la oro por la tabloj de propono, por cxiu tablo aparte, kaj de la argxento por la tabloj argxentaj;

17 ankaux por la forkoj, aspergaj kalikoj, tasoj el pura oro, oraj pelvoj, montrante la pezon por cxiu pelvo aparte, kaj por la argxentaj pelvoj, montrante la pezon de cxiu pelvo;

18 ankaux la pezon de la incensaltaro el refandita oro. Li donis ankaux desegnon de la cxaro kun la oraj keruboj, kiuj etendas la flugilojn kaj sxirmas la keston de interligo de la Eternulo.

19 CXio cxi tio, li diris, estas skribita al mi de la mano de la Eternulo; Li klarigis al mi cxiujn detalojn de la desegno.

20 Kaj David diris al sia filo Salomono:Estu forta kaj kuragxa, kaj agu; ne timu, kaj ne tremu; cxar Dio la Eternulo, mia Dio, estas kun vi; Li ne deturnos Sin de vi kaj ne forlasos vin, gxis vi finos la tutan aferon por la servado en la domo de la Eternulo.

21 Kaj jen estas la ordoj de la pastroj kaj de la Levidoj por cxia servado en la domo de Dio; ili estos kun vi por cxiu faro, kun fervoro kaj lerteco en cxiu laboro; kaj la estroj kaj la tuta popolo plenumos cxiujn viajn vortojn.