1
Kaj la Eternulo diris al Moseo:Ankoraux unu punon Mi venigos sur Faraonon kaj sur Egiptujon; post tio li forliberigos vin el cxi tie; kaj forliberigante, li tute elpelos vin el cxi tie.
2
Diru nun al la popolo, ke ili petu cxiu viro de sia proksimulo kaj cxiu virino de sia proksimulino vazojn argxentajn kaj vazojn orajn.
3
Kaj la Eternulo donis al la popolo favoron cxe la Egiptoj ; kaj ankaux Moseo estis tre granda homo en la lando Egipta , en la okuloj de la servantoj de Faraono kaj en la okuloj de la popolo.
4
Kaj Moseo diris :Tiel diris la Eternulo :En la mezo de la nokto Mi iros internen de Egiptujo .
5
Kaj mortos cxiu unuenaskito en la lando Egipta , de la unuenaskito de Faraono , kiu sidas sur sia trono , gxis la unuenaskito de la sklavino , kiu sidas malantaux la muelejo; kaj cxiu unuenaskito el la brutoj.
6
Kaj estos granda kriado en la tuta lando Egipta , tia, ke simila al gxi neniam estis kaj neniam plu estos.
7
Sed cxe cxiuj Izraelidoj ne movos hundo sian langon, nek kontraux homon, nek kontraux bruton; por ke vi sciu , kiel la Eternulo faras apartigon inter la Egiptoj kaj la Izraelidoj.
8
Kaj venos cxiuj viaj sklavoj al mi kaj terjxetigxos antaux mi, dirante:Eliru vi kaj la tuta popolo, kiu vin sekvas . Post tio mi eliros. Kaj li eliris for de Faraono kun granda kolero .
9
Kaj la Eternulo diris al Moseo:Faraono vin ne auxskultos; por ke multigxu Miaj mirakloj en la lando Egipta .
10
Kaj Moseo kaj Aaron faris cxiujn tiujn miraklojn antaux Faraono ; sed la Eternulo obstinigis la koron de Faraono , kaj li ne forliberigis la Izraelidojn el sia lando .