Johano 16

Учиться

   

1 Tion mi parolis al vi, por ke vi ne falpusxigxu.

2 Ili forpelos vin el la sinagogoj; ecx venas la horo, kiam iu, kiu mortigos vin, opinios, ke li faras servon al Dio.

3 Kaj tion ili faros pro tio, ke ili ne konis la Patron, nek min.

4 Sed tion mi parolis al vi, por ke vi rememoru, kiam gxia tempo venos, ke mi gxin antauxdiris al vi. Sed en la komenco mi ne diris al vi tion, cxar mi estis kun vi.

5 Sed nun mi foriras al Tiu, kiu min sendis; kaj neniu el vi demandas min:Kien vi iras?

6 Sed cxar mi tiel parolis al vi, malgxojo plenigis vian koron.

7 Tamen mi diras al vi la veron:Estas bone por vi, ke mi foriros; cxar se mi ne foriros, la Parakleto ne venos al vi; sed se mi foriros, mi sendos lin al vi.

8 Kaj kiam li alvenos, li pruvos la mondon kulpa rilate pekon kaj justecon kaj jugxon:

9 rilate pekon, cxar ili ne kredas al mi;

10 rilate justecon, cxar mi foriras al la Patro, kaj vi jam ne rigardas min;

11 rilate jugxon, cxar la estro de cxi tiu mondo estas jugxita.

12 Mi havas ankoraux multon por diri al vi, sed vi ne povas gxin nun elporti.

13 Tamen kiam venos li, la Spirito de la vero, li gvidos vin en cxian veron; cxar li parolos ne de si mem; sed kion ajn li auxdos, tion li parolos; kaj li anoncos al vi venontajn aferojn.

14 Li gloros min, cxar li ricevos el miaj kaj anoncos al vi.

15 CXio ajn, kion la Patro havas, estas mia; tial mi diris, ke li ricevos el miaj kaj anoncos al vi.

16 Mallongan tempon, kaj vi jam ne rigardas min; kaj denove mallongan tempon, kaj vi min vidos.

17 Iuj do el liaj discxiploj diris al aliaj:Kio estas cxi tio, kion li diras al ni:Mallongan tempon, kaj vi ne rigardas min; kaj denove mallongan tempon, kaj vi min vidos; kaj:CXar mi foriras al la Patro?

18 Ili do diris:Kio estas cxi tio, kion li diras:Mallongan tempon? Ni ne komprenas lian diron.

19 Jesuo ekvidis, ke ili deziras demandi lin, kaj li diris al ili:CXu vi sercxas inter vi klarigon pri tio, kion mi diris:Mallongan tempon, kaj vi ne rigardas min; kaj denove mallongan tempon, kaj vi min vidos?

20 Vere, vere, mi diras al vi, ke vi ploros kaj lamentos, sed la mondo gxojos; vi estos malgxojaj, sed via malgxojo farigxos gxojo.

21 Virino, kiam sxi akusxas, havas malgxojon, cxar sxia horo venis; sed kiam sxi naskis la infaneton, sxi jam ne memoras sian doloregon, pro gxojo, cxar homo naskigxis en la mondon.

22 Vi do ankaux havas nun malgxojon; sed mi revidos vin, kaj via koro gxojos, kaj neniu forprenos de vi vian gxojon.

23 Kaj en tiu tago vi demandos min pri nenio. Vere, vere, mi diras al vi, se vi petos ion de la Patro, Li donos gxin al vi en mia nomo.

24 GXis nun vi petis nenion en mia nomo; petu, kaj vi ricevos, por ke via gxojo estu plena.

25 CXi tion mi parolis al vi alegorie; sed venas la horo, kiam mi jam ne parolos al vi alegorie, sed anoncos al vi malkasxe pri la Patro.

26 En tiu tago vi petos en mia nomo; kaj mi ne diras, ke mi petos de la Patro pro vi;

27 cxar la Patro mem vin amas tial, ke vi min amis, kaj kredis, ke mi elvenis de Dio.

28 Mi elvenis de la Patro, kaj alvenis en la mondon; denove mi lasas la mondon, kaj iras al la Patro.

29 Liaj discxiploj diris:Jen nun vi parolas malkasxe, kaj nenian alegorion diras.

30 Nun ni scias, ke vi cxion scias, kaj ne bezonas, ke iu demandu vin; pro tio ni kredas, ke vi elvenis de Dio.

31 Jesuo respondis al ili:CXu vi nun kredas?

32 Jen venas la horo, kaj ecx jam venis, kiam vi disigxos, cxiu al sia loko, kaj vi lasos min sola; kaj tamen mi ne estas sola, cxar la Patro estas kun mi.

33 Tion mi parolis al vi, por ke en mi vi havu pacon. En la mondo vi havos suferadon; sed kuragxu; mi venkis la mondon.

   
Scroll to see more.